Yukawa Hideki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yukawa Hideki

YUKAWA Hideki [jukava] (23-an de januaro 1907, Tokio, Japanio – 8-an de septembro 1981, Kioto) estis la unua japana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1949 pro aldono de la teorio pri la mezonoj.

Li studis en la Imperiestra Universitato de Kioto, finis ĝin en 1929 kaj ekinstruis tie. Li doktoriĝis en la Imperiestra Universitato de Usaka en 1939. Li reiris al Kyuto kiel profesoro de la teoria fiziko kaj laboris tie inter 1939–50. Pli poste li laboris en la princetonia(New Jersey, Usono) Institute for Advanced Study. Li instruis en la novjorka Universitato Columbia kaj de 1953 ĝis 1970 direktoro de la Instituo pri la Fizikaj Bazesploroj, en Kioto.

Yukawa en 1935 ellaboris novan teorion pri la atomforto. Li tiam elmontris ekziston de mezonoj, kiuj estas korpuskloj kaj kiuj pezas inter elektrono kaj protono. Kiam la usonaj fizikistoj en 1937 malkovris mezontipon en la kosma radiado, Yukawa iĝis abrupte fama.

Li laboris ekde 1947 pri pli ĝenerala teorio de la bazaj korpuskloj.