Badaĥozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono

Badajoz, estas urbo de Hispanio, la plej granda el la regiono Ekstremaduro. Ĝi troviĝas en la sudokcidento de la lando, apud la landlimo kun Portugalio.

Ĝiaj koordinatoj estas 38°53′N 6°58′U  /  38.883°N, 6.967°U / 38.883; -6.967 (Badaĥozo)Koordinatoj: 38°53′N 6°58′U  /  38.883°N, 6.967°U / 38.883; -6.967 (Badaĥozo)

La loĝantaro estas 146.832 homoj (censo de 2008), kio signifas 21,43% de la totala populacio de la samnoma provinco kaj 13,38% de la ekstremadura regiono. Tiu nombro lokigas la urbon Badajoz kiel la municipo plej loĝata de Extremadura kaj de la hidrografia baseno de la rivero Guadiana, unu el la plej gravaj riveroj de Iberio, kiu trapasas la urbon el oriento okcidenten, kaj poste turniĝas suden. Ĝi estas ankaŭ la tria provinca ĉefurbo laŭ loĝantoj de la Submeseta Sur, post Madrid kaj Albacete.

La municipa teritorio, kiu limas okcidente kun Portugalio, okupas surfacon de 1.470 km². Ĝi estas la tria plej ampleksa de Hispanio, post Cáceres, kun 1.750,33 km², kaj de Lorca (Murcia), kun 1.675,21 km². Ĝi enhavas 10 kromajn vilaĝojn, inter kiuj elstaras, krom la propra urbo, Gévora, Guadiana, Valdebotoa kaj Villafranco del Guadiana, ĉiuj kun pli da 1.000 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de Espantaperros, situa en la alkazabo, en la fonda kerno de Badajoz.
Araba kastelo aŭ Alkazabo de Badajoz.

Ŝajne estis kelkaj vilaoj en la romia epoko kaj kelkaj fakuloj parolis pri urbo nomata "Pax Augusta" sed tio ne havas certan fundamenton. Tamen laŭ tiu teorio ankoraŭ la lokanoj havas nomon "pacense" (el Pax, paco). Dum la visigota epoko estis eble jam urbo, kiun la araboj konkeris kaj detruis ĉirkaŭ 715.

Ĝi estis refondita en 875 de la arabo de meridana Abd al-Rahmán Ibn Marwan laŭ la nomo de بطليوس Batalyaws, sur malnova setlejo kaj prahistoria kaj visigota jam malaperinta aŭ dekadenca, profite monteton. La urbo fariĝis ĉefurbo de grava araba reĝlando. Origine oni donis al la nova urbo la nomon de Mu'assassat Batalyaws, kio signifis la Fondaĵon de Batalyaws, kaj oni ne scias la signifon de la vorto batalyaws, eble toponimo antaŭaraba.

Dum ĉirkaŭ kvardek jaroj Mu'assassat Batalyaws estis urbo sendependa de Córdoba, reĝante Marwan kaj ties posteuloj, ĝis kiam Abderramano la 3-a, unua kalifo, aneksiigis na Batalyaws, kiu estis tiam unu el la plej gravaj urboj de Al-Andalus. Nuntempe la badajozanoj celebras la fondon de sia urbo per nova festo nomita Almossasa Batalyaws.

Post la epoko de la Marwan venis tiu de la regnoj de tajfoj, kiam Al-Andalus disiĝis. Tiam oni konstruis la Turon de Espantaperros (Hundotimigilo), konstruita en 1169 (Guía Campsa).

La Tajfa Regno de Badajoz iĝis la plej etenda de Al-Andalus, ĉar enhavis Ekstremaduron, grandan parton de suda Portugalio, inklude Lisbonon, la limon kun la rivero Duero kaj ĝis Sevilo.

Ĝi estis konkerita de la kastilianoj en 1230 laŭ ordonoj de Alfonso la 9-a, reĝo de Leono, kiu donis blazonon al la urbo. Post la konkero, jam en la epoko de Alfonso la 10-a la Saĝulo, oni donis episkopon al la urbo kaj oni komencis la konstruadon de la Katedralo de Sankta Johano la Baptisto, kiu estos patrono de la urbo.

Post periodo de dekadenco kaj senloĝigo, la urbo reloĝiĝis danke al ties kondiĉo de lima kun Portugalio urbo.

16a al 18a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

De tie eliris Filipo la 2-a en 1580 por aneksiigi Portugalion, tempo kiam la hispana kortego translokiĝis provizore al Badajoz kaj tie mortis la hispana reĝino Ana de Aŭstrio. Ekde 1580 al 1640 neesto de militoj prosperigis la urbon denove. Ties kontribuo al la konkero de Ameriko estis grava, ĉar laŭ la historiisto Vicente Navarro del Castillo, almenaŭ 428 loĝantoj de Badajoz, partoprenis en tiu konkero.

