Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazaĥio
Kazaĥa Respubliko, Kazaĥstano, Kazaĥujo
Қазақстан Республикасы

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Meniñ Qazaqstanım
Situo
suverena ŝtatounueca ŝtatolando sen maraliro • plurkontinenta lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Astano (nomo valida 1998-2019 kaj ekde 17 Septembro 2022)
Oficiala(j) lingvo(j) kazaĥa lingvo, rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kazaĥa kaj rusa.
Areo 2 724 900 km²
Loĝantaro 19 082 467 (2021)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Horzono +4
Interreta domajno .kz
Landokodo KZ
Telefona kodo +7
Plej alta punkto Ĥan Tengri
Plej malalta punkto Karagiye
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Kasimĵomart Tokajev (Қасым-Жомарт Тоқаев)
Ĉefministro Alihan Smaiylov (Әлихан Смайылов)
Sendependiĝo 16-a de decembro 1991 (de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto Kazaĥa tengo (KZT)
vdr

KazaĥioKazaĥujo (ankaŭ Kazaĥstano, oficiale Kazaĥa Respubliko, en la kazaĥa: Қазақстан; en la rusa Казахстан) estas eŭrazia lando, ĝia teritorio dividiĝas inter Centra Azio kaj malgranda parto de Eŭropo. Ĝi estis membro de Sovetio ĝis 1991.

Kazaĥio havas landlimojn kun Rusio (6.846 landlimaj kilometroj), kun Uzbekio (2.203 km), kun Ĉinio (1.533 km), kun Kirgizio (1.051 km) kaj kun Turkmenio (379 km). Ĝi havas marbordojn ĉe Kaspia Maro. Kazaĥio estas la naŭe plej granda lando de la mondo laŭ areo kaj la plej granda internlanda ŝtato entute, sed ĝia duondezerto malhelpas la proporcian loĝantaron en la kazaĥa teritorio: ĝia loĝdenso estas nur 6 personoj por kvadrata kilometro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kun areo de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj, Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando en la mondo. Ĝia grando preskaŭ ekvivalentas al okcidenta Eŭropo.

Situanta inter la okcidenta Azio kaj la plej orienta parto de Eŭropo, ĝia ampleksiĝo donas al ĝi varian topografion. La lando etendiĝas sur enorma stepo situanta inter la Kaspia Maro kaj la Altaj-montaro. En la Kaspia Maro estas la Insularo Tjulenij.

Sude, ĝi havas landlimojn kun la dezerto Kyzylkum, situanta inter la Arala Maro kaj la tiel nomata Stepo de la Malsato (Betpak Dala), en la nordo troviĝas la plataĵoj de la lago Balĥaŝo kaj oriente la montarbranĉoj de la montoj Altajo kaj Tjanŝano.

la lago Balĥaŝo
Valo de kasteloj en la kanjono Ŝarin en Tjanŝano

La rivera reto estas tre neregula kaj la ĉefaj riveroj trairas plejparte rande de la lando. En Kazaĥio estas proksimume 48 000 lagoj kun suma areo de 45 000 km². 94 % havas surfacon malpli grandan ol 1 km². Parto de la lagoj entenas dolĉan akvon kaj parto salan. Tutmonda unikaĵo estas la lago Balĥaŝo (la 15-a plej granda en la mondo), kiu estas duone dolĉakva kaj duone salakva. Krome en la lando estis estigitaj pli ol 4 000 fiŝlagoj kaj akvobaraĵoj.

Rin-dezerto (ruse Рын-пески, kazaĥe Нарын құмы, Narın qumı) estas dezerto en okcidenta Kazaĥio. Ĝi situas norde de la Kaspia maro kaj sudoriente de la Ĉevolga Altaĵo, inter la subaj riverfluoj de Volgo kaj Uralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj pli ol 1 miliono da Kazaĥoj mortis pro malsato, kvarono de la loĝantaro, sekve de la deviga kolektivigo de agrikulturo dum la komunista reĝimo de Stalin. En Karagando, sude de Astano, estis la dua plej granda kaptitejo de Sovetunio (KarLag). Pli ol 800 mil homoj el la tuta Sovetunio, plejparte politikaj malliberuloj, estis enkarcerigitaj tie de 1929 ĝis 1953[1].

