Torres Vedras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Torres Vedras (stacidomo).
Torres Vedras
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 465  (2011) [+]
Loĝdenso 195 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 5′ N, 9° 16′ U (mapo)39.083333333333-9.2666666666667Koordinatoj: 39° 5′ N, 9° 16′ U (mapo) [+]
Areo 407 km² (40 700 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Torres Vedras (Portugalio)
Torres Vedras (Portugalio)
DEC
Torres Vedras
Torres Vedras
Situo de Torres Vedras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torres Vedras [+]
vdr

Torres Vedras (portugallingva prononco: [ˈtoʁɨʒ ˈvɛðɾɐʃ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono okcidenta (Oeste), Portugalio, kun ĉirkaŭ 83 075 loĝantoj. La loknomo Torres Vedras deriviĝis el Turres VeterasTorres Velhas, tio estas Malnovaj Turoj.

Ĝi estas la plej granda municipo en la distrikto. Ĝi limas norde kun Lourinhã, nordoriente kun Cadaval, oriente kun Alenquer, sude kun Sobral de Monte Agraço kaj Mafra kaj okcidente kun la marbordo al Atlantiko. Torres Vedras posedas la kategorion de urbo ekde la 2a de Marto 1979.

Historio[redakti | redakti fonton]

Maŭra kastelo.

Krom loĝado jam en prahistoriaj tempoj, Afonso la 1-a konkeris la lokon el islamanoj en 1147. Dum la regado de Sanĉo la 1-a (1185-1211), la loko ricevis la unuan municipan rajtigon. En la 15 de Aŭgusto 1250, Afonso la 3-a, kromnomita la Burgonja, havigis al la lokanoj foruon. Dum la 13-a jarcento, la urbo ĝuis gravan kreskon. Pro relativa proksimeco al la ĉefurbo, nova kresko en la 20-a jarcento pliigis la loĝantaron el 35 000 en la komenco de la jarcento ĝis nunaj 80 000.

Tradicia enspezofonto venis el kultivado de vitejoj; nuntempe gravas turismo; al tio helpas la arkeologia muzeo.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.

La 13 freguesias kiujn enhavas la municipo estas jenaj: A dos Cunhados e Maceira, Campelos e Outeiro da Cabeça, Carvoeira e Carmões, Dois Portos e Runa, Freiria, Maxial e Monte Redondo, Ponte do Rol, Ramalhal, São Pedro da Cadeira, Torres Vedras (São Pedro e Santiago e Santa Maria do Castelo e São Miguel) e Matacães, Silveira, Turcifal kaj Ventosa. La loĝantaro de la urbo mem Torres Vedras (proksimume 20 000 loĝantoj en du plej grandaj urbaj submunicipoj) reprezentas ĉirkaŭ 25% de la populacio de la municipo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]