Eisaku Satō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eisaku Satō
Nobel-premiito
Persona informo
佐藤栄作
Naskiĝo 27-an de marto 1901 (1901-03-27)
en Tabuse
Morto 3-an de junio 1975 (1975-06-03) (74-jaraĝa)
en The Jikei University Hospital
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Eifuku vd
Religio Honganji-ha vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Graduate Schools for Law and Politics and Faculty of Law, University of Tokyo • Kvina Altlernejo • Yamaguchi Prefectural Yamaguchi High School vd
Partio Liberal-Demokrata Partio vd
Subskribo Eisaku Satō
Familio
Patro Hidesuke Satō vd
Patrino Shigeyo Satō vd
Gefratoj Ichirō Satō • Kiŝi Nobusuke vd
Edz(in)o Hiroko Satō vd
Infanoj Satō Shinji vd
Parencoj Yōko Abe • Hironobu Abe • Masashi Adachi • Yōsuke Matsuoka • Kiŝi Nobuo • Abe Shinzo • Shintarō Abe vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eisaku Satō (japane 佐藤 榮 作; La 27-an de marto 1901 - La 3-an de junio 1975) estis politikisto japana kaj la 39-a japana ĉefministro. Satō unue estis elektita la 9-an de novembro 1964, kaj finis sian regotempon, post tri mandatoj, la 7-an de julio 1972, tiele li estis la japana ĉefministro kiu servis plej longe.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ĝi naskiĝis en la provinco Jamaguĉi, kaj studis germanan jurisprudencon en la Universitato de Tokio. En 1923 li trapasis la ekzamenojn pri publika servo, kaj la sekvan jaron eklaboris en la japana Fervoja Ministerio. Li funkciis kiel direktoro de la Osaka Fervoja Oficejo de 1944 ĝis 1946, kaj vicministro pri transportado de 1947 ĝis 1948.

Satō membrigis la dieton (Kokkai) en 1949 kiel reprezentanto de la Liberala Partio. Li komencis grimpi la rangoŝtuparon kaj de 1951 ĝis 1952 servis kiel ministro pri poŝto kaj komunikado. Li poste fariĝis la kabineta sekretario de la ĉefministro Shigeru Yoshida de januaro 1953 ĝis julio 1954.

Post la fondo de la Liberal-Demokrata Partio pro la kunfandiĝo de la Liberala Partio kun la Demokrata Partio, Satō funkciis kiel partiestro de decembro 1957 ĝis junio 1958, post kio li estis nomumita financa ministro en la registaroj de Nobusuke Kishi kaj Hayato Ikeda.

Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

Post kiam Ikeda eksiĝis post malboniĝo de sia sano, Satō anstataŭis lin. Lia registaro akiris potencon kaj fine de la 1960-aj jaroj li regis ĉiun registaron en Japanio. Kiel ĉefministro, Satō ĝuis popularecon danke al la prospera ekonomio. Tamen ĝia ekstera politiko, kiu ekvilibrigis la interesojn de Usono kaj Ĉinio, estis konsiderata malforta. Pro la subteno de Satō al la Traktato de Reciproka Kunlaborado kaj Sekureco Inter Usono kaj Japanio kaj la Vjetnama Milito, studentaj protestoj kontraŭ Satō ekestis tra Japanio, kiuj kreskiĝis tiel ke fine Satō estis devigante fermi la Universitaton de Tokio dum unu jaro en 1969.

Post tri periodoj kiel ĉefministro, Satō decidis ne kandidatiĝi por kvara oficperiodo. En la sekva balotado, Takeo Fukuda gajnis plej multajn voĉojn de la frakcio de Satō, sed ministro pri komerco kaj industrio Kakuei Tanaka estis elektita ĉefministro.

Rilatoj kun Ĉinio kaj Tajvano[redakti | redakti fonton]

Satō esprimis subtenon al la Respubliko Ĉinio (Tajvano). Li aprobis monprunton de 150 milionoj da dolaroj al Tajvano en 1965, kaj eĉ vizitis la landon du jarojn poste. En 1969, Satō asertis, ke defendo de Tajvano estas esenca por la defendo de Japanio, kaj kontraŭis la aliĝon de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj en 1971 kaj la viziton de Nixon al Ĉinio jaron poste.

Nuklea problemo[redakti | redakti fonton]

Satō elpensis la politikon de la Tri Neoj la 11an de decembro 1967, laŭ kiu Japanio ne produktos, enirigos en sian teritorion aŭ alportos nukleajn armilojn al la asia-pacifika regiono. Dum sia ofico en la registaro, Japanio subskribis la Traktaton kontraŭ pliigo de atomarmiloj, kaj la Dieto ratifis la principojn de la Traktato de 1971.

Tamen sekretaj dokumentoj de la sama periodo publikigitaj de la japana registaro en 2008 montras, ke Satō efektive subtenis la nuklean agadon de Usono kontraŭ Ĉinio, kaj ankaŭ konsentis la disfaldon de nukleaj armiloj en Okinavo, post kiam ĝi revenis al japana suvereneco. [1]

Okinavo[redakti | redakti fonton]

Fine de la dua mondmilito Okinava insulo estis sub usona okupado. Dum sia vizito en Usono en 1965, Satō eksplicite petis usonan prezidanton Lyndon Johnson redoni Okinavon al Japanio, kaj en aŭgusto de tiu jaro li fariĝis la unua japana ĉefministro post la milito kiu vizitis la insulon.

Satō subskribis interkonsenton kun Richard Nixon en 1969, laŭ kiu Usono redonos suverenecon super Okinavo al Japanio, post malplenigo de la nukleaj armiloj starigitaj sur la insulo, sed Usono konservis plurajn bazojn en la regiono. Suvereneco super Okinavo revenis al Japanio en 1972.

Post emeritiĝo[redakti | redakti fonton]

Satō gajnis la Nobel-premion pri paco kun Sean MacBride en 1974, kaj tiel fariĝis la unua aziano, kiu ricevis ĝin.

Lia privata vivo[redakti | redakti fonton]

Stu geedziĝis kun Hiroko Mazuoka en 1926, kaj la paro havis du infanojn, Riotro kaj Shinji. Stu estis la frato de la 56-a japana ĉefministro Nobusuke Kishi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Document on secret Japan-U.S. nuclear pact kept by ex-PM Sato's family