Elie Wiesel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elie Wiesel

Elie WIESEL (vizel), ĝuste Eliezer Wiesel (naskiĝis la 30-an de septembro 1928 en Sighetu Marmaţiei) - usona verkisto kaj ĵurnalisto hungar-juddevena, verkanta en la franca kaj angla lingvoj, laŭreato de Nobel-Premio pri Paco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elie Wiesel naskiĝis en Rumanio, en ortodoksa ĥasida familio (kune kun tri fratinoj). Dum la dua mondmilito malliberigito de germanaj koncentrejoj en Aŭŝvico (kie pereis lia patrino kaj fratino) kaj Buchenwald (ĉi tie pereis lia patro). Post la milito li forveturis al Francio, kie li studis filozofion en Sorbono kaj komencis ĵurnalistan laboron kiel kunlaboranto de francaj kaj israelaj revuoj. En 1956 li forveturis al Usono, kie en 1963 ricevis usonan civitanecon.

Li estas proponinto de la termino holokaŭsto.

Wiesel estis prezidanto de la usona Presidential Commission on the Holocaust, poste aliŝanĝita al U.S. Holocaust Memorial Council – kaj sian socian-politikan agadon dediĉis al martireco de judoj, samtempe viktimoj de naziismo kaj stalinismo. Li iniciatis konstruon de United States Holocaust Memorial Museum. Profesoro de humanistiko en la Universitato de Boston.

Li verkis pli ol 40 librojn, interalie romanojn: Un di Welt Hot Geszwign (Kaj la mondo restis silenta, 1956), La nuit (Nokto, 1958), La ville de la chance (1962), Le mendiant de Jerusalem (1968), Le testament d'un poete juif assassine (1980), L'oublie (1989), rakontojn, dramojn, ĥasidajn kaj talmudajn rakontojn, eseojn. En 1986 li ricevis Nobel-Premion pri Paco. En Usono li ricevis en 1986 Congressional Gold Medal of Achievement. Li estas aktiva cionisto, en 1997 li ricevis la distingon Guardian of Zion Award. Verŝajne post la milito en la 40-aj jaroj kunlaboris kun terorisma organizaĵo Irgun, kiu faris konatan atencon al hotelo de Reĝo Davido.

En 2008 lia fondaĵo perdis pli ol 15 milionojn da dolaroj (preskaŭ sian tutan financan havaĵon) rezulte de agado de la piramido de Bernard Madoff, kies fonduso estris lian bienon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]