Francis Walsingham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francis Walsingham: detalo de porteto de John de Critz

Kavaliro Francis WALSINGHAM, estro de la spionoj de la angla reĝino Elizabeta la 1-a (ĉ. 1532 - la 6-an de aprilo, 1590).

Li naskiĝis ĉe la familia bieno Scadbury Park, proksime al Chislehurst, Kent. Kiam li estis ankoraŭ bebo, lia patro mortis: lia patrino poste edziĝis kun Kavaliro John Carey, parenco per edziĝo de Anne Boleyn.

Li studis ĉe King's College, Kembriĝo, sed, same kiel multaj junuloj de la superaj klasoj, li neniam diplomiĝis. En 1552 li komencis juristajn studojn ĉe Gray's Inn, Londono. La sekvantan jaro la romkatolika Maria heredis la anglan tronon: Walsingham, konscienca protestanto, fugis eksterlanden, kaj daurigis siajn studojn ĉe la Universitato de Padovo. De 1556 al 1558 li vizitis Svislandon kie li starigis ligojn kun protestantaj politikistoj en Eŭropo.

En 1558 Elizabeta la 1-a iĝis reĝino kaj li revenis en Anglion, kie li ĝuis la favoron de William Cecil, Lordo Burghley: tio ebligis lin iĝi parlamentano. Li edziĝis kun vidvino, Ann Carteill, kiu mortis post du jaroj, lasante du infanojn. En 1566 li edziĝis kun alia vidvino, Ursula St Barbe, kun kiu li havis filinon Frances. Antaŭ 1570 William Cecil komencis uzi lin por kontraŭi komplotojn kontraŭ la reĝino.

Li argumentis por subteno de la francaj Hugenotoj. En 1570 Elizabeta nomumis lin ambasadoro al Francio, kaj post la masakro de Sankta Bartolomeo lia Pariza domo estis sekura loko por protestantaj rifuĝantoj. En 1573 li revenis al Anglio, kaj la reĝino numumis lin unu de siaj du ŝtat-sekretarioj: post la morto de sia kolego en 1576, li estis la sola ŝtat-sekretario, kaj estris multajn rutinajn kaj pli gravajn ŝtat-aferojn. Li ankaŭ denove servis plurajn fojojn kiel ambasadoro - al Nederlando en 1578, al Francio en 1581, kaj al Skotlando en 1583. Li kavalriĝis en 1577.

Li kontraŭis sugestojn ke Elizabeta edziĝu kun la Hunriko, Duko de Anĵuo, la verŝajna heredonto de la franca regno, kaj argumentis ke pli profitus al Anglio ke estiĝus milita alianco kun Francio kontraŭ la hispanoj.

De 1580 ĝis lia morto li laboris kun William Cecil, nun Lordo Burghley, por certigi ke Anglio povus defendi sin kontraŭ la hispanoj. En Skotlando, li helpis estigi registaron favora al Anglio: daŭris bonaj rilatoj inter la du landoj, tio kio ebligis Jakobon la 6-an de Skotlando iĝi Jakobo la 1-a de Anglio en 1603.

Li starigis vastan reton de spionoj, kaj en Anglio kaj en Eŭropo. Per tio li sukcese malkaŝis plurajn gravajn romkatolikajn komplotojn kontraŭ Elizabeta, kaj lernis multe pri la planoj de la hispanoj. Li estis ferva proponanto de la ekzekuto de Maria Stuart de Skotlando, pro timo ke ŝi ĉiam estus fokuso de katolikaj komplotoj, kaj energie partoprenis la proceson kontraŭ Maria.

Li elspezis multe da siaj riĉaĵoj por pagi spionojn, kaj Elizabeta, kvankam ŝi rekonis lian valoron, neniam adekvate rekompencis lin. Pro tio, kaj pro lia garantiado de la ŝuldoj de Kavaliro Philip Sidney (kiu estis la edzo de lia filino Frances), kiam li mortis lia lasis grandajn ŝuldojn.

En 1590 lia filino Frances denove edziĝis, sekrete, kun Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex.