Robert Cecil
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Por la politikisto de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, bv. klaki Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury
Robert CECIL [sesil], plennome Edgar Algernon Robert Gascoyne-Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood, (14-a de septembro 1864 – 24-a de novembro 1958) estis angla esperantisto kaj eksministro de Britio. Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto. Laŭ lia eldiro "helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem."
En 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco.
Oni ne konfuzu lin kun lia patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury, kiu estis trifoje ĉefministro de Britio (1885, 1886–1892, kaj 1895–1902).
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Trovu « Robert Cecil » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |

