Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UNO)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la mondvasta organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj. La mallongigoj “UN” kaj “UNO” havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolojn UN kaj UNO (apartigilo).
Unuiĝintaj Nacioj
United Nations Organization (angle)
الأمم المتحدة (arabe)
Organisation des Nationes Unies (france)
Organización de las Naciones Unidas (hispane)
Организация Объединённых Наций (ruse)
联合国 (ĉine)
Flago-de-la-Unuiĝintaj-Nacioj.svg
Flago de Unuiĝintaj Nacioj
UN emblem blue.svg
Emblemo de la Unuiĝintaj Nacioj

Membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj

Oficialaj lingvoj (6) Angla, franca, hispana, rusa, ĉina, araba
Ĝenerala Sekretario Ban Ki-moon
Fondiĝo 24-a de oktobro 1945 en Sanfrancisko.
Ĉefsidejo Novjorko
Membraj ŝtatoj 193
Oficiala retpaĝo www.un.org

Aliaj oficialaj nomoj:

  • 국제연합
  • Persatuan Bangsa-Bangsa
  • Organisation des Nations Unies
  • Organización de las Naciones Unidas
  • Ühendatud Rahvaste Organisatsioon
  • Egyesült Nemzetek Szervezete
  • Vereinte Nationen
  • Organizzazione delle Nazioni Unite
  • Organização das Nações Unidas
  • Yhdistyneet Kansakunnat
  • Organizacja Narodów Zjednoczonych
  • Организация Объединённых Наций
  • 联合国
  • الأمم المتحدة

La organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizaĵo de la mondo kaj pro tio samtempe nelimigite agnoskata subjekto de popoljuro. Fondite en 1945 post la dolorega Dua mondmilito, anstataŭigante la Ligon de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj. UN nun havas 193 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj fakoj[redakti | redakti fonton]

Stabejo de la UN en Novjorko.

Jen listo de la ĉefaj fakoj de UN:

  • En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UN reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
  • La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua mondmilito: Britio, Ĉinio, Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
  • La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
  • La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UN-kuratorita lando, Palaŭo.
  • La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
  • La Sekretariejo estas la burokrataro de la UN, kies anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵo kaj ĝiajn projektojn. La estro de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe (2012), s-ro BAN Ki-moon.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN[redakti | redakti fonton]

Ofica tempo Ĝenerala Sekretario Lando
1945-1946 Gladwyn Jebb (komisia) Anglujo
1946-1953 Trygve Lie Norvegujo
1953-1961 Dag Hammarskjöld Svedujo
1961-1971 U Thant Birmo
1972-1981 Kurt Waldheim Aŭstrio
1982-1991 Javier Pérez de Cuéllar Peruo
1992-1997 Boutros Boutros Ghali Egiptio
1997-2006 Kofi Annan Ganao
2007-2012 Ban Ki-moon Sud-Koreio

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ligo de Nacioj.

En la jaro 1920 la Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizaĵon, la Ligon de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis en Ĝenevo, Svislando. Dum 1920 kaj 1933, la Ligo fiaskis sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regnestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.

De 1933 ĝis 1945 la senpova Ligo ne sukcesis malebligi militon, kaj la Dua mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.

Postmilita tempo (ekde 1945)[redakti | redakti fonton]

Estiĝo de UN[redakti | redakti fonton]

La 24an de Oktobro 1945 la Unuiĝintaj Nacioj ekestis per la ekvalido de la Ĉarto de UN, t.e. la “konstitucio” de la organizaĵo. Ĝi jam estis subskribita la 26an de junio samjare en la teatra salonego de la Veterans War Memorial Building en San Francisko. En tiu konferenco, Pollando ne partoprenis kaj subskribis poste. La ĉarto estas tempe nelimigita popoljura traktato kaj estis nur ŝanĝita ĉe kvar artikoloj, nome al artikoloj 23, 27, 61 kaj 109. Ĝi konsistas el preamblo kaj 19 ĉapitroj kun 111 artikoloj. Kontraste al tio, la konstitucio de la Ligo de Nacioj nur havis 26 artikolojn. La ĉapitroj de la ĉarto priskribas inter alie la ĉef-erojn de la UN, la pacan forigon de konfliktoj, la agojn farendajn ĉe danĝero aŭ fiasko de la paco kaj ĉe agresemaj agoj kaj la celojn kaj bazojn de UN.

