Pedro de Alvarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pedro de Alvarado

Pedro de Alvarado y Contreras (n. Badajoz, Ekstremaduro (Hispanio), 1485 - m. Guadalajara, Nueva España, 4a de julio de 1541). Hispana konkistadoro kiu partoprenis en la konkero de Kubo, en la esplorado fare de Juan de Grijalva de la marbordoj de Jukatano kaj de la Meksika Golfo, kaj en la konkero de Tenoĉtitlano estrita de Hernán Cortés. Oni povas konsideri lin kiel konkistadoro de granda parto de Centrameriko (Salvadoro, Honduro kaj Gvatemalo) kaj li povis esti tio ankaŭ de Peruo, sed li rezignis post batali kaj poste negoci kun Diego de Almagro.

Preskaŭ ĉiuj referencoj al Alvarado mencias almenaŭ lian energian karakteron; plej parte parolas pri krueleco. Foje oni asocias eĉ lian nomon al genocido, tiom pro lia iniciato dum la Masakro de Tokskatlo, kiom pro sia posta partopreno en la sieĝo de Tenoĉtitlano, kaj ĉefe pro la sanga violento de sia agado en Centrameriko.

En Meksiko la indiĝenoj nomigis lin Tonatiuh, (la Suno), pro lia fizika aspekto; ŝajne li estis blondulo kaj alta, kio igis lin tipan kazon por diigo, kion dekomence faris la aztekoj de la hispanoj, kiuj konsideris ilin la "blondaj kaj barbaj homoj" anoncitaj kiel signo de la reveno de Kecalkoatlo.

Alveno al Ameriko kaj konkero de Kubo (1509-1511)[redakti | redakti fonton]

En 1509, kiam li estis 25jaraĝa, li elŝipiĝis en Hispaniolo, kun siaj fratoj (Gonzalo, Jorge, Gómez, Hernando kaj Juan). Post unu jaro laŭ ordoj de sia onklo Diego Velázquez, li partoprenis en la konkero de Kubo.

Ekspedicio de Grijalva (1518)[redakti | redakti fonton]

En 1518 li akompanis na Juan de Grijalva kiel ŝipkapitano en la eksplorado de la marbordoj de Jukatano kaj la Meksika Golfo, kiam ili malkovris la insulon de Cozumel. Li estis la unua eŭropano kiu navigaciis laŭ la rivero Papaloapan, kaj pro tio la urbo kaj komunumo ĉe la marenfluo de la rivero nomiĝas "Alvarado".

Konkero de Meksiko (1519-1521)[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fratoj Alvarado unuiĝis al Cortés en la haveno de la Trinidad, kiam li estis iniciatonta sian veturadon, inter ili Jorge, Gonzalo kaj Gómez, krom Juan la duonfrato kaj Pedro kiu estis la unua ŝipkapitano de Hernán Cortés dum la konkero de Meksiko.

Li partoprenis en la batalo kontraŭ la tlakskaltekoj estritaj ĉefe de Ksikohtenkatl. Kiam la konkistadoroj venkis kaj negocis novan aliancon kun la tlakskaltekoj, kiel pacgarantio tiuj donacis virinojn al la ĉefaj kapitanoj. Unu el ili estis la propra filino de "Ksikohtenkatl la Maljuna" kiu estis baptita kiel doña Luisa kaj estis destinita al Hernán Cortés, kiu cedis ŝin al Pedro de Alvarado. Kiam li estis ankoraŭ fraŭlo, Pedro de Alvarado havis filon el doña Luisa kiu estis baptita per lia propra nomo kaj filinon kiu estis baptita laŭ la nomo de Leonor. Leonor edziniĝis al Francisco de la Cueva, kuzo de la duko de Alburquerque.[1]

Li ekspediciiis kun Bernardino Vázquez de Tapia al la ĉirkaŭaĵoj de Tenoĉtitlano cele observi kaj precizigi la plej taŭgan vojon; Vázquez de Tapia malsanigis survoje kaj Alvarado devis finigi la mision; ambaŭ revenis al Ĉolula por informi al Cortés. Estis tiam kiam la indiĝenoj kromnomigis lin per Tonatiuh.[2]

La amasmortigado de la Plejgranda Templo[redakti | redakti fonton]

