Vitalij Ginzburg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vitalij Ginzburg

Vitalij Lazareviĉ GINZBURG [viTAlij LAzariviĉ GINZburk] (ruse Виталий Лазаревич Гинзбург; naskiĝis la 21-an de septembro (laŭ julia kalendaro)/4-an de oktobro 1916 (laŭ gregoria kalendaro) en Moskvo — mortis la 8-an de novembro 2009, Moskvo) estas rusa fizikisto. En 2003 li, Aleksej Abrikosov kaj Anthony Leggett ricevis la Nobelpremion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkondukantoj kaj superfluidoj.

Ginzburg bakalaŭriĝis el la fakultato de fiziko de Moskva Stata Universitato en 1938, kaj doktoriĝis en 1942. Ekde 1940 ĝis nun (2005) li laboras ĉe la Lebedeva Fizika Instituto en Moskvo. Dum la 1950-aj jaroj, li grave kontribuis al la evoluado de la Soveta hidrogenbombo. Li estis ano de la eksa Soveta Akademio de Sciencoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Nobelpremio retpaĝaro (angle)
Ekstera ligilo    Anglalingva membiografio ĉe Nobelprize.org
Ekstera ligilo    Ruslingva biografio
Ekstera ligilo    Hejmpaĝo de Ginzburg (angle)