Lev Landau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lev Landau

Lev Davidoviĉ LANDAU (ruse Лев Давидович Ландау, naskiĝis en Bakuo, Azerbajĝano la 22-an de januaro 1908, mortis en Moskvo la 1-an de aprilo 1968), estis Sovetia fizikisto kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko en 1962. En rusa scienco li ĝis nun estas legenda figuro. Li estis mirinfano kaj finlernis mezlernejan kurson de fiziko kaj matematiko en la aĝo de 13 jaroj. Dum sia vivo li faris multajn gravajn malkovrojn pri kvantuma mekaniko, fiziko de solidoj, magnetismo, kriofiziko, fiziko de kosmaj radioj, hidrodinamiko, kvantuma kampa teorio, nuklea fiziko, fiziko de bazaj partikloj, plasma fiziko kaj en multaj aliaj branĉoj de fiziko. Pri li oni diras, ke "En grandega domo de fiziko de 20-a jarcento por li ne estis fermitaj pordoj".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lev Landau naskiĝis en familio de nafta inĝeniero en Baku, la 22-an de Januaro 1908. Jam 14-jara li komencis studi en Bakua universitato kie li studis samtempe en du fakultatoj: kemia kaj fizika. Poste li haltis studi kemion kaj translokiĝis en Leningrado por studi fizikon en Leningrada universitato. Li finstudis en 1927 kaj iĝis aspiranto de Leningrada Fizika-Teknika Instituto. En 1929 li iĝis unu el delegitoj de Sovetunio al Eŭropaj sciencaj centroj. Dum unu kaj duono jaroj li loĝis en Britio, Svisio kaj Danio. En Danio li konatiĝis kun Niels Bohr, kaj ili dum iom da tempo laboris kune. Poste Landau diris ke Bohr estis lia "sola vera instruisto".

En 1932 li estriĝis en Ukraina Fizika-Teknika Instituto en Ĥarkiv. Tie li laboris ĝis 1937. Je 1937 komencis granda ondo de reprezalio kontraŭ fizikistoj en Ukrainio, kaj amikoj de Landau timis ke ankaŭ li povas esti arestita. Pro tio Pjotr Kapica invitis Landau estriĝi en teoria branĉo de Instituto de Fizikaj Problemoj (IFP). Tio dumtempe savis lin, sed en 1938 Landau kune kun alia fizikisto Moisej Korec skribis flugfolion kiu akre kritikis la reĝimon de Stalin. Pro tio NKVD arestis lin kaj metis lin en malliberejo, kie li restis dum jaro kaj preskaŭ mortis. Nur pro delkredero de Kapica oni finfine liberigis lin. Post tio Landau ne povis maldungiĝi el IFP kaj ĝis sia morto laboris tie.

En la 7-a de januaro 1962, veturante el Moskvo al Dubna, Landau trafis transportan akcidenton. Pro traŭmatoj li dum 3 monatoj estis en komato. Fizikistoj de tuta mondo luktis por savi lian vivon. Ili organizis tut-diurnan deĵoron en kuracejo, kie estis Landau. La medikamentojn kiuj mankis en Sovetunio oni sendis per aviadiloj el Eŭropo kaj Usono. Rezulte, Landau travivis kaj, kvankam li ne plu povis labori en scienco, li poiome reatingis normalan staton. Laŭ atestoj de liaj amikoj kaj familio, en 1968 li estis preta rekomenci laboron en fiziko.

En 1968 Landau ricevis kirurgion kontraŭ blokita kolono. Kelkajn tagojn post operacio li mortis. Oficiale agnoskita kialo estas blokado de arterio per trombo. La edzino de Landau en siaj memuaroj esprimas grandan dubon pri honesteco de kuracistoj, kiuj faris la operacion.

