Tokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tokio
japane: 東京, angle: Tokyo
ĉefurbo kaj gubernio
Japan Tokyo3.png
De supre maldekstren: Ŝinĝuku, Tókjó tawá, Ĉielarka ponto, Ŝibuja kaj Kokkai-gijidō
Flag of Tokyo Prefecture.svg
Flago
PrefSymbol-Tokyo.svg
Blazono
Oficiala nomo: 東京都
Lando Flago de Japanio  Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Kanto
Administra divido 23 specialaj kvartaloj, 26 urboj, 1 distrikto, 4 subprefektujoj
Malnova nomo Edo
Parto de Tajheja Megalopolo
Partoj Tokia Urbo, Tokia Prefektujo
Situo Tokio
 - koordinatoj 35°42′02″N 139°42′54″E  /  35.70056°N, 139.715°O / 35.70056; 139.715 (Tokio)
Areo 2 187,08 km² (218 708 ha)
Loĝantaro 13 010 279 (01.04.2010)
 - de metropolo 35 676 000
 - 23 8 653 000
Denseco 5 948,7 loĝ./km²
Fondo de Edo en Edo 1457
Gvidantaro Japanaj gubernioj
Guberniestro Shintarō Ishihara
Horzono GMT (UTC+9)
ISO 3166-2:JP JP-13
Arbo Ginko
Floro Sakuro
Birdo Ridmevo
Situo de Tokio enkadre de Japanio
ButtonRed.svg
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tokyo
Retpaĝo: www.metro.tokyo.jp
Tokio nokte

Tokio (japane : 東京, とうきょう), urbo en orienta Honŝuo, estas la ĉefurbo de Japanio kaj la plej granda urba aglomeraĵo en la mondo kun 33 750 000 loĝantoj ene de sia urba influo. Ĝi estas parto de la Tajheja Megalopolo.

Iom pli ol 12 000 000 homoj loĝas en Tokia Metropolo dum cent miloj da aliaj komutas ĉiutage de la ĉirkaŭaj regionoj por labori kaj komerci en Tokio. Tokio estas la ĉefloko de politiko, ekonomio, kulturo, kaj akademieco en Japanio kaj ankaŭ la hejmo de la Japana imperiestro kaj la loko de la nacia registaro, kaj la ĉefa komerca kaj financa centro por ĉia Orient-Azio.

Tokio estas malkutima pro tio ke ĝi entenas multe malpli ĉielskrapantojn ol aliaj urboj kun sia grandeco, plejparte pro tertremaj konstruaj kodoj ; anstataŭe, ĝi plejparte konsistas el domturetaj apartamentoj kun ses ĝis dek niveloj kaj dense pakitaj familiaj hejmoj. Tokio ankaŭ estas la hejmo de la plej kompleksa vetursistemo de la mondo, kaj estas fama pro siaj troplenaj pinthoroj.

Originale nomita Edo (江戸, えど), la urbo renomiĝis en 1868 al Tōkyō (Tokyo), kiu signifas simple "orienta ĉefurbo". Ĝis tiam, la oficiala ĉefurbo de Japanio estis Kioto (京都, きょうと), sed ekde 1603 la administracio de la ŝogunoj regadis efektive el Edo. Kioto nomiĝis "Saikjo" dum mallonga tempo.

Difino de Tokio[redakti | redakti fonton]

En artikolo pri Tokio en Japanlingva Vikipedio, ja:東京 difinas strikte "Tokio".

  1. Pligranda Tokia Areo(ja:東京圏) - areo inkludas Tokian Metropolon, la guberniojn Saitama, Kanagaŭa kaj Ĉiba
  2. Ĉefurba Areo(ja:首都圏) - Areo inkludas la Pligrandan Tokian Areon, la guberniojn Ibaraki, Gunma, Toĉigi kaj Jamanaŝi
  3. Tokia Metropolo(ja:東京都) - Areo kiun Tokia Prefektujo oficis
  4. Specialaj kvartaloj(ja:特別区) - Areo kiun Tokia Urbo oficis
  5. 15 kvartaloj kiuj situas en centro de Tokia Metropolo, oficis de kiam Tokia Urbo fondiĝis

Ekster-Japane, oni uzas ĝin por 1. aŭ 2., en Japanio oni uzas ĝin por 3. 4. aŭ malofte 5. .

