Japanlingva Vikipedio
El Vikipedio
Japanlingva Vikipedio (Japane:ウィキペディア日本語版 [ŭikipedia nihongo ban]) estas la Vikipedio en la japana lingvo.
La 25-an de junio 2008 ĝi enhavis pli ol 500.000 artikolojn[1], kaj estis do la 5-a plej granda Vikipedio post la angla, la germana, la franca kaj la pola. Ĝi estas la plej granda, ne-eŭroplingva vikipedio.
[redakti] Historio
Supoze la japanlingva Vikipedio estis fondita en majo de 2001. La unua artikolo estis titolita "Nihongo No Funimekusu" skribita en latina alfabeto, kiu klarigis pri Japanlingvaj fonetiko kaj skribo.
- La 1-an de septembro 2002, la softvaro estis ŝanĝita al nova versio. Oni transigis dosierojn en novan version. La redaktantoj estis preskaŭ nur ne-japanlingvanoj, la plej malnova versio de la artikolo pri Esperanto エスペラント estis redaktita de ne-japanlingvanoj.
- La 12-an de februaro 2003, la japanlingva Vikipedio atingis 1.000 artikolojn. Slashdot eldonis artikolon pri la japanlingva Vikipedio.
- La 15-an de junio 2003 ĝi atingis 10.000 artikolojn.
- La 26-an de majo 2004 ĝi atingis 50.000 artikolojn.
- La 26-an de septembro 2004 ĝi atingis 75.000 artikolojn.
- La 11-an de februaro 2005 ĝi atingis 100.000 artikolojn.
- La 9-an de aprilo 2006 ĝi atingis 200.000 artikolojn.
[redakti] Eksteraj Ligoj
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas, sed neniu etikedo <references/> estis trovita; $2


