Alfred Kastler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Kastler
Nobel-premiito
Persona informo
Alfred Kastler
Naskonomo Frédéric Henri Alfred Kastler
Naskiĝo 3-a de majo 1902
en Guebwiller, Alzaco, Germana imperiestra regno
Morto 7-a de januaro 1984
en Bandol, Francio
Tombo Bures-sur-Yvette vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Scienca Fakultato de Parizo vd
Familio
Infanoj Claude Kastler • Daniel Kastler vd
Profesio
Okupo fizikisto • poeto • universitata instruisto • scienca esploristo vd
Laborkampo fiziko
Doktoreca konsilisto Pierre Daure vd
Verkado
Verkoj optical pumping ❦
Nuclear acoustic resonance vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Kastler (3-an de majo 19027-an de januaro 1984) estis franca fizikisto kaj gajninto de Nobelpremio en 1966[1]. Kastler naskiĝis en Guebwiller (Alzaco, Germana imperiestra regno), studis en liceo Bartholdi en Colmar, Alzaco, kaj poste eniris en École Normale Supérieure en Parizo en 1921. Fininte siajn studojn post kvin jaroj, li komencis instrui fizikon en liceo de Mulhouse, poste iĝis profesoro en la Universitato de Bordeaux, kie li laboris ĝis 1941. En 1952, responde al petoj de Georges Bruhat, li revenis al École Normale Supérieure.

Kunlabore kun Jean Brossel li studis kvantuman mekanikon, interagon de lumo kaj atomoj kaj spektroskopion. Laborante pri kombino de optika kaj magnetika resonancoj, li inventis la teknikon de optika pumpado (angle optical pumping). Danke al tiu laboro li kompletigis la teorion de laseroj kaj maseroj (angle the theory of lasers and masers). Kastler gajnis la Nobel-remion pri fiziko en 1966 "pro la malkovro kaj ellaborigo de optikaj metodoj por studo de hercaj resonancoj en atomoj". Li estis prezidanto de la estraro de Institut d'optique théorique et appliquée kaj ankaŭ la unua prezidanto de neministara organizo Action Against Hunger. Kastler verkis poemojn en la germana; en la jaro 1979 li publikigis Europe, ma patrie: Deutsche Lieder eines französischen Europäers. (i.e. Eŭropo, mia patrujo: germanaj kantoj de franca eŭropano).

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1973.

Referencoj[redakti | redakti fonton]