Kembriĝo (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kembriĝo

Cambridge ([prononco "kejmbriĝ"]; Esperante, Kembriĝo), la sidejo de la Universitato de Kembriĝo, estas urbo en Anglio, 80 kilometrojn norde de Londono, kiu havas iom pli ol 100,000 loĝantoj laŭ la 2001-a registara censo.

Jam de jarcentoj ĝi estas grava centro por scienco, lernado kaj esplorado; famaj sciencistoj, kiuj laboris kaj laboras en Kembriĝo inkluzivas Sir Isaac Newton, Charles Babbage, James Clerk Maxwell, James Watson Francis Crick, Sir Fred Hoyle, Sir Martin Rees, kaj Profesoro Stephen Hawking inter multaj aliaj. Pli lastatempe la urbo iĝis egale grava loko por komputika laboro. Multnombraj internaciaj komputikaj firmaoj havas sian britan oficejon en Kembriĝo, sed ĝi ankaŭ havas aron de propraj, lokaj firmaoj, ekz. ARM, fama kreanto de mikroprocesoroj.

La urbo havas tradicie altan nivelon de uzado de bicikla transporto, ĉefe pro sia universitato kaj pro la manko da gravaj montetoj.

Esperanto en Kembriĝo[redakti | redakti fonton]

Lastatempe la antaŭa Kembriĝa Esperanto-Klubo dormetas, sed la Pasporta Servo daŭre havas du gastigantojn en Kembriĝo.

EdE-C

3-a Universala Kongreso 13 - 17-a de aŭgusto 1907, 1317 partoprenantoj el 35 landoj; provo de internacia monsistemo: spesmilo. Unuafoje ŝtata registaro (Belgio) reprezentis sin dum E-kongreso.