Charles Babbage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Babbage

Charles BABBAGE [ĉa:lz bab] (naskiĝis la 26-an de decembro 1791 en Londono, Anglio; mortis la 18-an de oktobro 1871, Londono) estis angla matematikisto kaj malkovristo. Oni rigardas lin kiel planinton de la unua aŭtomata cifereca komputilo.

Babbage partoprenis en 1812 en fondo de la Analitika Societo. Celo de la societo estis alvenigo de la eŭropaj rezultoj en la anglan matematikon. Babbage estis elektita en 1816 ano de la londona Royal Society (Reĝa Societo). Li havis iniciatan rolon en fondo de la Reĝa Astronomia Societo (1820) kaj Reĝa Statistika Societo (1834).

Babbage en 1812 aŭ 1813 pripensis la mekanikan elkalkulon de tabeloj. Pli poste li faris etan kalkulmaŝinon, kiu kapablis labori kun precizeco de ok dekonaj ciferoj. Li ricevis en 1823 registaran apogon por plani maŝinon kun precizeco de 20 decimaloj. La planado postulis evoluon de novaj mekanikaj metodoj, en kio Babbage devis partopreni. Li estis dumtempe (1828–39) matematika profesoro en la Universitato de Kembriĝo.

Meze de la 1830-aj jaroj, Babbage skizis planojn de tn. analitika maŝino, antaŭulo de moderna cifereca komputilo. Li imagis tian aparaton, kiu kapablas fari aritmetikajn operaciojn helpe de komandoj, informoj rezervitaj sur trukarto. Tiu analitika maŝino neniam pretiĝis, oni forgesis planojn de Babbage. Oni trovis la neeldonitajn notojn nur en 1937. En 1991, britaj sciencistoj faris maŝinon laŭ liaj planoj kun nomo Difference Engine No.2. Tiu aparato kapablis kalkuli per precizeco de 31 decimaloj.

La Difference Engine

Babbage helpis ankaŭ evoluon de aliaj terenoj. Li partoprenis en konstruo de la moderna poŝta sistemo de Anglio kaj li faris la unuajn fideblajn sekurigajn statistikajn tabelojn. Li elpensis tipon de rapidec-mezurilo kaj tiun oblikvan framon antaŭ ĉe la lokomotivo, kiu forigas la obstaklojn de sur la reloj.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.