Kronologio

  • En la 9-a jarcento islamiĝas la triboj, kiuj loĝis en teritorio de nuntempa Kazaĥio.
  • En la 13-a jarcento la armeo de Ĝingis-Ĥano invadas la landon.
  • En la 17-a ĝis 18-a jarcentoj, okazas invadoj venintaj el la oriento.
  • Inter 1802 kaj 1850 la teritorio aneksiĝas fare de la Rusia Imperio. Alvenas la rusaj koloniistoj.
  • En 1920 estas proklamata la Aŭtonoma Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko.
  • En 1936 estas proklamata la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko.
  • En 1991 ĝi estas la lasta eksa sovetia respubliko kiu proklamas la sendependecon.
  • En 1992 la ŝtato aliĝas al la Unuiĝintaj Nacioj (UN).
  • En 1997 oni rebaptis la tiaman nomon de la ĉefurbo Akmola en Almato, kiu siavice estis rebaptita kiel Astano, kies litera signifo estas ĉefurbo. Ĉi maniere la registaro translokiĝis al la geografia centro de la lando. Jam tri fojojn en iom pli ol 20 jaroj la nomo de la ĉefurbo ŝanĝis.
  • La 1-an de septembro 2006 estis inaŭgurata la koncertejo/operejo de Kazaĥio, nomata la Piramido de la Paco, dizajnita de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta kiu povas gastigi 3.500 personojn.
  • Same en 2006 estas eliminata la lasta restaĵo el la sovetia simbolaro: la kazaĥa himno estas ŝanĝata.
  • En 2007 la prezidanto Nursultan Nazarbajev fariĝas dumviva prezidanto de la lando.
  • La 20-an de marto 2019 Kazaĥio oficiale renomis sian ĉefurbon Astano al Nursultano . La parlamento aprobis la nomŝanĝon. La nova nomo referencas al Nursulatan Nazarbajev, kiu samtage libervole eksiĝis kiel prezidento de Kazaĥio.
  • Protestoj en januaro 2022 pro prezo de karburaĵoj kaŭzis la rezignon de la registaro kaj deklaron de krizostato fare de prezidento Nazarbajev.

Politika-administra organizado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kazaĥio.
Provinco Okcidenta KazaĥioProvinco AtirauProvinco MangistauProvinco AktobeProvinco KizilordoTurkistana provincoProvinco ĴambiloProvinco AlmatoProvinco KaragandoProvinco Orienta KazaĥioProvinco PavlodaroProvinco AkmolaProvinco Norda KazaĥioProvinco KostanajoNursultanoAlmatoBajkonurOraloAtirauAktauAktobeKostanajKizilordoPetropavlKokŝetauŜimkentKaragandoTarazPavlodarTaldikorganoOskemeno
Klakebla mapo de Kazaĥio kun la 14 regionoj aŭ provincojvdr


Kazaĥio estas dividata en 14 regionoj aŭ provincoj (oblıstar; singulare: oblısı/облысы/وبلىسى kaj tri urboj de respublika signifo (qala; singulare: qalası):

  1. Provinco Akmola (Kokŝetau)
  2. Astano
  3. Provinco Aktobe (Aktobe)
  4. Provinco Almato (Taldikorgano)
  5. Almato (kazaĥe : Алматы)
  6. Provinco Atirau (Atirau)
  7. Provinco Orienta Kazaĥio (Öskemen)
  8. Provinco Karagando (Karagando)
  9. Provinco Kostanajo (Kostanaj)
  10. Provinco Kizilordo (Kizilordo)
  11. Bajkonur
  12. Provinco Mangistau (Aktau)
  13. Provinco Norda Kazaĥio (Petropavlo)
  14. Provinco Pavlodaro (Pavlodar)
  15. Provinco Suda Kazaĥio (Ŝimkento)
  16. Provinco Okcidenta Kazaĥio (Oral)
  17. Provinco Ĵambilo (Taraz)

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Nursultan Nazarbajev, eksprezidento de Kazaĥio

Kazaĥio estas konstitucia respubliko kun politika sistemo ege prezidentisma. La prezidanto estas la ŝtatestro kaj samtempe la ĉefkomandanto de la kazaĥa armeo. Li havas plenan nuligrajton pri la leĝoj kaj decidoj aprobataj de la parlamento. La eksprezidanto Nursultan Nazarbajev, kiu okupis la postenon ekde la kazaĥa sendependiĝo, estis reelektata por nova 8-jara regperiodo en 1999. La Unua Ministro, kiu regas laŭ la nomumado de la prezidanto, estas la 'kapo' de la Kabineto de Ministroj kaj li estas la videbla reprezentanto de la landa registaro. Ekde junio 2003 la posteno estas okupata de Daniyal K. Akhmetov. Ankaŭ ekzistas tri unuaj vicministroj kaj 16 ministroj en la kabineto.

Kazaĥio havas duĉambran parlamenton, konsistanta el Malalta Ĉambro kaj Senato. Dum la distriktaj balotadoj oni elektas reprezentantojn por 67 benkoj en la Malalta Ĉambro. Aliaj dek membroj estas elektataj per malsama proceduro.

