Anne Boleyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Boleyn
Reĝedzino de Anglio
Persona informo
Anne Boleyn
Naskonomo Anne Boleyn
Naskiĝo verŝajne 1507
en Blickling Hall
Morto 19-an de majo 1536 (1536-05-19)
en Turo de Londono
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Preĝejo Sankta Petro ad Vincula vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Anne Boleyn
Familio
Dinastio Boleyn family vd
Patro Thomas Boleyn, 1st Earl of Wiltshire vd
Patrino Elizabeth Boleyn, Countess of Wiltshire vd
Gefratoj Mary Boleyn • George Boleyn, Viscount Rochford vd
Edz(in)o Henriko la 8-a de Anglio
Infanoj Elizabeto la 1-a • stillborn son Tudor • Henry, Duke of Cornwall vd
Parencoj Maria la 1-aCatherine Howard vd
Profesio
Okupo aristokrato • honordamomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anne BOLEYN (naskiĝis verŝajne en 1507, mortis la 19-an de majo 1536 per ekzekuto) estis la dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio).

Familio[redakti | redakti fonton]

Anne estis filino de Kavaliro Thomas Boleyn (poste grafo de Wiltshire) kaj Elizabeth Howard, filino de Thomas Howard (2-a duko de Norfolk). Ŝia patro estis diplomato kiu ĝuis la favoron de Henriko la 7-a.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Printempe de 1513 Anne eniris la domanaron de Margareta de Aŭstrio kiu regis Nederlandon sub sia patro Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio). Oktobron 1514 ŝi estis inter la sekvantaro de Mary Tudor (fratino de Henriko la 8-a) kiam tiu edziĝis al Ludoviko la 12-a (Francio). Poste sep jarojn ŝi servis kiel nobela sekvantino de Klaŭda de Francio, edzino de Francisko la 1-a (Francio).

Januaron 1522 ŝi iris al Anglio pro malsukceso de la plano de sia patro edzigi ŝin al ŝia kuzo James Butler (9-a grafo de Ormond) por ĉesigi malakordon pri bienoj.

En 1520 Mary, fratino de Anne, iĝis amantino de Henriko la 8-a.

La 4-an de marto 1522 Anne aktoris en kortega spektaklo, kaj tuj altiris la admiron de korteganoj, inter kiuj estis Henry Percy (6-a grafo de Northumberland) kaj onidire la poeto Thomas Wyatt.

Amatino de Henriko la 8-a[redakti | redakti fonton]

En 1526 Henriko la 8-a ekamis Anne, sed ŝi rezistis liajn penojn delogi ŝin, kaj plurfoje eliris de la reĝa kortego por ŝirmi sin ĉe Kastelo Hever. Ene du unu jaro Henriko proponis geedziĝon kaj ŝi konsentis. Henriko estis ankoraŭ edzigita al Katerino de Aragono sed atendis ke tiu geedziĝo post nelonge nuliĝus. Tamen la diskutoj pri tio ege prokrastiĝis.

Dume Anne gajnis multe da influo. En 1529 ŝi helpis persvadi Henriko senpostenigi sian ĉefministron Thomas Wolsey. En 1531 Henriko forpelis Katerinon de Aragono de la kortego kaj loĝigis Anne en ties ĉambroj. La ambasadoro de Milano raportis ke preskaŭ neeblas influi la anglan registaron sen ŝia aprobo.

Tamen la angla popolo ĝenerale subtenis Katerinon. Aŭtune de 1531, post vespermanĝo en domego apud la Tamizo, kolera virinamaso ĉirkaŭis ŝin: Anne malfacile eskapis boate.

En 1532 la kapelano de la familio Boleyn, Thomas Cranmer, nomumiĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Henriko donis al la patro de Anne la rangon de grafo de Wiltshire. La 1-an de septembro 1532 Anne mem ricevis la titolon markizino de Pembroke.

Reĝino[redakti | redakti fonton]

Henriko sendependigis la anglan eklezion de la papo pro ties rifuzo aprobi la nuligon de lia edziĝo al Katerino de Aragono.

Malfrue de 1531 Anne kaj Henriko sekrete geedziĝis, kaj ŝi post nelonge gravediĝis. Sekvis dua sekreta nupto en Londono la 25-an de januaro 1533. La 23-an de majo 1533 tribunalo estrita de Thomas Cranmer nuligis la edziĝon de Henriko al Katerino. La 28-an de majo Cranmer formale aprobis la geedziĝon de Henriko kaj Anne, kaj la 1-an de junio ŝi kroniĝis kiel reĝino. Pro sia gravedo ŝi retiris sin al reĝa palaco ĉe Greenwich. La 7-a de septembro ŝi naskis Elizabeton, la estontan reĝinon de Anglio.

