Ponto Palmas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ponto, tage.
La ponto, nokte.
La tureto en la mezo de la ponto. Flanke iamaj pasejoj de piedirantoj, kiuj nun rajtas trairi meze.

La ponto Palmas estas la plej antikva ponto en la urbo Badaĥozo, Hispanio, super la rivero Gvadiano ĉe la Puerta de Palmas, konektante la urbocentron kun la kvartaloj San Fernando kaj Santa Isabel, kiuj kuŝas sur la dekstra bordo de la rivero. Ĝi estis konstruita ĉirkaŭ 1460 aŭ 1511, ĉar prie ne interkonsentas la diversaj tiamaj aŭtoroj, kvankam plimulto de historiistoj kliniĝas al la versio ke oni konstruis ĝin en la 16-a jarcento, kaj oni rekonstruis ĝin poste per strukturo de herera influo; ĉiuokaze necesis parta rekonstruado pro la tiamaj oftaj inundoj (altakvoj), el kiuj unu de la plej gravaj estis tiu okazinta en 1876, de kiu estas grafikaj registroj.[1]

Dum jarcentoj, ĝi estis la ununura ponto sur la rivero, kiu krome utilis por veturi el Hispanio al apuda Portugalio. Nuntempe ĝi estas ponto nur por piedirantoj, dum la trafiko de vehikloj iras tra aliaj nuntempaj kvar pontoj.

Ĝi havas 32 arkojn kaj estas 585 metrojn longa, kvankaj tiuj mezuroj ŝanĝiĝis laŭlonge de la jarcentoj, laŭ la diversaj rekonstruoj. En la maldekstra (lau la riverfluo) pinto de la ponto estas la monumenta pordego Puerta de Palmas, kiu estis unu de la ĉefaj enirejoj al la urbo iam, kiu ebligis la trairon de la muregoj kiuj ĉirkaŭis totale la urbon Badaĥozo. En la mala pinto estas monumenta bastionaĵo nomita hornabeque, konstruita en la 17-a jarcento por protekti la aliron al la ponto. En la mezo de la ponto du monumentaj turetoj de 1880 estas simbolo de la ponto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lozano, 1983, p. 130.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Araya, Rubio, (1986). Guía artística de la Ciudad de Badajoz. Badajoz: Diputación Provincial de Badajoz. ISBN 84-505-3676-6.
  • González Rodríguez, Alberto: Puerta de Palmas y el Puente viejo (1460 - 1994), Caja Rural de Extremadura, Badajoz, 1995.
  • González González, José-Manuel: "Badajoz y su río", I Jornadas sobre el río Guadiana, Badajoz, 2002, pp. 131-134.
  • Lozano, Matías (1983). Badajoz y sus murallas. Colegio Oficial de Arquitectos de Extremadura. ISBN 84-398-0736-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puente de Palmas en la hispana Vikipedio.