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

Scienca heredaĵo de Landau estas nekredeble granda. Li kreis teorion de diamagnetismo de liberaj elektronoj - t.n. Diamagnetismo de Landau (1930); kune kun Evgenij Lifŝic kreis teorion de domena strukturo de feromagnetoj kaj kreis ekvacion pro movo de magneta momanto - t.n ekvacio de Landau-Lifŝic; kreis nocion de kontraŭferomagnetismo kiel aparta fazo de magneto (1936); trovis kinetikan ekvacion por plasmo dum kulona interago kaj malkovris aspekton de integralo por kolizioj de ŝargitaj partikuloj (1936); kreis teorion de duatipaj fazaj ŝanĝoj (1935-1937); estis unua kiu trovis proporcion inter denseco de nukleaj niveloj kaj energio de afekcio (kio ebligas nomi na Landau unu el fondintoj de statistika teorio de nukleo kune kun Hans Albrecht Bethe kaj Victor Frederick Weisskopf) (1937), kreis teorion de superfluideco de heliumo II, per tio fondinte teorion de kvantumaj fluidoj (1950), disvolvigis teorion de Fermi-fluido (1956); samtempe kiel Abdus Salam, Li Ĝengdaŭ kaj Jang Ĝenning sed sendepende de ili proponis leĝon de konservo de kombinita parumeco kaj kreis teorion de dukomponanta neŭtrino (1957). Por studo de kombinitaj medioj, aparte de likva heliumo, en jaro 1962 li ricevis Nobelan Premion.

Krom scienca laboro mem, Landau multon faris por krei sovetian skolon de teori-fizikistoj, kiu tiutempe estis unu el plej fortaj de la mondo. Liaj studentoj estis Isaak Pomeranĉuk, Eveginij Lifŝic, Aleksej Abrikosov, Arkadij Migdal, Isaak Ĥalatnikov, Jurij Kogan kaj multaj aliaj. La seminario, kiun organizis Landau, mem iĝis legendo de sovetia scienco.

Kune kun Evgenij Lifŝic kaj kun helpo de kelkaj aliaj fizikistoj, Landau kreis klasikan dektoman lernolibraron pri teoria fiziko, kiu estas tradukata en multajn lingvojn kaj ĝis nun estas populara inter studentoj pri teoria fiziko. La eldonoj en originala ordo estas jenaj:

  1. Mekaniko
  2. Teorio de kampo
  3. Kvantuma mekaniko
  4. Kvantuma elektrodinamiko (fare de E.Lifŝic, V.Beresteckij kaj V.Pitajevskij)
  5. Statistika fiziko, unua parto
  6. Hidrodinamiko
  7. Teorio de elasteco
  8. Elektrodinamiko de kontinuaj medioj
  9. Statistika fiziko, dua parto (fare de E.Lifŝic, kaj V.Pitajevskij)
  10. Fizika kinetiko (fare de E.Lifŝic, kaj V.Pitajevskij)

Plej gravaj datoj en vivo de Landau[redakti | redakti fonton]

