Ujguroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ujgura knabino el la urbo Hotan

La ujguroj (simpligite: 维吾尔族; tradicie: 維吾爾族; pinjine: Wéiwú'ěr zú; ujgure: ئۇيغۇر; turke: Uyghur) estas etna grupo kiu loĝas en la nordokcidentaj regionoj de Ĉinio, ĉefe en la Aŭtonoma Ujgura Regiono Xinjiang. Ankaŭ troviĝas membroj de tiu ĉi popolo en Uzbekio, Kazaĥio kaj Kirgizio. Alia grupo loĝas en la regiono Hunan. La ujguroj estas unu el la 56 etnoj oficiale agnoskataj de la ĉina registaro.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ujgura lingvo.

La ujguro estas popolo kun sia propra lingvo, kiu apartenas al la tjurka lingvaro de altaikaj lingvoj. Ĝi estas skribata laŭ la perse modifita de la araba alfabeto kun kelkaj signoj aldonataj por reprezenti la proprajn vokalojn de la lingvo. La nuna ujgura lingvo havas du dialektojn: la norda kaj la suda. Tamen, tio temas pli pri geografia divido ol lingvistika, ĉar ekzistas malmulte da diferenco inter ambaŭ dialektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ujguroj ekzistis kiel triba federacio, regata de la Huan Huan inter 460 kaj 545, konataj kiel la huihe (回紇 huíhé) aŭ huihi en la ĉinaj dokumentoj, instaŭris ĥanaton en la 8-a jarcento. La termino huihu estas la origino de la vorto huihu uzata de la muslimoj por nomi la etnon hui.

Ilia ĥanato etendiĝis ekde la Kaspia Maro ĝis Manĉurio kaj ekzistis ekde la jaro 745 ĝis 840 kiam ili estis venkitaj de la kirgizoj. Kiel konsekvenco de tiu malvenko, kelkaj ujguraj grupoj enmigris al novaj teritorioj, inkluzive de la nunaj teritorioj Xinjiang kaj Gansu en la Ĉina Popola Respubliko.

Flago de la ujguroj de Xinjiang

Malgranda grupo de ujguroj elmigiris ĝis la nuna provinco Gansu ĉ. la 9-a jarcento . Tie ili konvertiĝis en tibetaj budhanoj. Iliaj posteuloj ankoraŭ loĝas en la regionoj kaj estas konataj kiel juguro.

Dum la Minga dinastio, la ujguroj amikiĝis kun la resto de la etnaro loĝanta en Ĉinio. Estis la dinastio Qing kiu akcelis la tutan kontrolon sur la regiono Xinjiang meze de la 18-a jarcento.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

ujguraj infaninoj ĉe la merkato de Ĥotano

La viroj de la ujgura popolo vestiĝas per senbutonaj jakoj. La virinoj uzas buntajn teksaĵojn por la realigado de iliaj vestaĵoj. La virinoj ankaŭ ornamas sin per kolĉenoj kaj brakĉenoj. La junulinoj kutimas kombi sin per etaj harplektaĵoj. La edziĝintaj virinoj sin kombas per du harplektaĵoj, ornamataj mantilkombiloj.

La ujguroj famiĝas pro regado de la dancado kaj kantado. Iliaj dancadoj karakteriziĝas pro vivantaj ritmoj. Un el la plej tipaj pozicioj de tiu dancado estas la metado de la manoj sur la kapo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 9-a jarcento, la ujguro ekislamiĝis . Antaŭ la islamiĝo, multaj ujguroj estis budhanojkristanaj (nestorianoj).

La religio influis la jurajn, ekonomiajn kaj edukajn sistemojn de la ujguraj familioj. La regiono Xinjiang havas pli ol 15.000 moskeoj kaj aliaj adorejoj, unu po ĉiu muslima vilaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]