Unu jaron poste, en 1946, la Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.

Malvarma Milito[redakti | redakti fonton]

Dum la malvarma milito la Unuiĝinta Naciaro ne havis tre efikan pozicion por konservi pacon, ĉar ĝi enhavis ambaŭ flankojn de la konflikto: Kaj la usonajn aliancitojn kaj la komunismajn ŝtatojn kiel Sovetunion. Usono kaj Sovetunio eĉ havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, kiu kondukis al situacio simila al pato, ĉar tiuj landoj rajtis vetoi kontraŭ rezolucioj. Tamen, la ŝtatoj de NATO havis iomete pli grandan potencon en UN, konsiderante, ke ankaŭ Francujo kaj Britujo havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, dum ĉe la komunsima flanko nur Ĉinujo kaj Sovetunio staris en tia pozicio. Krome tio montriĝas ĉe la financa subteno de Usono al UN kaj jam ĉe la instituciaj radikoj de UN – la kreo de la organizaĵo okazis en usona urbego San Francisko kaj la ĉefseĝo de Unuiĝintaj Nacioj troviĝas ĝis hodiaŭ en Nov-Jorko.

Membrara kreskado dum 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La Originalaj membroj estas Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belarusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono kaj Venezuelo.

En la postaj jardekoj aliĝis pli kaj pli da novaj membroj. Krome okazis kelkaj ŝanĝoj koncerne la membrecon de unuopaj membroŝtatoj, inter alie

  • En 1972, kiam la UN agnoskis Popolan Ĉinion, kaj transdonis la Ĉinian membrecon de Tajvano al ĝi.
  • Kiam orienta kaj okcidenta Germanujoj unuiĝis en 1990, la membro ekhavis nur unu sidon.
  • Kiam eksiĝis Sovetunio 1991-e, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Ruslando.
  • Post la sendependiĝo de Palaŭo en 1994, ĝi fariĝis la plej malgranda membroŝtato de UN. Krome, la Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
  • En 2000, Federacia Respubliko Jugoslavio, kiun la UN malagnoskis kiel heredanto de Jugoslavio, aliĝis.
  • 2006-e, Serbio konservis la membrecon de la antaŭa Serbio kaj Montenegro (Federacia Respubliko Jugoslavio).

Krizoj[redakti | redakti fonton]

Krizo en Ruando (1994)[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1994, unu el la plej pezaj krimoj de la historio okazis en la lando Ruando. Pro malfacilecoj koncerne politikan potencon, mortis 800.000 anoj de la gentoj Hutu kaj Tutsi. Intervenado de la pactrupoj de UN ne eblis pro mankinta mandato de UN kaj pro tro malgranda kvanto da soldatoj. Tiutempa Ĝenerala Sekretario de UN, Kofi Annan, nomis tiun okazaĵon la plej grandan malsukceson de Unuiĝinta Naciaro.

Krizo en Bosnujo (1995)[redakti | redakti fonton]

Fine de majo 1995, UN-soldatoj estis prenitaj kiel ostaĝoj, ĉar antaŭe okazis aera atako de NATO kontraŭ municia deponejo de la bosnaj serboj en la urbo Pale lokiĝanta en Bosnujo kaj Hercegovino. Sekve de la aeraj atakoj, la bosnaj serboj atakis NATO-zonojn, prenis UN-soldatojn kiel ostaĝojn kaj montris ilin publike ĉe taktikaj pozicioj.

Krizo en Sirio (2011/2012)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Siriaj protestoj de 2011.

Sekve de la Tunizia Revolucio de 2010 ĝis 2011, estiĝis revolucioj kaj popolaj ribeloj en la tuta araba mondo, kiuj sume estas nomataj “Araba printempo”. En la plejmulto de la landoj en Nord-Afriko povis fondiĝi novaj registaroj, i.a. en Tunizio, Libio kaj Egiptujo. Ankaŭ en Sirio estiĝis protestoj, nome kontraŭ la reĝimo de Baŝar al-Asad. Pro supozoj pri la nerespektado de la homaj rajtoj, la reĝimo vekis la atenton de Unuiĝinta Naciaro, kiu sendis delegacion de rigardantoj al Sirio, kadre de la Rigarda Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Sirio (RMUNES) (angle: United Nations Supervision Mission in Syria, UNSMIS), kaj elektis specialan delegiton pri la konflikto en Sirio, eksan Ĝeneralan Sekretarion, Kofi Annan.

