Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
| Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | |||||||||
| Origina nomo | Republiek der Zeven Verenigde Provinciën, Verenigde Nederlanden |
||||||||
|
|||||||||
Geografio
|
|||||||||
| Ĉefurbo: |
Amsterdamo
|
||||||||
| Loĝantaro | |||||||||
|
Kvanto de loĝantoj:
|
ĉ. 1.500.000
|
||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||
|
Patrina lando:
|
|||||||||
|
Pereo:
|
|||||||||
|
|||||||||
La Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, aŭ Unuiĝinta Nederlando aŭ similaj mallongigaj nomoj, estis antaŭaĵo de la nuna ŝtato Nederlando en la jaroj 1581 ĝis 1795.
La sep provincoj estis Holando, Zelando, Groningen, Utrecht, Frislando, Gelderland kaj Overijssel. Ili ekzistas ankoraŭ hodiaŭ preskaŭ senŝanĝe kiel parto de la reĝlando Nederlando. Krome ankaŭ membris, sed sen voĉdonrajto, la provinco Drenthe.
La unuiĝinta respubliko estis formita el la Unio de Utreĥto (kreita en 1579), kiam la norda Nederlando formale detronigis sian reganton Filipo la 2-a de Hispanio por formi sian propran regadon sub la Ĝeneralaj Statoj. Ekde 1568 ĝis 1648 ĝi batalis en la Okdekjara Milito por sia sendependeco, kiu fine estis agnoskita 1648 en la Vestfalia Paco, per kiu ĝi ankaŭ forlasis la Sanktan Romian Imperion. Tiu ĉi federacia respubliko daŭris ĝis la enmarŝo de francaj revoluciaj trupoj en 1795 kaj la proklamo de la Batava Respubliko, la posta napoleona marioneta ŝtato reĝlando Holando.