En 1520, dum foresto de Cortés, kiu iris ĉe Pánfilo de Narváez, Pedro de Alvarado, kiu estris, ordonis la agadon nomita kiel la Masakro de Tokskatlo aŭ de la Plejgranda Templo kiu antaŭis la malvenkon de hispanoj konata de ili kiel la Trista Nokto. Kiam Cortés, kiu devis tuj reveni al Tenoĉtitlano helpi lin, pridemandis lin, li asertis, ke la aztekoj estis preparintaj homajn buĉadojn por la festo de Tokskatlo (kvina el la 18 monatoj de la azteka kalendaro), malplenumante ilian promeson ke ili ne buĉu, kaj ke por la festo prepariĝis kaptilo por ataki la hispanojn. Sed eĉ la plej permeseblaj fontoj al Alvarado koincidas denoncante, ke li ordonis sen antaŭaverto ataki la dancistojn de la festo, kaj pro tio oni murdis el 300 al 600 senarmajn personojn. La azttekaj atestiloj kolektitaj de la monaĥo Bernardino de Sahagún priskribas kruelan amasbuĉadon.

Dum la fuĝo el Tenoĉtitlano oni atribuas lin savi sian vivon, spite estis ĉirkaŭata de malamikoj, saltante kanalon apoge sur lanco, najlita en koto; la loko nun nomiĝas "Ponto de Alvarado", kiel centra strato de Meksikurbo situa en la zono kie eble okazis la evento. Tio citeblas kiel pionirago de la stangosalto, same kiel ĉe Filipido ĉe maratono, sed tiu salto tre probable ne okazis: la referenco devenas de Francisco López de Gómara, kiu ne estis ĉeesta atestanto, kaj kiu estas neata klare de Bernal Díaz del Castillo, kiu ja estis tie kaj kiu forte argumentas: neniu atestanto povus esti vidinta ĝin, ĉar ĉiuj baraktis savi siajn vivojn; la profundecon kaj larĝecon de la kanalo laŭdire saltita malpermesus la akrobation kaj fine la propra Bernal neniam aŭdis mencii la salton ĝis multe post la konkero okaze de la eldono de propagandaj broŝuroj favore al Alvarado.

Konkero de Gvatemalo kaj Salvadoro (1521-1527)[redakti | redakti fonton]

Post la konkero de Tenoĉtitlano en 1521, Cortés komisiis lin por aliaj ekspedicioj pli sudaj, kio permesis lin pasi al la historio ankaŭ kiel konkistadoro de Gvatemalo, Salvadoro kun sia frato Gonzalo de Alvarado kaj, kvankam sekvante al Cortés, li ankaŭ konkludis la konkeron de Honduro.

En 1524 li fondis la urbon Santiago de los Caballeros, poste nomata Ciudad Vieja.

En 1527 li veturis al Hispanio kaj interparolis kun Karlo la 1-a, kiu nomumis lin guberniestro kaj generalo kaj adelantado de Gvatemalo, pli altaj postenoj ol tiuj de la propra Cortés en Nueva España. Tamen je sia reveno al Ameriko, en 1529, la guberniestro de Nueva España enkarcerigis kaj procezis lin; li liberiĝis nur danke al la interveno de Cortés.

Malsukcesa klopodo interveni en la konkero de la Inkaa Imperio (1534)[redakti | redakti fonton]

Post la konkeroj de Francisco Pizarro, Alvarado petis permeson al la Reĝo de Hispanio por malkovri kaj konkeri en la teroj de la provincoj de Quito [KIto] de la Inkaa Imperio kiuj estis for de la limoj de Francisco Pizarro. Li konstruis ŝiparon en la Pacifiko, kie fondis la Havenon de Iztapa (en Gvatemalo). Komence de 1534 elteriĝis kun 8 ŝipoj, 500 soldatoj, 227 ĉevaloj kaj nekalkulitaj indiĝenoj gvatemalaj. Bartolomé de las Casas, en su Brevísima Relación, parolis pri la mortindico de indiĝenoj en tiaj ekspedicioj ĉar ili estis perforte devigataj transporti materialojn por konstrui ŝipojn kaj por la veturkondiĉoj kaj taskoj.