La 16-an de junio 2012, la misiestro diris, ke UN interrompis la mision RMUNES pro eskaladinta violenteco.[1] La 19-an de aŭgusto 2012 finiĝis la misio entute, post kiam Unuiĝintaj Nacioj konstatis, ke la kondiĉoj por plua rigardado de Sirio ne estas plenumeblaj.

Sukcesoj de la organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Edzino de eksa usona prezidento Roosevelt kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

La 10an de decembro 1948 en sia rezolucio 217 A (III) la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis kaj publikigis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj (UDHR), kiu validas tutmonde kaj je ĉiu unuopa homo komencante per la jenaj vortoj:

Citaĵo
« Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. »
— Art. 1 UDHR[2]

Ĉiujare, la tago de la publikigo de la Deklaracio estas festata kiel Tago de Homaj Rajtoj. Kiel festotago, la 10a de decembro estiĝis en la jaro 1950, du jarojn post la fakta ekvalido de UDHR.

Atingitaj celoj kaj faktaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la temoj, pri kiuj okupiĝas la celoj de UN, koncernas pac(ig)on, homrajtan politikon kaj kunlaboron al evoluo. Ekzemple, UN kunlaboris en la konstruado de la nova ŝtato Israelo (evoluo) de 1947 ĝis 1949 kaj enkondukis la balotrajton por neblankhaŭtaj homoj en la Federacio de Rodezio en la jaro 1976 (homrajta politiko).

Krome, Unuiĝintaj Nacioj sukcesis plurfoje lasi la konfliktpartiojn solvi akrajn konfliktojn, i.a.:

La organizaĵo ankaŭ jam subtenis rekte la pacigon en la jenaj ŝtatoj:

Jam multajn antaŭe metitajn celojn de UN la organizaĵo kapablis sukcese atingi, inter alie:

  • La enkonduko de la Homaj Rajtoj en la jaro 1948 (vidu Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj)
  • Forigo aŭ malplifortigo de malsanoj (ekzemple poksoj)
  • Sekurigo por fuĝantoj
  • 70 pocentoj de la aktivadoj de UN konsistas el Helpo al Evoluo kaj humana helpo
  • La mondnutriga programo de UN donas ĉiujare pli ol duonon de la tuta mondvaste farita mondnutraĵa helpo

Nobela Pacpremio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2001 la UN kaj ĝia Sekretario Ĝenerala Kofi Annan kune ricevis la Nobelan Pacpremion por ilia “laboro al pli bone organizata kaj paca mondo”. 2002e, post kelkjara helpado de UN, sendependiĝis kaj aliĝis al UN la ŝtato Orienta Timoro.

Reforma projekto[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la membroŝtatoj postulas reformon por UN pro kelkaj kialoj – inter alie:

Septembre 2003, tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan estigis komitaton el 16 personoj por meti proponojn al UN-reformo, la tiel nomatan High-Level-Panel on Threats, Challenges and Change (t.e. alta ŝanĝa komitato). La 2an de Decembro 2004, entute 101 proponoj estis publikigitaj.

La 1-an de junio 2011, Ban Ki-moon elektis baratanon Atul Khare kiel estron de la ŝanĝa komitato.[3][4] Khare estras la Teamon por Ŝanĝa Aranĝo (angle Change Management Team, CMT), kaj laboras kun departementoj kaj oficejoj de la sekretariejo kaj kun aliaj partoj de la sistemo de UN kaj kun la membroŝtatoj. La CMT havas la taskon, estigi kaj formuli la reformon, por ke la UN iĝu pli efika koncerne sian laboron.[5]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Konsilio de Sekureco[redakti | redakti fonton]

La konsisto kaj organizo de la Konsilio de Sekureco estas kritikata, ĉar la konstantaj membroj oftege vetois por eviti sankciojn aŭ kondamnojn kontraŭ si aŭ siaj amikaj ŝtatoj (komparu Unuiĝintaj Nacioj#Malvarma Milito). De 1946 ĝis 1964, Sovetunio uzis la vetoon 103-foje kontraŭ la kroma konsento. Dum estis faritaj 69 sesioj pri Israelo, Usono uzis la vetoon ĉe 20 sesioj.

