Johano la 5-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano 5-a de Portugalio

Johano la 5a de Portugalio, surnomata La Grandanima n. en Lisbono, la 22-a de oktobro 1689 - m. en Lisbono, la 31-a de julio 1750), estis reĝo de Portugalio inter 1706 kaj 1750. Li sukcedis sian patron la reĝo Petro en decembro 1706 kaj estis proklamata reĝo la 1-a de januaro 1707.

Unu el liaj unuaj agadoj kiel reĝo estis la aliĝo al la Granda Alianco, kiun lia patro aliĝis en 1703. Li avancis kun la trupoj al la Reĝlando de Kastilio sed estis haltigita post grava malvenko suferita en Almansa la 25-a de aprilo 1707.

En oktobro 1708 edziniĝis al Maria Ana de Aŭstrio, filino de Leopoldo la 1-a, por plifortigi la aliancon kun Aŭstrio; la serio de fiaskaj kampanjoj kiuj sekvis finiĝis per la subskribo de la paco kun Francio en 1713 kaj kun Hispanio en 1715.

Lia longa regado estis karakterizita de la pliiĝo de la reĝa povo danke al la enspezoj ricevitaj de la kupro- kaj orminejoj de Brazilo. La duono de ĉiu tuno kiuj estis elfositaj apartenis al la Krono; la alia duono estis dividita inter la proprietuloj kaj la publika administrado. Tio ĉi permesis la reĝon esti memsufiĉa kaj ne bezoni la kortegon, kio konvertis lin en absolutisma monarko. Pro sia centralizita politiko, Johano devis konfronti la opozicion de diversaj nobelaj familioj kaj de influhavaj sacerdotoj.

Johano la 5-a uzis parton de sia reĝa trezoro por disvolvigi la malfortan portugalan ekonomion, apogi la arton kaj la intelektulojn, kaj intenci rekuperi la prestiĝon inter la eŭropaj najbaroj. Lia ekstera politiko ĉiam sekvis du simplajn neŝanĝeblajn regulojn: la neŭtraleco antaŭ la eŭropaj konfliktoj kaj la konstanta negocado kun Vatikano por atingi la agnoskandon de la reĝa povo de la monarko.

Tiu negocado kun Vatikano finiĝis per agnoskado de la papo Benedikto la 15-a de Portugalio kiel suverena ŝtato (1748), kaj la titolo la plej pia reĝo. Ses jarojn antaŭ la ricevado de tiu titolo, Johano suferis embolozon kiu lasis la duonon de lia korpo paralizata kaj netaŭga por interveni en politikaj aferoj. Liaj lastaj jaroj sin dediĉis al fervoraj agadoj kaj servi al la klerikaro. Johano la 5-a forpasis en Lisbono en 1750 kaj estis sukcedita de la princo Jozefo