Gévora (Badajoz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gévora
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Municipo Badaĥozo
Komarko Tierra de Badajoz
Poŝtkodo 06180
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 55′ N, 6° 57′ U (mapo)38.920555555556-6.9427777777778Koordinatoj: 38° 55′ N, 6° 57′ U (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Gévora (Hispanio)
Gévora (Hispanio)
DEC
Gévora
Gévora
Situo de Gévora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gévora (Badajoz) [+]
vdr
Ponto de Cantillana

Gévora estas submunicipo de la urbo Badaĥozo (Badajoz), situa en la komarko Tierra de Badajoz, en la provinco Badaĥozo kaj en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de sudokcidenta Hispanio. Ĝi nomiĝas laŭ la rivero Gévora.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas je 6 km de la urbo de Badajoz kaj je 62 km de Mérida (regiona ĉefurbo). Ĝi estas je 180 m super marnivelo.

Fondo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Gévora ekkonstruiĝis kiel sekvo de la Plan Badajoz. Danke al forigo de historiaj restaĵoj rilate la reĝimo de Francisco Franco la nomo jam ne estas Gévora del Caudillo, kiel iam, kie Caudillo estis la faŝisma kromnomo de la propra generalo Franco, kiel Hitler nomiĝis Führer kaj Mussolini Duce.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La teritorion trapasas la riveroj Guadiana kaj Gévora, kaj en la teroj estas irigacia agrikulturo de tomato kaj maizo, krom rizo, papriko kaj fruktarboj por produktoj kiel prunoj, piroj, nektarinoj kaj persikoj.

Aktuale la populacio kreskas pro alveno de novaj loĝantoj devenaj de Badajoz kiu troviĝas tie pli malmultekostajn domojn ol en la ĉefurbo. Estas 2 204 loĝantoj laŭ la censo de 2008.

Oni konstruas malsanulejon, kaj oni konstruos infanvartejon.

Gévora iĝas "urbo dormejo".