Li elŝipiĝis en la golfeto de Caráquez (Ekvadoro); poste iris al Charapotó, kie fondis tiun urbon; de tie al Jipijapa, al Paján kaj al rivero Daŭle. Li revenis al la arbaroj de Paján, kie haltis. Sude liaj trupoj atingis Ĉonanax, kaj norde ĝis la teritorio de Nono, en la aktuala provinco de Pichincha, proksime de Quito. Ekde Nono ili revenis al la marĉaj arbaroj de Chimbo en la okcidenta regiono el kiu la tuta kunigita ekspedicio eksupreniris la montaron de Andoj ĝis la altaĵoj de Ambato. Dum tiu veturado ili suferis pluvegojn, neĝon kaj malalgrablajn veterkondiĉojn.

Pedro de Alvarado alvenis al la ebenaĵo de Ambato, aktuale en Ekvadoro, kun malfortega armeo pro la veturado tra ĝangaloj kaj la veterkondiĉoj. Pro tio li ne kapablis fronti la armeanojn de Diego de Almagro kaj Sebastián de Belalcázar, senditaj de Francisco Pizarro kaj preferis traktati la 26an de aŭgusto de 1534, ke Pedro de Alvarado ricevu monkompencon pro siaj elspezoj kaj tiele Diego de Almagro kaj Gonzalo Pizarro sukcesis ke Pedro de Alvarado cedu al ili la ŝipojn, ĉevalojn kaj homojn kiuj vole restu. Pedro de Alvarado finfine revenis al Gvatemalo.

Projekto de ekspedicio al la Molukoj (1539-1540)[redakti | redakti fonton]

Li denove petis permeson por esplorado, tiam al la malfacile atingeblaj insuloj de Orienta azio el la amerika marbordo de Pacifiko. Li estis preparanta tiun ekspedicion kaj vagadis tra la meksika Pacifiko kiam la vicreĝo Antonio de Mendoza petis sian partoprenon en la iniciato. Sed antaŭ li mendis al Alvarado militan helpon kontraŭ la rebelon de indiĝenoj kakskanoj kaj ĉiĉimekoj kiuj ekeksplodis en Nueva Galicia (kio nune estas la Ŝtato de Jalisco, Meks.).

Morto en Noĉistlano (1541)[redakti | redakti fonton]

Morto de Alvarado en la Kodekso Telleriano-Remensis. Ĉe lia kapo aperas lia nomo nahuatle nome "Tonatiuh" tio estas Suno.

En tiu lasta milita agado foje konata kiel Milito de la Mikstono Alvarado estis surrajdata de la ĉevalo de mallerta soldato kiu estis fuĝinta el la kontraŭatako de la indiĝenoj ĉiĉimekaj, kiuj defendis sin en la Monteto de la Mikstono (Kato) regitaj de Francisco Tenamakstle kakskano kiu insurekciis. Tio okazis en Noĉistlano, sude de kio nuune estas la ŝtato de Zacatecas.[3]

Post kelkaj tagoj de mortiĝo Alvarado mortis la 4an de julio de 1541. Lia korpo estis entombigita unue en la pregsejo de Tripetio (Michoacán), kaj translokogita post 40 jaroj de lia filino Leonor Alvarado Xicotencatl al Antikva Gvatemalo, kun tiu de lia edzino Doña Beatriz de la Cueva –nomita la sensorta, kiale: vidviiĝis post nur malpli de unu jaro post sukcedi sian fratinon kiel edzino de Alvarado, kaj poste survivis sian edzon nur unu plia jaro–; la lasta loĝejo de Alvarado estas kripto de la katedralo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Díaz del Castillo, Bernal (1568) Historia verdadera de la conquista de la Nueva España, (teksto en la retejo cervantesvirtual p. 266)
  2. Vázquez Chamorro, Germán (2003) "La conquista de Tenochtitlan" colekto "Crónicas de América", kolekto de kronikistoj J.Díaz, A.de Tapia, B.Vázquez, F. de Aguilar; "Relación de méritos y servicios" p.121-147 Dastil, S.L. ISBN 84-492-0367-8
  3. García Icazbalceta, Joaquín "Colección de documentos para la historia de México" "Carta de Gerónimo López al emperador 20 de octubre de 1541" teksto en la retejo Cervantes Virtual
  4. Francisco López de Gómara (1552) "Historia general de las Indias" cap. CCIX y CĈ teksto en la retejo Cervantes Virtual

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gustavo González Villanueva, El testamento del Adelantado Don Pedro de Alvarado. El hombre y el mito, San José, C.R.: Promesa, 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)