Mohamed ElBaradei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed ElBaradei
Nobel-premiito
Persona informo
محمد البرادعي
Naskiĝo 17-an de junio 1942 (1942-06-17) (81-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj anglaaraba vd
Loĝloko Aŭstrio vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Universitato de Kairo • New York University School of Law vd
Partio Constitution Party vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistodiplomatojuristo • homrajta aktivulo • partoprenanto de internacia forumo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamed ElBaradei ( محمد البرادعي ; Muḥammad al-Barādiʿī ; naskita la 17-an de junio 1942 en Kairo/Egiptio) estis la Ĝenerala Direktoro de Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) ĝis decembro de 2009.

Mohamed ElBaradei

Li studis en Kairo jursciencon kaj komencis en 1964 sian karieron kiel diplomato, ĉefe kiel daŭra reprezentanto de Egiptio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. En 1974 li doktoriĝis ĉe New York University School of Law kaj iĝis jura konsilanto en la egiptia Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

En 1980 ŝanĝis sian pozicion al UN kaj iĝis en 1984 reprezentanto de la Ĝenerala direktoro de la Internacia Atomenergia Organizo (IAEA). Ekde 1987 ĝis 1991 gvidis li la juran sekcion de la instanco. En 1993 li elektiĝis vic-reprezentanto de ĝenerala direktoro Hans Blix.

Li kaŭzis surprizon 10 tagojn antaŭ la usona prezidenta elekto en 2004, kiam li informis pri malapero de 377 tunoj da eksplodaĵo, kiujn devintus gardi la usonaj soldatoj.

Fine de 2004 oni nomumis lin denove Ĝenerala Direktoro de Internacia Atomenergia Organizo. La aliaj du proponitaj personoj (fare de la Usona alianco) retiriĝis, rekonante lian fakan laboron, scion. Tiel li restis la sola nomumita persono por la posteno spite al la usona volo kaj oni elektis lin la 13-an de junio en 2005 denove al Ĝenerala Direktoro.

Li ricevis Nobel-Premion pri Paco en 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala biografio en la retejo de IAEO Arkivigite je 2005-06-16 per la retarkivo Wayback Machine