Administrado[redakti | redakti fonton]

Tokio havas administran strukturon unika inter la gubernioj de Japanio. Oficiale nomumita "metropolo" (都 to). Kvankam ĝi ĝenerale aspektas kiel gubernio, la Tokia Metropola Registaro(東京都 [tō-kjō-to]) ankaŭ ofertas partajn urbajn funkciojn al la 23 specialaj kvartaloj ene de la koro de Tokio, kun kombinita loĝantaro de 8 134 699 kaj areo de 621,3 km². Aldone al la specialaj kvartaloj, Tokio administras 26 suburbaj urboj okcidenten kaj nombro da insuloj en la Pacifika Oceano. La ĉefaj oficejoj de la Metropola Registaro lokiĝas en la kvartalo de Ŝinĵuku.

Laŭ la Loĝantara Censo de 2000, Tokio havas loĝantaron de 12 064 101 kaj areon de 2186,9 km². Tokio estas parto de la Pligranda Tokia Areo, kiu konsistas el Tokio mem, kaj la ĉirkaŭaj gubernioj de Kanagaŭa, Saitama, kaj Ĉiba. La Pligranda Tokia Areo estas la plej granda metropolo en la mondo kun loĝantaro de 33 418 366.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tokio unue konstruiĝis dum 1457; la urbo nomiĝis Edo (江戸). La ŝoguna reĝimo de Tokugawa establiĝis en 1603 kaj Edo iĝis la registara loko (efektiva ĉefurbo). (La loĝejo de la imperiestro kaj la formala ĉefurbo restis en Kyoto; tiu urbo estis la vera ĉefurbo de Japanio ĝis tiam.) En Septembro de 1868, kiam la ŝogunaro finiĝis, Imperiestro Meiji ordonis ke Edo estu renomita "Tokio", signifanta "Orienta Ĉefurbo". La nova nomo estis intencita emfazi la statuson de Tokio kiel nova ĉefurbo de Japanio, kaj tempe kaj spirite.

Tokio estas ĝenerale akceptita kiel la sola ĉefurbo de Japanio de 1869 , de kiam la Imperiestro daŭre loĝis tie. Tamen ĉefurbeco neniam laŭleĝe estis transigita al Tokio, konduke al ia demando ĉu Kyoto ankoraŭ eble estas la ĉefurbo aŭ la kun-ĉefurbo ?

La Granda Tertremo de Kantō frapis Tokion dum 1923, mortigante proksimume 70 000 homojn; amasa rekonstrua plano verkiĝis, sed estis tro multekosta por fari alie ol parte. Malgraŭ tio, la urbo kreskis ĝis la komenco de la Dua mondmilito. Dum la milito, Tokio estis forte bombita kaj multo da la urbo ĝis-tere bruliĝis kaj ĝia loĝantaro en 1945 estis nur duono de tiom en 1940.

Post la milito, Tokio okupaciĝis de kaj regiĝis de la Aliancitaj Fortoj. Ĝeneralo Douglas MacArthur establis la okupacian estrejon en tio kiu nun estas la Dai-Ichi Seimei konstruaĵo superrigarda al la Imperia Palaco. La Usona ĉeesto en Tokio faris el ĝi gravan komandejon kaj loĝistikejon dum la Korea Milito. Tokio ankoraŭ gastigas nombron da Usonaj militistaj bazoj inkludaj de Yokota Aviada Bazo.

Dum la 1950ojkaj la mez-1960oj, Japanio spertis tion kiu larĝe priskribiĝis kiel "ekonomia miraklo", kiu transformis la nacion de milita detruado al la dua ekonomio en la mondo. Dum tiu periodo, la Japana registaro prioritatigis la plibonigon de infrastrukturo kaj manufakturado super socia bonfarto. Rezulte, Japanio ekdominis amplekson de industrioj inkludaj de ŝtalo, ŝipkonstruado, aŭtomobiloj, duonkonduktantoj, kaj konsumanta elektroniko. La re-elveno de Tokio de milita traŭmato kompletiĝis ĉe la 1964-a Somera Olimpiko, kiu publikigis la urbon sur internacia scenejo kaj monde atentigis pri la "ekonomia miraklo".

