Batalo de La Albuera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita priskribo de momento en la batalo.

La batalo de La Albuera okazis la 16an de majo 1811, dum la Milito de Hispana Sendependigo, en la proksimecoj de La Albuera, je ĉirkaŭ 22 km sudoriente de la landlima urbo Badajoz. Batalis armeo kombinita de britoj, portugaloj kaj hispanoj estrita de la generalo William Beresford kontraŭ la franca suda armeo (Armée du Midi) de la marŝalo Soult. La rezulto estis neklara (similgrandaj perdoj), kvankam foje oni konsideris la batalon kiel taktika venko de la aliancanoj.

Ekde oktobro 1810, la franca armeo en Portugalio, komandita de la marŝalo Masséna, estis en senespera konflikto kontraŭ la alianca armeo estrita de la brita generalo Arthur Wellesley (estonta duko de Wellington), kiuj estis fortikigita malantaŭ la linioj de Torres Vedras. Laŭ ordonoj de Napoleono, komence de 1811 la marŝalo Soult estris francan ekspedicion el Andaluzio ĝis Ekstremaduro kiel klopodo malproksimigi la aliancanojn disde Torres Vedras kaj tiel mildigi la malfacilan situacion de Masséna. Napoleono uzis neaktualan informaron kaj la interveno de Soult estis malfrua, ĉar tiam la trupoj de Masséna, malsataj kaj malfortaj, jam retiriĝis al Hispanion. Soult povis konkeri la strategian urbon Badajoz, ĉe la landlimo, sed devis retiriĝi al Andaluzio pro la malvenko de la franca marŝalo Claude-Victor Perrin en la batalo de Chiclana, Provinco Kadizo. Tamen, Soult estis lasinta gravan soldataron en Badajoz. En aprilo, kiam li konis la totalan retiriĝon de Masséna el Portugalio, Wellington sendis rekonkeri Badajoz povan brit-portugalan armeon estritan de William Beresford kiu forpelis la francojn de la proksimecoj de la urbo kaj startigis sieĝon.

Soult rapide arigis novan armeon kun la francaj trupoj el Andaluzio kaj, kun la soldatoj kiuj estis retiriĝantaj antaŭ Beresford, revenis al Badajoz por finigi la sieĝon. Sciante la alvenon de alia malamika trupo, nome hispana armeo estrita de la generalo Joaquín Blake, la franca marŝalo ordonis turni al la flanko de Beresford kaj intermeti siajn trupojn inter la du kontraŭaj armeoj. Sed denove la informaro des francoj estis neaktuala, ĉar la hispanoj jam estis en kontakto kun portugal-britoj kaj kunformis aliancan armeon de 35 000 homoj kontraŭ 24 000 francoj.

La armeoj batalis en la proksimecoj de la vilaĝo La Albuera. Ambaŭ tendaroj suferis nombrajn perdojn en sangelverŝa batalo: oni ĉirkaŭkalkulis inter ses mil kaj ok mil perdojn (mortintoj kaj vunditoj) ĉe francoj[1] kaj inter ses mil kaj sep mil ĉe aliancanoj.[2] Finfine la francoj retiriĝis la 18an de majo. La armeo de Beresford estis tro laca kaj ne povis persekuti la francojn, sed kapablis reveni al la sieĝo de Badajoz. Spite la malsukceson de Soult por finigi la atakon al la urbo, la batalo de La Albuera apenaŭ influis la strategion de la milito. Ĝuste post unu monato, nome en junio 1811, la aliancanoj devis abandoni la sieĝon al Badajoz pro la alevno de francaj armeoj rekonstituitaj en Portugalio kaj Andaluzio respektive.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gurwood: Dispatches, pp. 39, 40.
  2. Napier (1831, p. 171) 7 000.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]