Provinco Almato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alma-Kzl obl.svg

La provinco Almato (kazaĥe: Алматы облысы) estas provinco de Kazaĥio. Ĝi havas 1.603.700 loĝantojn kaj etendiĝas sur 224.000 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas Taldikorgano, kun ĉ. 118.400 loĝantoj.

La provinco Almato ĉirkaŭas la urbon Almato. Ĝi limas kun Kirgizio kaj Xinjiang en Ĉinio. Ĝi ankaŭ limas kun la kazaĥaj provincoj Ĵambilo, Karagando kaj Orienta Kazaĥio.

La lago Balkaŝo situas nordokcidente. La montaro Trans-Ili Alatau, branĉo de Tianŝano, etendiĝas laŭlonge de la landlimo kun Kirgizio.