  • 22 de januaro 1908 — Lev naskiĝis en Baku en familio de Ljubov Veniaminovna kaj David Lvoviĉ Landau.
  • 1916 — 1920 — studo en gimnazio.
  • 1920 — 1922 — studo en Bakua Ekonomika teknik-lernejo
  • 1922 — 1924 — studo en Azerbajĝana Ŝtata Universitato
  • 1924 — Transiĝo al fizik-matematika fakultato de Leningrada Universitato
  • 1926 — Neoficia aspirantiĝo en Leningrada Fiziko-Teknika Instituto
    • Partopreno en kvina kunveno de rusaj fizikistoj en Moskvo (15-20 de decembro)
    • Publikigo de unua scienca verko Pri teorio de spektroj de duatomaj molekuloj («К теории спектров двухатомных молекул»).
  • 1927 — graduo (20 de januaro) kaj oficia esperantiĝo en Leningrada Fiziko-Teknika Instituto
    • En verko Problemo de malrapidigo per radiaro («Проблема торможения излучением») unue enkondukas novan nocion de kvantuma mekaniko - matricon de denseco.
  • 1929 — delego al Eŭropaj sciencaj centroj en Berlino, Göttingen, Lepsiko, Kopenhago, Kembriĝo kaj Zuriko.
    • Publikigo de verko pri diamagnetismo, kiu igis lin grava fiziko mondskale
  • marto de 1931 — reveno kaj laboro en Leningrado
  • aŭgusto 1932 — iĝo estro de teoria branĉo de Ukraina Fizka-Teknika Instituto
  • 1933 — iĝo estro de departamento de teoria fiziko en Ĥarkiva Mekanika-Maŝinkonstrua (nun nomiĝas politeknika) Instituto. Instruado en fizik-matematika fakultato.
  • 1934 — doktoriĝo pri fiziko kaj matematiko sen disertacio
    • Kongreso pri teoria fiziko en Ĥarkiv
    • Seminaro de Bohr en Kopenhago (1-22 de majo).
    • Kreo de "Teoria minimumo", speciala programo por instrui junajn fizikistojn
  • 1935 — instruado en Ĥarkiva Ŝtata Universitato kaj estriĝo de departamento pri ĝenerala fiziko tie.
    • Profesoriĝo
  • 1936-1937 — Kreo na teorio de dua tipo de transiroj kaj na teorio de meza stato de superkondukiloj.
  • 1937 — laboro en Instituto de Fizikaj Problemoj en Moskvo (8-a de februaro).
    • estriĝo pri teoria branĉo de IFP.
  • 1938 — aresto (27-a de aprilo)
  • 1939 — liberiĝo pro helpo de P.Kapica (29-a de aprilo).
  • 1940 — 1941 — teorio de superlikveco de heliumo.
  • 1941 — teorio de kvantuma likveco.
  • 1943 — ordeno "Estima Insigno" («Знак Почёта»).
  • 1945 — ordeno de Laborista Ruĝa Flago (орден Трудового Красного Знамени.)
  • 1946, 30 de novembro — membriĝo en Akademio de Sciencoj de Sovetunio.
  • 1946 — teorio de fado de ondiĝo en elektrona plasmo (fado de Landau).
  • 1948 — publikigo de "Kurso de lekcioj pri ĝenerala fiziko" («Курс лекций по общей физике» (Издательство МГУ)).
  • 1949 — dua Stalina premio, ordeno de Lenin (орден Ленина)
  • 1950 — teorio de superkondukiloj (kune kun V.Ginzburg).
  • 1951 — membriĝo en Dana Reĝa akademio de sciencoj
  • 1953 — tria Stalina premio.
  • 1954 — titolo de Heroo de Socialisma Laboro (Герой Социалистического Труда).
    • publikigo (kune kun A.Abrikosov kaj I.Ĥalatnikov) de fundamenta verko Bazoj de elektrodinamiko («Основы электродинамики»).
  • 1955 — publikigo de Lekcioj pri teorio de atoma kerno(«Лекции по теории атомного ядра») (Kune kun Ja.Smorodinskij).
  • 1956 — membriĝo en Niderlanda reĝa akademio de sciencoj
  • 1957 — teorio de Fermi-likveco
  • 1959 — teorio de kombinita pareco
  • 1960 — membriĝo en Brita fizika societo, Londona reĝa societo, Usona Nacia akademio de sciencoj kaj Usona akademio de sciencoj kaj artoj
  • 1962 — aŭtomobila akcidento inter Moskvo kaj Dubno (7-a de januaro)
    • Lenina premio por lernokurso pri teoria fiziko (kune kun E.Lifŝic) (aprilo).
    • Nobela premio prifiziko por pionira laboro pri teorio de kondensitaj medioj, aparte de likvida heliumo (novembro).
  • 1962 - ordeno de Lenin
  • 1968, 1-a de aprilo, 21:50 — morto

En jaro 1972 sovetia astronomo Ludmila Ĉerniĥ trovis asteroidon 2142, kiun ŝi nomis Landau laŭ nomo de Lev Landau

Bibliografio fare de Lev Landau[redakti | redakti fonton]