La Senato havas 39 membrojn. Du el ili estas elektataj en ĉiu elekta asembleo en la 16 ĉefaj administraj dividoj de la lando. La restantaj sep senatanoj estas elektataj rekte de la respublika prezidanto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Eksportado al Importado el
Lando Procento Lando Procento
 Rusio 19.5 %  Rusio 48.7 %
 Ĉinio 7.3 %  Germanio 6.6 %
 Germanio 6.2 %  Usono 5.5 %
Aliaj 66 % Aliaj 39.2%
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Kazaĥio, 2019

La ŝafbredado en Kazaĥujo ĉefe koncentriĝas en la duondezertaj sudaj regionoj de la lando kaj orientiĝas al la bredado de ŝafoj el la raso karakulo, kiu provizas lanon kaj "astraĥanajn" peltojn.

Kazaĥio ne nur estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj minejoj (oro, oleo, gaso, uranio) en aziaj landoj, sed ankaŭ estas unu el la plej grandaj grajn-eksportantoj. Rilate al la mineja sektoro, estas elfosata karbo en Karaganda kaj Pavlodar; nafto kaj gaso en la baseno de Emba, situanta ĉe la Kaspia Maro. La elfosado de fero, mangano kaj kupro estas grandkvanta en la centra-orienta regiono kaj oro en strio rande de la baseo de la rivero Irtysh. La mineja ekspluatado favorigis la disvolviĝon de industria reto, kaj faktorioj pri maŝinaro, kemiaĵoj, kotonaj teksaĵoj kaj nutraĵoj.

Nuntempe la lando havas prosperan ekonomion. En la jaro 2005 ĝia ekonomio kreskis ĉirkaŭ 10% kaj dum la lasta jarkvino, 100%, kio igas ĝin unu el la plej prosperaj kaj viglaj ekonomioj de la azia kontinento kaj granda potenco en la centr-azia regiono. La riĉeco de la lando devenas de la abundegaj naturaj rimedoj, speciale nafto, kvankam procenton el la riĉeco, ĉiufoje pli grava ŝuldiĝas al la turismo. La plej grava defio de la ekonomio estas la reduktado de la dependeco je la naturaj rimedoj.

Sola nacia liveranto de akvolevadiloj, maŝinoj por bestobredejoj kaj paŝtejoj, kaj ankaŭ nenormita ekipo por naftogazeligada kaj uranoeligada industrioj estas la firmao AS "Sud-Kazaĥstana Maŝinkonstrua Uzino".

Allogo de eksterlandaj investantoj foje kaŭzis politikan streĉiĝojn. Tiel en septembro 2019 tra la lando okazis pluraj manifestacioj, postulantaj krom politika liberaligo, ankaŭ haltigon de la "ĉina ekspancio".

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fervoja transporto en Kazaĥio.
Trajno transportanta lanĉo-veturilon Sojuz al Bajkonur

La Fervoja transporto en Kazaĥio konsistas el fervoja reto de pli ol 13 000 km, ekspluatata de Kazaĥaj fervojoj (KTZ). Heredaĵo de Sovetunio, ĝi suferis el manko de investoj post sendependeco. Sed tiuj ĉi forte kreskis, kaj ĝi nun estas moderniĝanta. Post kiam Kazaĥio fariĝis sendependa, la uzado de la fervoja reto malkreskis, kaj riparado fariĝis minimuma. Hodiaŭ konscia pri la bezono renovigi kaj modernigi la fervojan sistemon, grava komponanto de la transport-sektoro reprezentanta gravan parton de ĝia MEP, Kazaĥio komprenas ĝian lokon en la trafika spaco inter Eŭropo kaj Azio, kaj enkondukis tiun vastan projekton kiel gravan strategian fokuson de hejma politiko[2].

Flughavenoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flughavenoj en Kazaĥio.

Estas 26 flughavenoj en Kazaĥio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo inter 1992 kaj 2003 je miloj da personoj (laŭ FAO, 2005).

La plimulto de la loĝantaro de la nuna Kazaĥio (datumoj de 1999) estas kazaĥoj (53,4%) aŭ rusoj (30%), kun malgrandaj grupoj de ukrainoj (3,7%), uzbekoj (2,9%), germanoj (2,3%), ujguroj (1,6%) kaj aliaj malplimultoj. Ekde la 1990-aj jaroj okazas amasa elmigrado de multaj eŭropdevenuloj (rusoj, judoj, germanoj, ukrainoj ktp), kiuj forlasis Kazaĥion por transloĝiĝi al Rusio aŭ landoj de iliaj foraj prauloj (Israelo, Germanio). Tiu ĉi fenomeno, kune al la pliiĝo de naskiĝoj, igis la kazaĥojn la plimulta etno en la lando. En februaro 2020, en Ĵambila provinco kie loĝas plejparto de la kazaĥaj dunganoj, okazis interetnaj tumultoj, 10 homoj pereis, pluraj estis vunditaj, iliaj domoj kaj aŭtoj bruligitaj.

