Ekvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República del Ecuador
Ecuador Mamallakta
Ekvadora Respubliko
Flago de Ekvadoro
(Detaloj)
Blazono de Ekvadoro
(Detaloj)
Nacia himno: Salve, Oh Patria
Ni salutas vin, nia hejmlando
Nacia devizo: Dios, patria y libertad
Dio, hejmlando kaj libereco
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kito
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (95%)
protestantismo (4%)
Areo
 % de akvo
256.370 km²
8,8%
Loĝantaro 13.755.680 (2007)
Loĝdenso 53/km²
Horzono UTC-5 (kontinenta parto) ĝis -6 (Galapagoj)
Interreta domajno .ec
Landokodo EC
Telefona kodo 593
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Rafael Correa
Nacia tago 10-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Hispanio 24-a de majo 1822
Ekonomio
Valuto dolaro (USD)
MEP laŭ 2006
– suma $98,7 miliardo
– pokapa $ 7.200
v  d  r
Information icon.svg

Ekvadoro (malofte ankaŭ Ekŭadoro; hispane Ecuador [ekŭaDOR], je plena nomo República del Ecuador, keĉue Ecuador Mamallakta) estas lando en Sudameriko. Temas pri lando situanta en la nordokcidenta regiono de Sudameriko. Ekvadoro limas norde kun Kolombio, sude kaj oriente kun Peruo, kaj okcidente kun la Pacifika Oceano. Ĝi havas areon de 283 561 km². Ties ĉefurbo estas Quito. Ekvadoro estas trapasata de nordo al sudo de vulkana sekcio de la Montaro Andoj, kun pli ol 80 vulkanoj, kies plej alta estas Ĉimborazo kun 6310 msm.[1] Okcidente de Andoj estas la Guajakila Golfo kaj arbara ebenaĵo; kaj oriente, la Amazonio. Estas la lando kun plej alta koncentro de riveroj laŭ kvadrata kilometro en la mondo. La ekvadora teritorio inkludas la oceanajn Insulojn Galapagojn 1000 km okcidente de la marbordo. Ekvadoro estas la oka plej grava ekonomio de Latinameriko, la sepa sudamerika kaj la deka amerika, estas la lando plej dense loĝata de Sudameriko kaj la kvina de la kontinento, la tri ekonomio kun plej rapida kresko en Latinameriko.

La unuaj homaj setlejoj en la teritorio nuntempe ekvadora estas de 12 000 jaroj a.K. (El Inga, Chobshi, Cubilán, Las Vegas), poste disvolviĝis kelkaj antaŭkolumbaj popoloj. La Inkaa imperio konkeris parte la regionon meze de la 15a jarcento, kaj la hispana konkero de tiu teritorio komencis post unu jarcento, nome en 1534. Ĝi estis kolonio hispana dum preskaŭ tricent jaroj. La epoko sendependentista ekis en 1809, kaj iniciatis la emancipan proceson el 1820 ĝis 1822. Post la definitiva sendependiĝo de la hispana hegemonio, parto de la teritorio integriĝis rapide en la Granda Kolombio, dum la marborda teritorio sekvis sendependa ĝis la aneksado manu militari (permilire) fare de Simón Bolívar. En 1830 la sudkolombiaj teritorioj separiĝis kaj oni kreis la ekvadoran ŝtaton. Ekde la komenco de la respubliko ekzistis malstabileco rilate al la politiko kio kondukis al eko de variaj revolucioj laŭlonge de la 19-a jarcento. La 20-a jarcento estis markata de la malmulta aŭ nula partopreno de la lando en la mondmilitoj, diversaj limkonfliktoj kontraŭ Peruo, kaj la kunformado de militistaj registaroj. En 1979, Ekvatoro revenis al demokratia sistemo, kvankam la nestabileco politika inter 1996 kaj 2006 kondukis la landon al krizo kaj ekonomia, kaj politika kaj socia, el kio rezultis la dolarigo de la lando kaj tri prezidentoj elpostenigitaj antaŭ fini ties regotempo.

Estas aktuale unu de la landoj plej tradiciaj kaj kulture plej bone konservataj de la mondo, ĝi havas 5 nomumojn por la Monda heredaĵo de Unesko, du por la natura Monda heredaĵo kaj pli ol 20 kandidatoj por aliaj konsideroj de UNESCO.

Danke al la porturisma kampanio "Ecuador Ama la Vida" (Ekvadoro amas la vivon), la lando iĝis la kvara plej vizitata de Sudameriko superonta Peruon, kaj estis selektita de diversaj internaciaj institucioj kiaj la hispana ĵurnalo El Pais, Travel Advisor, Usona Asocio de Turismagentejoj, kaj Lonely Planet, dum World Travel klasigis ĝin kiel la plej bone verda (natura) vizitindaĵo tutmonde. International Living klasigis ĝin kiel “Paradizo por emerituloj” kaj unuaranga ĉe sia listo.

Ties 15.6 milonoj da loĝantoj [2] aktuale ĝuas unu de la vivstandardoj plej bonkvalitaj (vivdaŭro, homa disvolvigo kaj tutmondiĝo) de Latinameriko, de la malplej malsekuraj de Ameriko, plej toleremaj por etna aceptado kaj vivokosto plej malkosta el la amerika kontinento.

Ekvadoro estas grava eksportisto de nafto en la regiono,[3], la ĉefa eksportisto de banano tutmonde[4] kaj unu de la ĉefaj eksportistoj de floroj, salikokoj kaj kakao.

