Dmitrij Muratov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Muratov
Nobel-premiito
Persona informo
Дмитрий Андреевич Муратов
Naskiĝo 29-an de oktobro 1961 (1961-10-29) (62-jaraĝa)
en Samara
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Samara State University vd
Partio Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto • redaktoroprezentisto • ĉefredaktisto • homrajta aktivulo vd
Aktiva en Moskvo vd
Aktiva dum 1987– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dmitrij Andrejeviĉ MURATOV (ruse Дмитрий Андреевич Муратов, naskiĝis la 30-an de oktobro 1961 en Samara) estas rusia redaktoro, ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Novaja gazeta (Nova gazeto), televida prezentisto kaj aktivisto de homaj rajtoj.

Muratov laboras kiel ĵurnalisto por Novaja Gazeta, ĵurnalo konsiderata kiel la plej influa opozicia gazeto en Rusio kiu estis ekstreme kritika rilate la rusiajn aŭtoritatojn kaj servis kiel esprimejo de opinioj de la plej sendependaj aŭtoroj[1]. Temoj kovritaj fare de li kaj lia gazeto inkludas registaran korupton kaj malobservojn de homaj rajtoj, same kiel raportadon pri problemaj situacioj en limregionoj[2].  La gazeto estis la celo de premo kaj minacoj dum jaroj; ekde 1993, ses dungitoj estis murditaj[3].

Dmitrij Muratov ricevis multajn honorojn i.a. la Ordenon de Amikeco (la 13-an de januaro 1999) pro multjara fruktodona laboro kaj servoj en la kampo de gazetaro, kulturo, sed ankaŭ pro la plifortigo de amikeco kaj kunlaboro inter popoloj[4].

En 2016, li estis konfidulo de la politika partio Яблоко (Jabloko) en la 2016-aj Parlamentaj elektoj en Rusio. En 2018, Muratov estis la kunprezidanto de la Publika Subtena Ĉefsidejo por la kandidato por la Prezidanteco ĉe la Rusa Federacio Grigorij Alekseeviĉ Javlinskij, la ĉefa aŭtoro de la ekonomia transira programo de Sovetunio en 1990, pli bone konata kiel la programo "500 tagoj" kiu rezultis en raporto kiu nomiĝas "Transiro al merkato"[5].

Muratov ankaŭ ricevis premion de la Fondumo Memorial (ruse: Мемориал) pro defendo de la gazetara libereco[6].

Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 2021 kune kun Maria Ressa "pro klopodoj defendi parolliberecon, kiu estas antaŭkondiĉo por demokratio kaj daŭripova paco". Li estas la unua viro de la Rusia Federacio kaj la tria rusiano ĝenerale (konsiderante ankaŭ Andrej Saĥarov kaj Miĥail Gorbaĉov), kiu ricevis la Nobel-premion pri paco[7][8]. Li diris ke li mem donintus la premion al Aleksej Navalnij.[9]

En marto 2022, Muratov aŭkciis sian Nobel-medalon kaj la sumo de 103,5 milionoj da dolaroj el la vendo estis donacita profite al UNICEF-programo por rifuĝintaj infanoj el Ukrainio[10][11].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislav Belov (2021-12) Kial ne Aleksej Navalnij, sed Dmitrij Muratov? (esperante). Monato. Arkivita el la originalo je 2024-02-24. Alirita 2024-02-24.
  2. (en) CPJ to honor five journalists - Profilo de Muratov ĉe CPJ.org
  3. (nl) Michaël Temmerman kaj Ester Meerman Nobelprijs voor de Vrede gaat naar twee journalisten: “Niets mogelijk zonder feiten”, Het Nieuwsblad, la 8-an de oktobro 2021, alirite la 9-an de decembro 2021.
  4. (ru) Дмитрий Муратов. Лентапедия, Arkivita la 26-an de oktobro 2011
  5. (ru) Явлинский может удержать нас от войны Arkivigite je 2021-10-08 per la retarkivo Wayback Machine. Runaruna, la 21-an de februaro 2018.
  6. (ru) Дмитрий Муратов. Лентапедия (Dmitrij Muratov, Lentapedia). Arkivita el la originalo la 26-an de oktobro 2011.
  7. (ru) Главред «Новой газеты» Муратов стал лауреатом Нобелевской премии. РБК (2021-10-08). Arkivita el la originalo je 2021-10-08. Alirita 2021-10-08.
  8. Муратов и Ресса удостоены Нобелевской премии мира (2021-10-08). Arkivita el la originalo je 2021-10-08. Alirita 2021-10-08.
  9. "Nobel laureate from Russia says he would have chosen a different Russian.", 2021-10-08. Kontrolita 2024-02-25. (angle)
  10. Russian Nobel Peace Prize winner donates medal to fund for Ukrainian refugees Reuters, 22-a de marto 2022
  11. Nobel sold for Ukrainian kids shatters record at $103.5M POLITICO, 20-a de junio 2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]