Philip Sidney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kavaliro Philip Sidney

Kavaliro Philip SIDNEY (n. la 30-an de novembro 1554, m. la 17-an de oktobro 1586) estis angla verkisto, militisto kaj kortegano, kaj inter la plej laŭdataj eminentuloj de la regado de Elizabeto la 1-a (Anglio).

Naskiĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Penshurst Place, domego en Kent, kaj estis la plej aĝa filo de Kavaliro Henry Sidney kaj Mary Dudley, kiu estis filino de John Dudley (1-a duko de Northumberland) kaj fratino de Robert Dudley (1-a grafo de Leicester). Lia pli juna fratino Mary Sidney edziĝis al Henry Herbert (2-a grafo de Pembroke), kaj ankaŭ ŝi mem estis verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Philip Sidney edukiĝis ĉe Shrewsbury School, kiun li eniris la saman tagon kiel sia dumviva amiko Fulke Greville (1-a Barono Brooke), kaj ĉe Christ Church College (Oksfordo).

En 1572 Sidney partoprenis mision al Francio por esplori la eblecon de geedziĝo de Elizabeto la 1-a kaj la duko de Alençon. Poste li vojaĝis tra Eŭropo, renkontante eminentajn politikistojn kaj intelektulojn.

Reveninte al Anglio en 1575, li renkontis Penelope Devereux (Damo Rich), filino de Walter Devereux (1-a grafo de Essex), kiu ŝajne favoris ilian geedziĝon, sed tiu mortis en 1576. Pro necertaj kialoj, oni rezignis la proponitan geedziĝon, kaj en 1581 Penelope kontraŭvole edziĝis al Robert Rich (1-a grafo de Warwick).

Dume Sidney okupiĝis pri politiko kaj literaturo. Li eldonis defendon de la rolon de sia patro en Irlando. Li akre kverelis kun Edward de Vere (17-a grafo de Oksfordo), kiu urĝis la geedziĝon de la angla reĝino kaj la duko de Alençon. Sidney petis duelon sed Elizabeto la 1-a malpermesis. Sidney tiam sendis longan leteron al la reĝino en kiu li eksplikis la (siaopinie) stultecon de edziĝa alianco al Francio: Elizabeto koleregis, kaj Sidney retiris sin de la kortego. Dum lia foresto, li verkis la unuan malneton de Arcadia kaj Defendo de Poezio. Li amikiĝis al aliaj verkistoj, kiel Edmund Spenser kaj Edward Dyer.

Nepost 1581 Sidney denove ĉeestis la kortegon. En 1583 li kavaliriĝis kaj edziĝis al Frances, la filino de Francis Walsingham, la ĉefa ministro de Elizabeto la 1-a. La sekvantan jaron li renkontis Giordano Bruno, kiu dediĉis du librojn al Sidney.

Philip Sidney estis fervora protestanto. Dum la frua 1580-a jardeko li malsukcese urĝis la reĝinon ataki Hispanion. En 1585 li nomumiĝis guberniestro de Vlissingen, Nederlando. Julion 1586 li sukcese atakis hispanajn soldatojn proksime al Axel. Poste li partoprenis sieĝon de Zutphen: li vundiĝis femure kaj mortis post 26 tagoj. Laŭdire, dum li vundite kuŝis li donis sian akvobotelon al alia vundito, dirante, "Via bezono superas la mian."

Lia kadavro estis portata al Londono, kaj li entombiĝis en la Katedralo de Sankta Paŭlo la 16-an de februaro 1587.

Lia amiko Fulke Greville verkis biografion, kaj Edmund Spenser verkis elegion, Astrophel.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj verkoj de Sidney estis:

  • Astrophel and Stella, sonet-sekvenco inspirita de lia amo al Penelope Devereux
  • Arcadia, longa pastorala romano reviziita de lia fratino Mary kaj tre populara dum la sekva jarcento. (Karlo la 1-a (Anglio) eldiris citaĵon el Arcadia dum li grimpis sur la eŝafodon.
  • Defendo de Poezio (ankaŭ konata kiel Apologio pro Poezio), en kiu Sidney argumentis ke poezio pli valoras ol historio kaj filozofio por instigi homojn al virtoj