Clinton Joseph Davisson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Davisson (maldekstre) kaj Lester Germer (1927)

Clinton Joseph DAVISSON (22-an de oktobro 1881, Bloomington, Illinois, Usono1-an de februaro 1958, Charlottesville, Virginia) estis usona teoria eksperimenta fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1937, divide kun la angla George Paget Thomson. Ili malkovris, ke la elektronoj povas deflankiĝi simile al la lum-ondoj, tiel ili pruvis aserton de Louis de Broglie, ke la elektronoj havas specifon de ondo kaj de korpusklo.

Davisson doktoriĝis en la Universitato de Princeton, poste laboris longtempe en la Bell Telephone Laboratories. Lia unua temo tie estis la ekzameno de la elektronoj, kiuj forlasas la metalojn pro termoefiko. Li pli poste partoprenis en konstruo de la elektronmikroskopo. Davisson kaj Lester H. Germer malkovris en 1927, ke la elektronfasko – refraktiĝanta desur metala kristalo – estigas difraktan bildon, simile al la rentgena radiado kaj aliaj elektromagnetaj ondoj. Tiu eksperimento kondukis al pli bona kompreno de la duobla propreco de la subatomaj korpuskloj kaj tio utilis en studado de atomkerno kaj molekula strukturo.