Henriko bezonis filon kiu heredus la tronon. Tamen verŝajne estis aborto en 1534. Oktobron 1535 Anne denove gravediĝis. Anne kaj ŝia familio havis multajn malamikojn ĉe la kortego, kaj malpopularis. Oni kulpigis ŝin pro ŝia ekstravaganco kaj pro malamitaj agoj de la registaro, kaj iuj moknomis ŝin "la putino de la reĝo".

La 8-an de januaro 1536 Anne kaj Henriko lernis ke Katerino de Aragono mortis, kaj la sekvantan jaron ili feste celebris tion. Tamen, konsciante la eblecon ke ŝi perdus la favoron de Henriko, Anne klopodis plisekurigi sin per amikiĝo al princino Maria, filino de Katerino de Aragono.

Falo[redakti | redakti fonton]

La tagon de la entombigo de Katerino, Anne abortis virseksan bebon. Ŝi asertis ke tion okazigis maltrankvilo post dumturnira falo de Henriko desur ĉevalo: plurajn horojn tio senkonsciencigis la reĝon. Henriko kredis ke probable Anne ne povus naski filon. Li asertis ke nur sorĉado instigis lin edziĝi al Anne. Jane Seymour iĝis lia amantino kaj ekloĝis ĉe la kortego. Rapide la familio Boleyn perdis reĝan favoron.

Probable Thomas Cromwell, tiam ĉefministro, ludis gravan rolon rilate la falon de Anne. Malfrue de aprilo 1536 arestiĝis Mark Smeaton, muzikisto en la domanaro de Annem, pro akuzoj de adulto kun Anne. Li konfesis, verŝajne post torturo. Sekvis arestoj de aliaj anoj de ŝia sekvantaro, de korteganoj, kaj (akuzite pro incesto) de ŝia frato George Boleyn (vicgrafo Rochford). La 2-an de majo Anne mem arestiĝis kaj estis kondukata al la Turo de Londono. La 17-an de majo George Boleyn kaj la aliaj akuzitoj ekzekutiĝis. La 19-an de majo Anne senkapiĝis post mallonga parolado al la spektanta homamaso dum kiu laŭdire ŝi deklaris, "Mi venis ĉi tien por morti, ĉar laŭ kaj per la leĝo mi mortkondamniĝis, kaj tial mi diros nenion kontraŭ tio. Mi venis ĉi tien por akuzi nenion, nek por priparoli ion ajn pri la akuzoj pro kiuj mi mortkandamniĝis, sed mi preĝas al la Dio ke li konservus la reĝon kaj donus al li longan regadon, ĉar neniam ajn estis pli milda aŭ pli kompata princo: kaj rilate min li ĉiam estis bona, milda kaj suverena lordo. Kaj se iu ajn dezirus enmiksigi sin en miajn aferojn, mi komandas lin decidi ke ĉio iris plej bone. Kaj ĉi tiel mi forlasis la mondon kaj ĉiujn vin, kaj mi kore petas vin preĝi por mi."

Henriko faris neniujn komandojn pri ŝia entombigo kaj dum iom da tempo la kadavro restis sur la eŝafodo. Fine iu metis la kapon kaj korpon en malplenan keston kaj ŝi entombiĝis en sennoma tombo en la preĝejo Sankta Petro ad Vincula, la paroĥa preĝejo de la Turo de Londono.

Muzika verkaĵoj kaj postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

Inter la muziko atribuita al ĉi tiu angla reĝino, pluraj arioj por voĉo kaj liuto, elstaras ŝia kanto ‘La Morto skuas min dum mi dormas’ (Deathe rocke me asleepe). Ŝajnas ke ĝi estis verkita atendante ŝian ekzekuton. Ĝi parolas pri ŝia baldaŭa morto, dume la instrumenta parto de la liuto imitas la sonon de la sonoriloj kiu vokas la kondamniton al la ekzekutejo.

La poemo reflektas ŝian suferon. En ĝi ŝi rimarkas, ke ŝia fino ne povas esti evitata; kaj emfazas, ke la morto almenaŭ donos al ŝi pacon kaj eskapon de ŝiaj nunaj suferoj. Ĉe la fino de ĉiu grava strofo estas rekantaĵo, iomete varianta, pri la alproksimiĝo de la morto kaj kiel ĝi estas neevitebla.

Ĝi estas bona kaj bela poemo, kiu transdonas grandegan riĉecon de ‘malhelaj’ emocioj, turmentoj, mensa angoro, forta doloro kaj kordoloro, kaj fine rezignacio pri ŝia sorto. Per la uzo de diversaj specialaj teknikoj, inkluzive de metaforoj, similecoj kaj onomatopeo, ŝi faras la priskribojn pli emfazaj kaj vivecaj.

Al Anne Boleyn oni ankaŭ atribuas aliajn kantojn, kiuj estas verkitaj laŭ ‘nobla’ stilo, ili fariĝis parto de la folklora tradicio de Anglio.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 33 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.