  1. К теории спектров двухатомных молекул // Ztshr. Phys. 1926. Bd. 40. S. 621.
  2. Проблема затухания в волновой механике // Ztshr. Phys. 1927. Bd. 45. S. 430.
  3. Квантовая электродинамика в конфигурационном пространстве // Ztshr. Phys. 1930. Bd. 62. S. 188. (Совм. с Р.Пайерлсом.)
  4. Диамагнетизм металлов // Ztshr. Phys. 1930. Bd. 64. S. 629.
  5. Распространение принципа неопределенности на релятивистскую квантовую теорию // Ztshr. Phys. 1931. Bd. 69. S. 56. (Совм. с Р.Пайерлсом.)
  6. К теории передачи энергии при столкновениях. I // Phys. Ztshr. Sow. 1932. Bd. 1. S. 88.
  7. К теории передачи энергии при столкновениях. II // Phys. Ztshr. Sow. 1932. Bd. 2. S. 46.
  8. К теории звезд // Phys. Ztshr. Sow. 1932. Bd. 1. S. 285.
  9. О движении электронов в кристаллической решетке// Phys. Ztshr. Sow. 1933. Bd. 3. S. 664.
  10. Второй закон термодинамики и Вселенная // Phys. Ztshr. Sow. 1933. Bd. 4. S. 114. (Совм. с А.Бронштейном.)
  11. Возможное объяснение зависимости восприимчивости от поля при низких температурах // Phys. Ztshr. Sow. 1933. Bd. 4. S. 675.
  12. Внутренняя температура звезд // Nature. 1933. V. 132. P. 567. (Совм. с Г.Гамовым.)
  13. Структура несмещенной линии рассеяния // Phys. Ztshr. Sow. 1934. Bd. 5. S. 172. (Совм. с Г.Плаченом.)
  14. К теории торможения быстрых электронов излучением // Phys. Ztshr. Sow. 1934. Bd. 5. S. 761; ЖЭТФ. 1935. Т. 5. С. 255.
  15. Об образовании электронов и позитронов при столкновении двух частиц // Phys. Ztshr. Sow. 1934. Bd. 6. S. 244. (Совм. с Е. М. Лифшицем.)
  16. К теории аномалий теплоемкости // Phys. Ztshr. Sow. 1935. Bd. 8. S. 113.
  17. К теории дисперсии магнитной проницаемости ферромагнитных тел // Phys. Ztshr. Sow. 1935. Bd. 8. S. 153. (Совм. с Е. М. Лифшицем.)
  18. О релятивистских поправках к уравнению Шрёдингера в задаче многих тел // Phys. Ztshr. Sow. 1935. Bd. 8. S. 487.
  19. К теории коэффициента аккомодации // Phys. Ztshr. Sow. 1935. Bd. 8. S. 489.
  20. К теории фотоэлектродвижущей силы в полупроводниках // Phys. Ztshr. Sow. 1936. Bd. 9. S. 477. (Совм. с Е. М. Лифшицем.)
  21. К теории дисперсии звука // Phys. Ztshr. SOW. 1936. Bd. 10. S. 34. (Совм. с Э.Теллером.)
  22. К теории мономолекулярных реакций // Phys. Ztshr. Sow. 1936. Bd. 10. S. 67.
  23. Кинетическое уравнение в случае кулоновского взаимодействия // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 203; Phys. Ztshr. Sow. 1936. Bd. 10. S. 154.
  24. О свойствах металлов при очень низких температурах // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 379; Phys. Ztshr. Sow. 1936. Bd. 10. S. 649. (Совм. с И. Я. Померанчуком.)