Kazaĥinoj en tradiciaj vestoj

La religioj estas sunaa islamo (47%), la rusa ortodoksa kristanismo (44%), protestantismo kaj aliaj. Kazaĥio estas dulingva lando. La kazaĥa lingvo estas la ŝtata lingvo kaj la rusa lingvo estas konsiderata kiel la oficiala lingvo. La rusa estas uzata en la negocoj kaj ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 83% de la loĝantaro, dume 64,4% de la loĝantaro parolas la kazaĥan. La edukado estas deviga ĝis la supera lernejo kaj alfabetismo estas 99,9%.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la rusa konkero, la kazaĥa kulturo adaptiĝis al nomadismo kaj la tradicia vivstilo. Malgraŭ tio ke Islamo estis enkondukita en la plimulton de la kazaĥoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la religio ne estis asimilata post multa tempo. Kiel rezulto, Islamo kunvivis kun tradiciaj elementoj el ŝamanismo. La tradiciaj kazaĥaj kredoj asertas ke disaj spiritoj loĝis kaj vivigis la teron, la ĉielon, la akvon, kaj la fajron, krom la dombestoj. Ĝis niaj tagoj, la gastigantoj el kamparanaj regionoj kutime ricevas ŝafidon ĵusmortigitan. La gastoj kelkfoje estas invitataj beni la ŝafidon kaj peti permeson al sia spirito por ekigi la ceremonion. Krom la ŝafido, multaj pladoj havas simbolan valoron en la kazaĥa kulturo.

Hodiaŭ la kazaĥa kulturo, post la sendependiĝo disde la eksa Sovetio denove revigliĝas ĉar Islamo denove fariĝas la plejmulta religio de la loĝantaro. Malgraŭ tio, la kazaĥa kulturo radikale okcidentaliĝis pro la rekta kontakto kun Okcidento danke al la naft-eksportado. Kvankam nuntempe ankaŭ notindas proksimecon al Ĉinio en politika kaj ekonomika plano - multe da ĉiniaj kompanioj (precipe en nafta sektoro) laboras en Kazaĥio. Nombro da islamdevenaj kazaĥoj spertas persektuon kaj trapasas longan tempon en internejoj en la ĉina aŭtonoma regiono Ŝinĝango[3].

Moderna kazaĥa literaturo[redakti | redakti fonton]

Kiam Kazaĥio iĝis sendependa, serĉanta sian identecon, la lando honoris diversajn modernajn poetojn, inkluzive de Toumanbaï Mouldagayev, Kadyr Myrzaliev, Mouzafar Alimbayev kaj Jadyra Daribayeva[4].

La kazaĥa literaturo de la malfruaj 1990-aj jaroj kaj fruaj 2000-aj jaroj estas karakterizata de provo kompreni postmodernajn okcidentajn literaturajn spertojn kaj apliki ilin al kazaĥaj.

Nuntempe la literaturo de Kazaĥio daŭre disvolviĝas en la kunteksto de tutmondiĝo kiu absorbas kaj disvolvas novajn kulturajn tendencojn.

Muziko kaj kinarto[redakti | redakti fonton]

Je muzika nivelo, la pop-kulturo estas firme establita inter la kazaĥoj. Je kinarta nivelo, la lando bone ekdisvolviĝas: ekzemple, en Almato ĉiujare okazas Evraziya (t.e. Eŭrazio), la plej prestiĝa filmfestivalo en Centra Azio, en kiu estas montrataj filmoj el la tuta Centra Azio kaj aliaj tjurklingvaj landoj: Azerbajĝano, Turkio kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bajkonur

Kazaĥa lingvo

Kazaĥoj

Semej (eks-Semipalatinsk)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo Informoj pri Kazaĥio en la vikio de UEA

Oficiala retejo de la registaro de Kazaĥio Arkivigite je 2019-07-15 per la retarkivo Wayback Machine (kazaĥe, ruse kaj angle)

(en) Jutuba filmeto: Kazakhstan: The new Silk Road? - BBC HARDtalk, On the Road (2018)

Informa retejo pri Kazaĥio en la angla Arkivigite je 2008-07-03 per la retarkivo Wayback Machine

Informa retejo pri Kazaĥio en la germana Arkivigite je 2016-12-03 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.260, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  2. TRANSPORT AND COMMUNICATIONS. kazembassy.org.uk. Alirita 21 decembro 2013.
  3. (nl) Herwonnen vrijheid, Langs de nieuwe zijderoute, Seizoen 1, Aflevering 3,la 19-an de marto 2023.
  4. (fr) Bakyt Alicheva-Himy, Kazakhstan : le retour aux origines?, Outre-Terre, vol. 3, n-ro 12,‎ 2005, paĝoj 253-268 (ISBN 9782749204581, DOI 10.3917/oute.012.0253, rete legebla [arĥivo],