Uzbekujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oʻzbekiston Respublikasi
Respubliko Uzbekujo
Flago de Uzbekujo
(Detaloj)
Blazono de Uzbekujo
(Detaloj)
Nacia himno: Serquyosh, hur oʻlkam, elga baxt, najot
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Taŝkento
Oficiala(j) lingvo(j) uzbeka
Plej ofta(j) religio(j) islama, rus-ortodoksa
Areo
 % de akvo
447 400 km² km²
?
Loĝantaro 27 727 453 (1-a de Januaro 2009)
Loĝdenso 61,2/km²
Horzono UTC+5
Interreta domajno .uz
Landokodo UZ
Telefona kodo 998
Politiko
Politika sistemo prezidanta respubliko
Ŝtatestro Prezidanto Islom Karimov
Ĉefministro Shavkat Mirziyoyev
Sendependiĝo disde Sovet-Unio 1-a de Septembro 1991
Ekonomio
Valuto uzbeka somo (UZS)
MEP laŭ 2009[1]
– suma 32,816 miliardoj da USD
– pokapa 1%nbsp;176 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Uzbeka Esperanto-Asocio
v  d  r
Information icon.svg
Islama lernejo (madraso) de Ulugbek en Samarkando

Uzbekujo, UzbekioUzbekistano (uzbeke Oʻzbekiston) estas senmarborda lando en Centra Azio. La najbaraj landoj estas okcidente kaj norde Kazaĥujo, oriente Kirgizujo, sud-oriente Taĝikujo kaj Afganujo kaj sude Turkmenujo. Okcidente la lando limas la lagon Aralo. La ŝtato Uzbekujo estiĝis en 1925 kiel Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko, do kiel parto de Sovet-Unio, kaj sendependiĝis en 1991. La nomo Uzbekujo estas bazita sur la popolo de la uzbekoj, kies nomo devenas de Uzbek Ĥan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj historie konataj loĝantoj de la lando, la hindeŭropaj popoloj, alvenis el sia plej praa loĝtereno, probable suda Rusio, meze de la 3-a jarmilo antaŭ nia erao, opinias la historiistoj.

Antikve teritorio de Uzbekio estis loĝata de iranaj popoloj kaj konata kiel du landoj: Ĥorazmo kaj Sogdio. La sogda lingvo estis dumtempe grava lingvo kaj floris ĝis la 6-a jarcento p.K. kiam ĝin anstataŭis la persa kaj la tjurkaj lingvoj. La ĉefaj urboj, precipe Buĥaro restis ĝis nun loĝataj precipe de taĝikoj, kies lingvo estas fakte persa.

La tjurkaj popoloj ekloĝis en la regiono nur post la 8-a jarcento p.K. La uzbekoj mem, el kiuj la moderna ŝtato ricevas sian nomon, alvenis dum la 15-a jarcento.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Uzbekio.

La teritorio de Uzbekio estas dividita en dek du aŭtonomajn provincojn aŭ regionojn, nome provinco Andiĝono (Andijon Viloyati), provinco Buĥaro (Buxoro Viloyati), provinco Fergano (Farg'ona Viloyati), provinco Ĝizaĥo (Jizzax Viloyati), provinco Ĥorazmo (Xorazm Viloyati), provinco Namangano (Namangan Viloyati), provinco Navojo (Navoiy Viloyati), provinco Kaŝkadaro (Qashqadaryo Viloyati), provinco Samarkando (Samarqand Viloyati), provinco Sirdarjo (Sirdaryo Viloyati), provinco Surĥandaro (Surxondaryo Viloyati), provinco Taŝkento (Toshkent), unu aŭtonoma respubliko, Karakalpakstano (Qaraqalpaqstan Respublikasi) kaj la urbo Taŝkento (Toshkent Shahri).

Demokratio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la konstitucio garantias demokration kaj liberon, multaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kritikas la nunan registaron kiel totalisman reĝimon kiu uzas teroron, torturon ktp. En majo de 2005 okazis masakro en la urbo Andiĝono (uzbeke Andijon [andiĝan]; ruse Андижан), en kiu centoj de manifestaciantoj estis mortpafitaj de registaraj soldatoj.

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia Monunua Fonduso, Monda Ekonomi-Prognoza Datumbazo, Aprilo 2009