  25. Рассеяние света на свете // Nature. 1936. V. 138. Р. 206. (Совм. с А. И. Ахиезером и И. Я. Померанчуком.)
  26. Об источниках звездной энергии // ДАН СССР. 1937. Т. 17. С. 301; Nature. 1938. V. 141. Р. 333.
  27. О поглощении звука в твердых телах // Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 11. S. 18. (Совм. с Ю. Б. Румером.)
  28. К теории фазовых переходов. I // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 19; Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 7. S. 19.
  29. К теории фазовых переходов. II // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 627; Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 11. S. 545.
  30. К теории сверхпроводимости // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 371; Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 7. S. 371.
  31. К статистической теории ядер // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 819; Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 11. S. 556.
  32. Рассеяние рентгеновых лучей кристаллами вблизи точки Кюри // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 1232; Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 12. S. 123.
  33. Рассеяние рентгеновых лучей кристаллами с переменной структурой // ЖЭТФ. 1937. Т. 7. С. 1227; Phys. Ztshr. Sow. 1937. Bd. 12. S. 579.
  34. Образование ливней тяжелыми частицами // Nature. 1937. V. 140. P. 682. (Совм. с Ю. Б. Румером.)
  35. Стабильность неона и углерода по отношению к а-распаду // Phys. Rev. 1937. V. 52. P. 1251.
  36. Каскадная теория электронных ливней // Ргос. Roy. Soc. 1938. V. А166. P. 213. (Совм. с Ю. Б. Румером.)
  37. Об эффекте де Гааза — ван Альфена // Ргос. Roy. Soc. 1939. V. А170. P. 363. Приложение к статье Д. Шен-Шенберга.
  38. О поляризации электронов при рассеянии // ДАН СССР. 1940. Т. 26. С. 436; Phys. Rev. 1940. V. 57. P. 548.
  39. О «радиусе» элементарных частиц // ЖЭТФ. 1940. Т. 10. С. 718; J. Phys. USSR. 1940. V. 2. P. 485.
  40. О рассеянии мезотронов «ядерными силами» // ЖЭТФ. 1940. Т. 10. С. 721; J. Phys. USSR. 1940. V. 2. P. 483.
  41. Угловое распределение частиц в ливнях// ЖЭТФ. 1940. Т. 10. С. 1007; J. Phys. USSR. 1940. V. 3. P. 237.
  42. Теория сверхтекучести гелия-II// ЖЭТФ. 1941. Т. 11. С. 592
  43. К теории вторичных ливней// ЖЭТФ. 1941. Т. 11. С. 32; J. Phys. USSR. 1941. V. 4. P. 375.
  44. К гидродинамике гелия-II// ЖЭТФ. 1944. Т. 14. С. 112
  45. Теория вязкости гелия-II// ЖЭТФ. 1949. Т. 19. С. 637
  46. Что такое теория относительности. // Издательство «Советская Россия», Москва 1975 3-е издание дополненное (Совместно с Ю. Б. Румером)
  47. Физика для всех // М. Мир. 1979. (Совм. с А. И. Китайгородским.)

