Dunganoj
El Vikipedio
Dunganoj (memnomo huj) estas etna grupo en Azio, parenca al ĉinoj. Kredantoj: islamanoj.
Dunganoj vivas en Ĉinio (ĉ. 8 milionoj, sed estas nomataj tie huj) kaj en aziaj landoj de eks-Sovetio (ĉefe Kazaĥio, Kirgizio kaj rusia regiono Tatarstano; preskaŭ 100 mil). Translokiĝo de dunganoj al Centra Azio okazis en kelkaj ondoj, la unua el kiuj okazis en la jaroj 1862-1877: tiam dunganoj fuĝis de persekutoj post ribelo kontraŭ ĉina imperia potenco.
Lingvo [redakti]
Dunganoj parolas la dunganan lingvon, kiu estas unu el dialektoj de la ĉina kun multaj pruntoj el la araba kaj aliaj lingvoj de islama mondo.
