Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Cecil, portreto de John de Critz la pli maljuna, 1602.

Robert CECIL, 1-a Grafo de Salisbury, (naskiĝis la 1-an de junio 1563, mortis la 24-an de majo 1612) estis angla politikisto.

Li estis la filo de William Cecil, Lordo Burghley, ĉef-ministro de Elizabeta la 1-a kaj duon-frato de Thomas Cecil, 1-a Grafo de Exeter. Pro lia malbonaspekto la samtempuloj ofte kalumniis lin: li estis malalta ĝibulo. Laŭdire Elizabeta moknomis lin "mia elfo" kaj "mia pigmeo".

Post la morto de Kavaliro Francis Walsingham en 1590, Robert Cecil iĝis Ŝtat-Sekretario - influa ano de la Privata Konsilio. En 1598, kiam lia patro mortis, li sekvis lin kiel ĉef-ministro. Li estis malamiko de Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex kaj ludis influan rolon en ties kulpigo pro ŝtat-perfido. Li certigis, ke Jakobo la 1-a glate heredis la anglan regnon en 1603. Jakobo nobeligis lin - unue (1603) kiel Barono Cecil de Essendon, kaj poste kiel Vicgrafo Cranborne (1604) kaj Grafo de Salisbury (1605). Robert Cecil daŭre estis ĉef-ministro sub Jakobo. En 1608 li iĝis Lord-Trezoristo.

Li kaj aliaj anoj de la familio Cecil subtenis komponistojn, ekz. William Byrd kaj Orlando Gibbons.

De 1601 al 1612 li estis kanceliero de Trinity College (Dublino) kaj de la Universitato de Kembriĝo.