Ruslingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruslingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-ru.svg
Retadreso ru.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo rusa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 11/04/2014
Artikolnombro 1 104 490
Profundeco 112.2
Paĝoj 3 714 789
Redaktoj 74 609 061
Uzantoj 1 235 375
Aktivaj uzantoj 11 543
Administrantoj 93
Dosieroj 162 805
v  d  r
Information icon.svg

Ruslingva Vikipediorusa Vikipedio (ruse: Ру́сская Википе́дия, [rúskaja vikipédija]) estas versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio, skribata en la rusa lingvo.

La rusa Vikipeido estis fondita la 11-an de majo 2001 kaj en marto de 2014 apartenas al unu el la plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio: ĝi estas la 7-a laŭ kvanto da artikoloj (pli ol 1,0 milionoj), cedante lokon al la angla, nederlanda, germana, sveda, franca kaj itala, kaj la 5-a laŭ kvanto de redaktoj (pli ol 73 milionoj). Ĝi estas ankaŭ plej larĝa el slavlingvaj Vikipedioj.

La 17-an de aprilo 2014 ĝi enhavas 1 104 490 artikolojn.

La rusa Vikipedio estas unu el la plej konataj universalaj ruslingvaj enciklopedioj, same kiel Granda Sovetia Enciklopedio, Granda Rusia Enciklopedio kaj aliaj.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj uzantoj de la Vikipedio povas esti vizitantoj (legantoj) kaj redaktantoj (kiuj redaktas paĝojn). Eblas redaktado sen registriĝo (tiam la redaktoj estas aŭtomate subskribataj per IP-adreso, de kiu ili estas faritaj).

Ekzistas multaj kategorioj de uzantoj, kiuj donas al ili specialajn rajtojn. Administrantoj (ru:Википедия:Администраторы) rajtas bloki uzantojn kaj forigi/revenigi paĝojn. La Arbitra Komitato (ru:Википедия:Арбитражный комитет) solvas kofliktojn.

Por pridiskuti staton de la Vikipedio ekde 2007 estas organizataj ĉiujaraj Viki-Konferencoj. La unua okazis en 2007 en Sankt-Peterburgo.

Listo de Viki-Konferencoj (pri ruslingva Vikipedio):

Jaro Loko de okazo Ĉefpaĝo (ruslingve)
2007 Sankt-Peterburgo Viki-Konferenco 2007
2008 Moskvo Viki-Konferenco 2008
2009 Sankt-Peterburgo Viki-Konferenco 2009
2010 Rostov-na-Donu Viki-Konferenco 2010
2011 Voroneĵ Viki-Konferenco 2011
2012 Moskvo Viki-Konferenco 2012
2013 Smolensk Viki-Konferenco 2013

Vizitantoj[redakti | redakti fonton]

La anglalingva retejo alexa.com informas, ke laŭ kvanto da vizitantoj la rusa Vikipedio okupas la 4-an lokon post angla, hispana kaj germana; ĝin vizitas 6,16% de ĉiuj vizitantoj de la Vikipedio[1].

Procentaĵo de vizitantaro de la rusa Vikipedio laŭlandoj, en kiuj ĝi estas pli ol 5 %, por la lasta kvarono de 2013[2]:

Lando Procentaĵo de vizitantaro Loko de uzateco de la rusa Vikipedio inter ĉiuj:
Flago-de-Rusio.svg Rusio 91.0 1
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 69.3 1
Flago-de-Israelo.svg Israelo 5.7 3
Flago-de-Belorusio.svg Belorusio 86.7 1
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio 71.0 1
Flago-de-Litovio.svg Litovio 8.8 3
Flago-de-Estonio.svg Estonio 19.1 3
Flago-de-Latvio.svg Latvio 34.8 2
Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio 19.2 3
Flago-de-Moldavio.svg Moldavio 53.7 1
Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano 41.2 1
Flago-de-Armenio.svg Armenio 50.2 1
Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio 82.5 1
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio 8.5 3
Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio 80.9 1
Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio 79.3 1
Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio 68.5 1

Landoj, en kiuj rusa Vikipedio estas la plej populara Ĉi tiu statistiko montras, ke en 10 landoj de la estinta Sovetunio oni pli uzas la rusan vikipedion ol la version en la loka etna lingvo; ĉi tio estas kunligita kun la fakto, ke multaj lingvaj versioj de la Vikipedio estas ne sifiĉe maturigitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ruslingva Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001. Dekomence ĝi situis sur domajno russian.wikipedia.com; la 7-an de novembro 2002 ĝi okupis la nunan domajnon ru.wikipedia.org kaj ekuzis la programaron MediaVikio. Tiam en la rusa Vikipedio estis ankoraŭ nur 1 artikolo.

Kronologio de evoluo de la rusa Vikipedio:

Dato Atingo
11-a de majo 2001 Komenco de la Vikipedio
30-a de decembro 2004 10 000 artikoloj
5-a de junio 2005 20 000 artikoloj
23-a de aŭgusto 2005 30 000 artikoloj
31-a de decembro 2005 50 000 artikoloj
16-a de aŭgusto 2006 100 000 artikoloj
10-a de marto 2007 150 000 artikoloj
4-a de septembro 2007 200 000 artikoloj
17-a de marto 2008 250 000 artikoloj
19-a de majo 2008 La Vikipedio fariĝis unu el dek pli grandaj
18-a de julio 2008 300 000 artikoloj
16-a de junio 2009 400 000 artikoloj
7-a de oktobro 2009 20 000 000 redaktoj
25-a de februaro 2010 500 000 artikoloj
8-a de oktobro 2010 600 000 artikoloj
15-a de oktobro 2010 30 000 000 redaktoj
24-a de februaro 2011 La Vikipedio unuan fojon fariĝis la oka plej granda
12-a de aprilo 2011 700 000 artikoloj
20-a de septembro 2011 La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sepa plej granda
24-a de septembro 2011 40 000 000 redaktoj
10-a de decembro 2011 800 000 artikoloj
8-a de julio 2012 50 000 000 redaktoj
8-a de septembro 2012 900 000 artikoloj
25-a de decembro 2012 La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sesa plej granda
16-a de februaro 2013 60 000 000 redaktoj
19-a de februaro 2013 1 000 000 registritaj uzantoj
11-a de majo 2013 1 000 000 artikoloj
4-a de decembro 2013 70 000 000 redaktoj

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La rusa Vikipedio kune kun la aliaj lingvaj versioj situas ĉe grapolo el 1000 serviloj. Ĝi uzas programaron MediaVikio.

La tuta enciklopedio konsistas el artikoloj kaj specialaj paĝoj. El ĉiuj artikoloj pli multaj estas (en marto 2014) pri:

  • personoj — 241 mil, inter ili pri:
    • sciencistoj — 23 mil;
    • futbalistoj — 19 mil;
    • muzikistoj — 16 mil;
    • verkistoj — 14 mil;
    • Kavaliroj de la Ordeno de Lenin — 17 mil;
    • Herooj de Sovetunio — 10 mil;
  • loĝlokoj — 184 mil;
  • akvofluoj — 30 mil;
  • filmoj — 22 mil;
  • familinomoj — 25 mil;
  • bestoj — 22 mil;
  • muzikalbumoj — 12 mil

(plena listo ruslingve).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]