Biografiaj verkoj pri Lev Landau[redakti | redakti fonton]

  • Абрикосов, А. А. Академик Л. Д. Ландау: краткая биография и обзор научных работ. — М.: Наука, 1965. — 46 с.: портр.
  • Абрикосов, А. А., Халатников, И. М. Академик Л. Д. Ландау // Физика в школе.- 1962. — N 1. — С.21—27.
  • Академик Лев Давидович Ландау: Сборник. — М: Знание, 1978. — (Новое в жизни, науке, технике. Сер. Физика; N 3).
  • Академик Лев Давидович Ландау [к пятидесятилетию со дня рождения] // Журнал экспериментальной и теоретической физики. — 1958. — Т.34. — С.3—6.
  • Академик Лев Ландау — Нобелевский лауреат [краткий хронологический обзор] // Наука и жизнь. — 1963.- N 2. — С.18—19.
  • Ахиезер, А. И. Лев Давидович Ландау // Украинский физический журнал. — 1969. — Т.14, N 7. — С.1057—1059.
  • Бессараб, М. Я. Ландау: Страницы жизни. — 2-е изд. — М.: Моск.рабочий, 1978. — 232 с.: ил.
  • Бессараб, М. Я. Формула счастья Ландау (Портреты). — М.: Терра-кн. клуб, 1999. — 303 с — Библиогр.: С.298—302.
  • Бессараб, М. Я. Так говорил Ландау. — М.: Физматлит. 2004. — 128 с.
  • Бояринцев, В. И. Еврейские и русские ученые. Мифы и реальность. — М.: Фэри-В, 2001. — 172 с
  • Васильцова, З. Педагогика творчества [о Л. Д. Ландау] // Молодой коммунист. — 1971. — N 5. — С.88—91.
  • Воспоминания о Л. Д. Ландау / Отв. ред. И. М. Халатников. — М.: Наука, 1988. — 352 с.: ил.
  • Гинзбург, В. Л. Лев Ландау — Учитель и ученый // Московский комсомолец. — 1968. — 18 января.
  • Гинзбург, В. Л. Лев Давидович Ландау // Успехи физических наук. — 1968. — Т.94, N 1. — С.181—184.
  • Голованов, Я. Жизнь среди формул. Академику Л. Д. Ландау — 60 лет // Комсомольская правда. — 1968. — 23 января.
  • Горобец, Б. С. Круг Ландау // Сетевой альманах «Еврейская старина», 2006 — 2007. [1]
  • Гращенков, Н. И. Как была спасена жизнь академика Л. Д. Ландау // Природа. — 1963. — N 3. — С.106—108.
  • Гращенков, Н. И. Чудесная победа советских медиков [о борьбе за жизнь ученого-физика Л. Д. Ландау] // Огонек. — 1962. — N 30. — С.30.
  • Давным-давно…[Л. Д. Ландау — один из основателей института теоретической физики в Москве] // Огонек. — 1996. — N 50. — С.22—26.
  • Данин, Д. Было только что… // Искусство кино. — 1973.- N 8. — С.85—87.
  • Данин, Д. Товарищество [о борьбе за спасение жизни Л. Д. Ландау]// Литературная газета. — 1962. — 21 июля.
  • Зельдович, Я. Б. Энциклопедия теоретической физики [к присуждению Ленинской премии 1962 г. Л. Д. Ландау и Е. М. Лифшицу] // Природа. — 1962. — N 7. — С.58—60.
  • Каганов, М. И. Ландау — каким я его знал // Природа. — 1971. — N 7. — С.83—87.
  • Каганов, М. И. Школа Ландау: что я о ней думаю. — Троицк: Тровант, 1998. — 359 с
  • Кассирский, И. А. Торжество героической терапии // Здоровье. — 1963. — N 1. — С.3—4.
  • Кравченко, В. Л. Л. Д. Ландау — лауреат Нобелевской премии // Наука и техника. — 1963. — N 2. — С.16—18.
  • Ландау-Дробанцева, К. Академик Ландау: Как мы жили. — М.: Захаров, 2000. — 493 с http://www.lib.ru/MEMUARY/LANDAU/landau.txt
  • Лев Давидович Ландау [к пятидесятилетию со дня рождения] // Успехи физических наук. — 1958. — Т.64, вып.3. — С.615—623.
  • Ленинская премия 1962 г. в области физических наук [к присуждению премии Л. Д. Ландау и Е. М. Лифшицу] // Физика в школе. — 1962. — N 3. — С.7—8.
  • Ливанова, Анна. Ландау. — М.: Знание, 1983.
  • Лифшиц, Е. М. Живая речь Ландау // Наука и жизнь. — 1971. — N 9. — С.14—22.
  • Лифшиц, Е. М. История и объяснения сверхтекучести жидкого гелия [к 60-летию академика Л. Д. Ландау] // Природа. — 1968. — N 1. — С.73—81.
  • Лифшиц, Е. М. Лев Давидович Ландау //Успехи физических наук. — 1969. — Т.97, N 4. — С.169—186.
  • Мастера красноречия: [об ораторском искусстве Л. Д. Ландау]. — М.:Знание, 1991.
  • Научное творчество Л. Д. Ландау: Сборник. — М.: Знание, 1963.
  • Ролов, Бруно. Академик Ландау // Наука и техника. — 1968. — N 6. — С.16—20.
  • Румер, Ю. Странички воспоминаний о Л. Д. Ландау // Наука и жизнь. — 1974. — N 6. — С.99—101.
  • Тамм, И. Е., Абрикосов, А. А., Халатников, И. М. Л. Д. Ландау — Лауреат Нобелевской премии 1962 года // Вестник Академии наук СССР. — 1962. — N 12. — С.63—67.
  • Ципенюк, Ю. Открытие «Сухой воды» [об изучении свойств гелия П. Л. Капицей и Л. Д. Ландау] // Наука и жизнь. — 1967. — N 3. — С.40—45.
  • Ю.И. Кривоносов, Ландау и Сахаров в разработках КГБ, Комсомольская правда. 8 августа 1992 года.
  • Шальников А.И. Наш Дау [к присуждению Нобелевской премии советскому физику Л.Д. Ландау] // Культура и жизнь -- 1963. — N 1. — С.20—23.
  • Шубников, Л. В. Избранные труды. Воспоминания. — Киев: Наукова Думка, 1990.