Esperanto kaj UN[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unesko#Esperanto.

La Unuiĝinta Naciaro kaj Unesko havas oficialajn konsultajn rilatojn kun la Universala Esperanto-Asocio, kies lingvo Esperanto estas agnoskita de UN kaj Unesko kiel rimedo por internacia kompreniĝo ekde 1954.

Krome, la rezolucio de la Universala Kongreso en Havano temas pri la rilato inter UEA kaj UN. En la rezolucio estas skribita: “La 95-a Universala Kongreso de Esperanto [...] deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.”[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

angle:

germane:

  • United Nations (Eldonanto): Wissenswertes über die Vereinten Nationen. United Nations, Nov-Jorko 2006, ISBN 92-1-100936-7 (PDF).
  • Hans von Mangoldt, Volker Rittberger, Franz Knipping (Eldonanto): Das System der Vereinten Nationen und seine Vorläufer. Kunlaboris Martin Mogler kaj Stephan Wilske. 3 volumoj en 2 partaj volumoj. Berno: Stämpfli + CIE AG 1995 kaj Munkeno: C.H. Beck 1995, ISBN 3-7272-9374-8 (Stämpfli), ISBN 3-406-39107-9 (C.H. Beck).
  • Dieter Göthel: Die Vereinten Nationen: Eine Innenansicht. 2-a versio, Auswärtiges Amt, Berlino 2002.
  • Sabine von Schorlemer (Eldonanto): Praxishandbuch UNO – Die Vereinten Nationen im Lichte globaler Herausforderungen. Springer, Berlino 2003, ISBN 3-540-43907-2.
  • Günther Unser, Ingo Winkelmann: ABC der Vereinten Nationen. 5-a versio, Auswärtiges Amt, Berlino 2003 (PDF).
  • Günther Unser: Die UNO – Aufgaben, Strukturen, Politik. dtv, Munkeno 2004, ISBN 3-423-05254-6.
  • Klaus Dieter Wolf: Die UNO – Geschichte, Aufgaben, Perspektiven. C.H. Beck, Munkeno 2005, ISBN 3-406-50878-2.
  • Aus Politik und Zeitgeschichte 22/2005: 60 Jahre Vereinte Nationen. Bundeszentrale für politische Bildung, Bonno 2005 (PDF).
  • Swen Bernhard Gareis, Johannes Varwick: Die Vereinten Nationen. 4-a versio, Budrich, Opladen 2006, ISBN 3-8252-8328-3.
  • Paul Kennedy: Parlament der Menschheit: Die Vereinten Nationen und der Weg zur Weltregierung. Munkeno 2007, ISBN 3-406-56328-7. La aŭtoro trafe priskribas la funkcion, novajn taskojn kaj sukcesojn de UN – ankaŭ kritike.

france:

  • Financa Raporto de l’ komuna verko, Alia UN por alia mondo, Paris, Tribord, coll. “Monde(s) du XXIe siècle”, 2010, interreta versio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UN suspends Syria peace mission, BBC News Middle East. UN interrompas la Sirian pacmision. Publikigita la 16-an de junio 2012. Vidita la 17-an de junio 2012. angle.
  2. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Unuiĝintaj Nacioj. Office of the High Commissioner for Human Rights. esperante.
  3. Ban appoints experienced UN official to lead change management team, 1an de Junio 2011. Unuiĝintaj Nacioj. angle.
  4. UN Secretary General Ban appoints Atul Khare of India to be the leader of his change management team, 1an de Junio 2011. Unuiĝintaj Nacioj. angle.
  5. UN change management team: Spearheaded by Atul Khare, 1an de Junio 2011. Deccan Herald. angle.
  6. Elstare kurta kongresa rezolucio, publikigita la 29an de julio 2010. Libera Folio. esperante.