Bárbara de Braganza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Barbara dum ŝiaj lastaj jaroj, de Jacopo Amigoni

Bárbara de Braganza (María Magdalena Bárbara Xavier Leonor Teresa Antonia Josefa de Braganza) n. en (Lisbono, la 4-a de decembro 1711 - m. en Madrido, la 27-a de aŭgusto 1758), ŝi estis portugala princino, filino de Johano la 5-a kaj Maria Ana de Aŭstrio. Bárbara geedziĝis en 1729 en la urbo Badaĥozo kun la tiama Princo de Asturio Fernando la 6-a. Kiel memoraĵo en tiu urbo estas nune mezlernejo titolita Bárbara de Braganza, kiu estis porina dum la reĝimo de Francisco Franco kaj nun estas gea kiel ĉiu publika lernejo.

La junulino Bárbara estis tre klera kaj agrabla laŭ ŝia karaktero, ŝi regis ses lingvojn kaj estis muzikamanto. Fernando kaj Bárbara profunde enamiĝis kaj loĝis izolite dum la regado de Filipo la 5-a, pro volo de Izabela de Farnesio.

En 1746 Fernando entroniĝis kaj Bárbara ludis gravan rolon en la kortego, ĉefe kiel peranto inter la reĝo de Portugalio kaj ŝia edzo. Estas konata la protektado kiun ŝi donis al la fama itala kantisto Carlo Broschi, plej konata kiel «Farinelli» . Ŝi estis la iniciatinto de la konstruado de la Monaĥejo de la Reĝaj Salesanoj de Madrido. Post la inaŭguro en 1757 ŝi translokiĝis al Aranjuez, madrida urbo, kie ŝi forpasis post longa suferado la 27-a de aŭgusto 1758, kio provokis la frenezadon de ŝia edzo.