Traktato de Utrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Traktato de Utrecht fakte estis kolekto de traktatoj subskribitaj en Utrecht (1713), kiuj kune kun la traktato de Rastatt (1714) kaj de Antverpeno (1715) finis la Militon de hispana sukcedo. Filipo la 5-a, filo de Ludoviko la 14-a (Francio), estis agnoskata kiel reĝo de Hispanio kaj de la Okcidentaj Indioj, kaj cedis al Britio Ĝibraltaron, Minorkon kaj la monopolon pri komerco de negraj sklavoj en Hispanameriko (asiento de negros). La duko de Savojo reekhavis siajn posedaĵojn kaj ricevis la titolon Reĝo de Sicilio. La Princo-elektisto Frederiko de Brandenburgio estis rekonita reĝo de Prusio. La Unuiĝintaj Provincoj ricevis linion de ok fortikaĵoj ĉe la franca limo. Karolo la 6-a ricevis de Hispanio la sudajn Nederlandojn, parton de Milano, Napolon, kaj la prezidiojn de Toskanio kaj Sardio. Johano la 5-a de Portugalio ricevis de Filipo la 5-a la kolonion de Sacramento (Brazilo). Francio agnoskis la rajton al la brita trono de la reĝino Anna anstataŭ familio Stuart, kaj cedis al Britio Novteron, Akadion kaj Hudsonan Golfon. Ĉi tiuj traktadoj finis la hispanan imperion en Eŭropo; post tio Britio ekhavis la superecon, dum Prusio kaj Savojo transiris al la unua rango.

La traktato de Rastatt gravas en la historio de interlingvoj; ĝi estis la unua, kiu estis diskutita kaj skribita per la franca lingvo (komencante du jarcentojn da "franca lingvo: lingvo de diplomatio"); ĝis tiam la internaciaj traktatoj estis traktataj kaj skribitaj en Latino.