Guadiana (Badajoz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guadiana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Municipo Badaĥozo
Komarko Tierra de Badajoz
Poŝtkodo 06186
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 416  (2023) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 56′ N, 6° 41′ U (mapo)38.930277777778-6.6908333333333Koordinatoj: 38° 56′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto 185 m [+]
Areo 30,05 km² (3 005 ha) [+]
Guadiana (Hispanio)
Guadiana (Hispanio)
DEC
Guadiana
Guadiana
Situo de Guadiana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guadiana, Badajoz [+]
vdr

Guadiana (ĝis 2019: Guadiana del Caudillo) estas municipo de sudokcidenta Hispanio. Ĝi situas en la komarko Tierra de Badajoz, en la provinco Badaĥozo kaj en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro. Ĝis 2012 temis pri submunicipo de la najbara urbo Badaĥozo (Badajoz). La renomigo de Guadiana del Caudillo al simple Guadiana okazis en 2019, por forviŝi la memoron pri la eksa diktatoro Francisco Franco. Temas pri nova vilaĝo fondita dum la diktatoreco de Francisco Franco kiel sekvo de la tielnomita Plan Badajoz.

En novembro de 2008 komenciĝis la proceso de sendependiĝo, aprobita de la plej parto de la loĝantaro kaj kun la helpo de la Municipo de Badajoz; oni kalkulis, ke fine de 2009 Guadiana iĝos municipo sendependa kaj plenrajta. Por tio la registaro de Ekstremaduro postulis la forigon[1] de la nomparto del Caudillo. Post la elektoj de 2011, kiuj ŝanĝis la regionan registaron, la afero ĝis la sendependiĝo de la municipo en 2012 ne estis plenumita, sed en 2019 tamen oficialis la forigo de la nomparto: Caudillo estis la faŝisma kromnomo de la propra generalo Franco, kiel Hitler nomiĝis Führer kaj Mussolini Duce.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas je 33 km de Badajoz laŭ la ŝoseo  EX-209  de Badajoz al Mérida tra Montijo. La plej proksimaj vilaĝoj estas Valdelacalzada, Novelda del Guadiana kaj Montijo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guadiana del Caudillo debe perder el apellido para segregarse de Badajoz Arkivigite je 2014-01-26 per la retarkivo Wayback Machine (Guadiana del Caudillo devas perdi la kromnomon por apartiĝi de Badajoz), Público, 22-a de marto 2011 hispane
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.