Andre Geim
El Vikipedio
| Andre Geim | |
|---|---|
| Geim en 2010 | |
| Naskiĝo | 18-a de oktobro 1958 |
| Naskiĝloko | Soĉi |
| Alma mater | Ĉernogolovka |
| Fama pro | grafeno |
Andre GEIM (Andre Gejm, ruse Андре́й Константи́нович Гейм naskiĝis la 18-an de oktobro 1958 en Soĉi, estas rusa kaj nederlanda fizikisto. En 2010 li kune kun Konstantin Novoselov ricevis la nobelpremion pri fiziko, pro eksperimentaj laboroj pri grafenoj.
Aliaj laboroj liaj okupiĝis pri "direkteca adhero" kaj rezultigis tiel nomatan geko-rubandon, kiu gluiĝas al ajnaj surfacoj per la mekanismo aplikata de gekoj.