Fine de la 17a jarcento kaj komence de la 18a, denove la urbon trafis milita periodo. Unue okazis la Portugala Restaŭriga Milito (1640) kaj, post tiu, la Milito de hispana sukcedo (1702 ĝis 1713). En ambaŭ suferis la urbo multajn atakojn kaj sieĝojn. Pro tiu kialo la urbo ne havas grandajn tiamajn konstruaĵojn. Male ĝi havis impresajn defendajn muregojn de stilo Vauban kiuj protektis la urbon.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

La 88a Regimento en la Sieĝo de Badajoz, de Richard Caton Woodville Jr. En tiu pentraĵo reprezentiĝas la Batalo de Badajoz de 1812, kiu permesis la rekuperon de la urbo, post la franca regado.

Dum la Milito de Sendependiĝo, jam en la 19a jarcento, la urbo suferis tri sieĝojn: en la unua, Badajoz estis konkerita —unuafoje en ties historio— de francoj. La dua sieĝo estis realigita de la alianca armeo kaj provokis la Batalon de La Albuera. En la tria sieĝo, en 1812 la britaj trupoj konkeris la urbon kaj dediĉis sin al rabado senkontrola post la venko.

La fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a estis kreskepoko de Badajoz. Oni konstruis gravajn arkitektaĵojn en la centro de la urbo; oni kreis ekstermurajn kvartalojn (San Fernando kaj San Roque), kaj oni planis la malkonstruon de la murega komplekso, kio ne okazis ĝis 1931 per malfermo de tri fendojn.

Hispana Enlanda Milito kaj 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), Badajoz estis okupata dudekok tagojn post la puĉo kaj post la Batalo de Badajoz. Per la okupo de Badajoz (kaj Mérida) la faŝisma armeo komunikis la sudon de la duoninsulo kun la nordo, kie la kastiliaj kaj galegaj provincoj ne tiom rezistis la puĉistojn. Krome la armeo de Franco kontaktis kun Portugalio.

Badajoz suferis teruran subpremadon de la puĉisma armeo laŭ estrado de la kolonelo Juan Yagüe, la nomita masakro de Badajoz, kiu okazis en la tagoj postaj al la okupado de la urbo, kiam oni uzis la tiaman taŭrludejon (nuntempe detruita kaj anstataŭita de kongresejo) kiel provizora karcero de centoj da arestitoj el kiuj multaj estis pelataj al la muroj de la tombejo kie ili estis senjuĝe mortpafitaj.

Post la milito la urbo perdis iom da loĝantaro ĉefe pro elmigrado al aliaj regionoj de Hispanio aŭ eksterlanden, sed ankaŭ ricevis iom post iom loĝantaron el la vilaĝoj de la provinco. Dum la 1950-aj jaroj oni konstruis ĉirkaŭe kelkajn novajn vilaĝojn ene de la tiam nomita Plan Badajoz. En la 1970-aj jaroj ekfunkciis en Badajoz duono de la Universitato de Ekstremaduro, kies alia duono funkcias en Cáceres. Dum la dua duono de la jarcento la ekonomio de la urbo ŝanĝis el la unua sektoro (agrikulturo) al la tria (servoj kaj administrado).

Badaĥozo estas nun grava ekonomia centro kiu profitas el la najbareco de Portugalio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Badajoz enhavas 146.832 loĝantojn (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España por 2008), cifero kiu altiĝas al 150.627, laŭ informo de la Municipa Censo (Decembro de 2008) kaj la distrikto aŭ komarko Tierra de Badajoz enhavas 173.667 loĝantoj. Spite esti la plej loĝata urbo de la tuta regiono de Ekstremaduro, ĝi prezentas relative malalta loĝdenso (98,81 loĝ/km²), pro la etendo de sia municipa teritorio, unu de la plej etendaj de Hispanio, kun 1.470 km².

Demografia evoluo de la municipo de Badajoz[1]
1857 1887 1900 1910 1920 1930 1940 1950
22.195 27279 30.899 35.039 37.967 43.726 55.869 79.291
1960 1970 1981 1991 1996 2001 2006 2007
96.317 101.710 114.361 130.247 122.510 136.319 143.748 145.257

La censo ekde 1997 temas pri dato de 1a de januaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Adarvo de la Alcazaba de Badajoz.
Vidaĵo de la Plaza Alta de Badajoz.
Piedad, pentraĵo de Luis de Morales konservata en la Katedrala Muzeo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Karnavaloj
  • Sankta Johano en Junio.
  • Almossasa Batalyaws rememoraĵo de la araba epoko

Provinco[redakti | redakti fonton]

Badaĥozo estas ĉefurbo de samnoma provinco, la plej granda el Hispanio, kun 21.766 km2 kaj 650.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj kaj gravaj lokoj: Mérida (ĉefurbo de la regiono), Villanueva de la Serena, Don Benito, Zalamea, Almendralejo, Zafra kaj Olivenza.

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fuente: Fakta populacio laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842, Series de población de los municipios de España desde 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]