Komence de la 1970oj, Japanaj urboj spertis amasan ondon da etendiĝo dum laborantoj komencis migri de kamparaj regionoj, kaj Tokio estis unu el la plej gravaj ekzemploj. Dum ĝi kreskis en la ekonomian bobelon de la malfruaj 1980oj, Tokio fariĝis unu el la plej dinamikaj urboj surteraj, kun ega amplekso de sociaj kaj ekonomiaj agadoj, nombregaj restaŭracioj kaj kluboj, grava financa distrikto, enorma industria forto, abundo da butikoj kaj mond-klasaj distrejoj. La konstrua prospero de la bubelaj jaroj estis unu el la plej grandaj de monda historio (juĝe de la nivelo de konstruaj elspezoj rilate al la grandeco de la ekonomio), konduke al tio ke Tokio havas enorme pli modernan kapitalan provizion de konstruaĵoj ol similaj metropoloj tiel kiel Londono kaj Novjorko. Kvankam la recesio sekva de krevo de la bobela ekonomio dum la fruaj 1990ojvundis la urbon, Tokio restas la precipa ekonomia centro de Orienta Azio, rivalite nur de Hongkongo kaj Singapuro.

Je la 20-a de marto 1995, Tokio fariĝis la fokuso de atento de internaciaj komunikiloj post atako de la Aum Shinrikyo kulta terorisma organizaĵo kun sarina nerva gaso en la Tokia metroo (en la tuneloj sub la politika distrikto de centra Tokio) en kiu 12 homoj estis mortigitaj kaj miloj da homoj efikiĝis ( vidu Sarinan atakon en Tokio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Operurbo de Tokio

Tokia Metropola Registaro apartiĝas en ĉefteraj kaj insulaj regionoj. La ĉeftero lokiĝas nordoriente de Tokia Golfeto, etendante proksimume 90 km de oriento al okcidento kaj 25 km de nordo al sudo. Ĝi limiĝas je la gubernio Ĉiba oriente kaj la gubernio Jamanaŝi okcidente, la gubernio Kanagaŭa sude kaj la gubernio Saitama norde. La insuloj komponiĝas Izu-insuloj kaj Ogasaŭara-insuloj, etendante 1 000 km en la Pacifikan Oceanon.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Tokia Metropolo havas 23 specialajn kvartalojn en areo de 621 kvadrataj kilometroj. Ĉiu kvartalo estas loka municipo kun siaj propraj elektitaj urbestro kaj asembleo sed diferencas de ordinara urbo en tio ke la centraj regadaj funkcioj traktiĝas de la Tokia Metropola Registaro. Je la 1-a de Septembro, 2002 la tuta loĝantaro de la 23 kvartaloj estis 8,28 milionoj, kun loĝantara denseco de 13 333 homoj po kvadrat-kilometro.

Listo de urboj[redakti | redakti fonton]

Aldone al kvartaloj, la gubernio entenas ordinarajn urbojn kiel tiuj en aliaj gubernioj.

Distriktoj, subgubernioj, urbetoj, kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj estas urbetoj kaj vilaĝoj sur insuloj.

Lagoj, montoj, kaj insuloj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj lagoj estas en Tokio :

La sekvaj montoj estas en Tokio :

  • M-to Kumotori
  • M-to Takao
  • M-to Mitake
  • M-to Mihara

La sekvaj insuloj estas en Tokio :

  • En Tokio Golfeto :
  • En la Izu insuloj :
    • Oshima
    • Toshima
    • Niijima
    • Kozushima
    • Miyakejima
    • Mikurajima
    • Hachijojima
  • En la Ogasawara insuloj :
    • Chichjima
    • Hahajima
    • Kita Iwo Jima
    • Iwo Jima
    • Minami Iwo Jima
    • Minami Torishima (Plej orienta loko en Japanio)
    • Oki no Torishima (Plej suda loko en Japanio)
    • Nishi no Shima

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tokio estas la hejmo de enorma nombro da kompanioj en multaj sektoroj de la nacia kaj la monda ekonomio. Por parta listo, vidi Listo de kompanioj kun estrejoj en Tokio

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ aĝo (2002) :

  • Junuloj (0-14) : 1,43 millionoj (12%)
  • Laboranta loĝantaro (15-64) : 8,5 millionoj (71,4%)
  • Pli aĝa loĝantaro (65+) : 1,98 millionoj (16,6%)

Fremda rezida loĝantaro : 327 000 (2001)

Neta logantara kreskado : +68 000 (2000 al 2001)

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Mikada palaco kaj restaĵoj de la 17-a jarcenta kastelo
  • Domego de parlamento
  • multe da temploj (i.a. la plej malnova budhisma templo en Japanio, 628 j.)
  • Ponto Kaĉidoki

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Inklude ankaŭ naskiĝintojn el Tokia Urbo kaj Tokia Prefektujo

Doktoroj

Esperantistoj

Kinoreĝisoro

Mangaverkistoj

Politikistoj[redakti | redakti fonton]

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Japanio Gubernioj de Japanio Flago de Japanio
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Gubernio Okinavo | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]