Traktato

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Traktato (aŭ interŝtata kontrakto) estas skribita interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj. Nune, la traktatoj estas regulataj per la Konvencioj de Vieno pri traktatoj de 1969.

[redakti] Traktata Proceso

Estas kvin fazoj de traktata proceso: Negocado, Subskribo, Ratifiko, Promulgo kaj Publikigo.

La negocado estas la komenca fazo de traktata proceso. Ĝi apartenas ekskluzive, en normala konstitucia ordo, al Ekzekutiva povo. Ĝenerala instanceco estas ĉiam de ŝtatestro (prezidento, reĝo, ktp.), sed aliaj elementoj de Ekzekutiva povo povas havi teknikan instancecon (ministro de eksteraj aferoj, kaj aliaj ministroj pri teknikaj aspektoj). En Hispanio, ekzemple, la parlamento ne estas tute for de negocado, ĉar ĝi povas direkti ĝin.

Post la reprezentantoj de ŝtatestroj kunvenas por konkludo de traktato, aŭtentigas, t. e., revizias la finan tekston, kaj subskribas ĝin. En la historia periodo, kiam valoris la precipo de "plenaj povoj", la subskribo estis tre grava, ĉar ĝi devigis la suverenon, sed post la disvolvigo de ratifiko, la subskribo tre malgraviĝis, kvankam la signanto ankoraŭ estas nomata "plenpotenca ambasadoro". Moderne "plenaj povoj" signifas nur dokumento adresata de ŝtato enoficante unu al pli homojn por reprezenti la ŝtato dum negocado, aŭtentigado kaj subskribado de teksto.

Ratifiko estas la ago, per kiu la nacia aŭtoritato (ĝenerale la parlamento) informas al alia ŝtato, ke ambasadoroj konkludis la negocadon kaj subskribis projekton de traktato, ke ĝi aprobas tiun projekton kaj devigas sin plenumi ĝin, se alia ŝtato ankaŭ akceptos kaj sin devigos. En tiu fazo, aŭ eĉ dum subskribado, oni povas fari rezervon. Rezervo estas unuflanka deklaro celante ekskludi la juran efikon de iuj dispozicioj rilate al la rezervanta ŝtato. Rezervoj nur eblas en multflankaj traktatoj.

Promulgo okazas post la interŝanĝoj de ratifikoj. Ĝi estas jura interna ago, per kiu ŝtato konfirmas kaj atestas la ekziston de traktato kaj la plenumitecon de formalaĵoj bezonaj al ĝia valideco, kaj, krome, devigas ĝin.

Publikigo estas necesa kondiĉo, por ke la traktato validu interne de ŝtato. Nuntempe, la publikigo estas adoptita de ĉiuj ŝtatoj. Eĉ en landoj kiel Italio kaj Germanio, kies leĝoj ne formale devigas publikigon, ĝi estas kutima. UNO, kiel faris la Ligo de Nacioj, ankaŭ publikigas traktatojn neformale al tuta mondo.

[redakti] Listo de traktatoj