Politike, Ekvadoro estas konstitucia ŝtato respublika kaj discentrigita, dividita politike-administre en 9 regionoj kaj distriktoj, 24 provincoj, 226 kantonoj kaj 1.500 paroĥejoj.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Juan José Flores, unua prezidento de Ekvadoro.
José María Velasco Ibarra, plej longdaŭra prezidento de Ekvadoro.
Rafael Correa, nuna prezidento de Ekvadoro.

La nomo de Ecuador (Ekvadoro) estas simpligo de la oficiala nomo: República del Ecuador (Respubliko Ekvadoro). Tiu nomo estis elektita monatojn post la lando separiĝis el la Granda Kolombio, la 14-a de aŭgusto de 1830 en Riobamba, kie kunvenis la Unua Konstitucifara Asembleo konvokita de la venezuela generalo Juan José Flores, tiam respondeculo de la disigita teritorio. Tiu nomo aludas al la ekvatora linio de la Tero kiu pasas tre proksime de la urbo Quito kaj kiu trapasas la tutan landan teritorion de oriento al okcidento. La unua referenco pri la lando kun rilato al la ekvatora linio estas registrita en Noticias Secretas de América, kie oni mencias las tierras del Ecuador (le terojn de Ekvadoro) kiel jurisdikcio de la Real Audiencia de Quito. En Ekvadoro fruaj regionalistaj premoj de la delegitoj de Guayaquil kaj Cuenca en la Unua Konstitucifara Asembleo estis tialo ke la nomo de «República de Quito» (Respubliko Kito) estu malakceptita, spite ke dum la epoko kolonia hispana la teritorio estis konata kiel «Quito» (Kito).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 15-a jarcento diversaj indianaj kulturoj floris en la zono kie nun situas la lando. Poste ili estis regataj de la inkaaj dinastioj.

Kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

En 1534, alvenis la hispanaj konkerantoj kaj fariĝis la nova elito. En 1534, la hispana kapitano Sebastián de Benalcázar konkeris terojn de la nuna Ekvadoro, konkeris Kiton kaj refondis ĝin kiel hispana urbo. En 1563 Kito fariĝis la sidejo de "audiencia" (administra distrikto) de la hispana monarĥio (Reĝa Aŭdienco de Kito). La hispanoj uzis ne nur la urbajn indiĝenajn setlejojn kiel bazo de la novaj miksrasaj urboj, sed ankaŭ uzis diversajn elementojn de la strukturo socia de la idianoj por koloniigi la teritoriojn kiujn ili okupis. La indiĝenoj estis superaj laŭnombre sed la hispanoj havis plej bonkvalitan militan preparon, danke al kio ili submetis la indiĝenajn loĝantarojn, devigante ilin abandoni la moderklimatajn valojn kaj foriri al la altaj paramoj. La inkaoj suferis pro internaj militoj kaj konis nek pafilojn (nek kanonojn) nek ĉevalojn, kio malhelpis sian defendon almenaŭ dekomence. Ankaŭ malsanoj malaltigis la forton de la indiĝena populacio; por la deviga laboro la hispanoj alportis sklavojn de Afriko, kio kontribuis al la rasmiksigo de la lando; elafrika populacio ĉefe gravas nuntempe en la provinco Esmeraldas.

En 1739, Ekvadoro integriĝis en la Vicreĝlando de Nova Granado kun Karakaso (Venezuelo), Panamo kaj Santa Fe de Bogotá (Kolombio).

Sendependo[redakti | redakti fonton]

Post la napoleonaj militoj en Eŭropo, la norda parto de Sudameriko fariĝis sendependa, kaj per la gvidado de Simón Bolívar kaj Antonio José de Sucre kreiĝis en 1822 la Respubliko de Granda Kolombio, el kiu Ekvadoro komence estis parto. Ĝi fariĝis sendependa respubliko en 1830.

Pli precize la unuaj sendependigaj movadoj ekis en 1809 per la ribelo de "criollos" kontraŭ la hispana hegemonio konata kiel Unua Krio por la Amerika Sendependeco per kiu la insurekciuloj starigis provizoran registaron Junta en Kito la 10-a de aŭgusto de 1809, sed la partoprenintoj estis finfine enkarcerigitaj kaj mortigitaj la 2-a de aŭgusto de 1810. Tiam la insurekciuloj eĉ ne postulis ankoraŭ sendependon sed parolis pri Monarkia Respubliko aŭ Respublika Monarkio, kaj anstataŭi la aŭtoritatojn «afrancesadas» (pornapoleonaj) el Kito, pluestante fidelaj al la supozata arestita reĝo Fernando la 7-a.[5] Post la franca hegemonio kaj la malakcepto fare de la reĝo hispana, Fernando la 7-a, pri la demokratiaj reformoj de la Konstitucio de Kadizo, aperegis tajdo de sendependigaj movadoj tra la tuta Hispana Ameriko. Tiele la antikva Provinco Kito sukcesis disiĝi el la metropolo post la Batalo de Piĉinĉa la 24-a de majo de 1822, danke al la venko fare de la Marŝalo Antonio José de Sucre, leŭtenanto de Simón Bolívar. La teritorio de Guayaquil (kiu estis separinta de Hispanio ekde la 9-a de oktobro de 1820 kaj organizinta propran registaron) ekformis parton de la Granda Kolombio laŭ la nomo de Suda Distrikto kun la teritorioj de Kito kaj Kuenka. La falo de la nova respubliko okazigis la formadon de la novaj ŝtatoj de Nova Granado (aktualaj Kolombio kaj Panamo), Venezuelo kaj Ekvadoro en 1830.

Kiam en 1822 la sendependentista armeo, estre de Antonio José de Sucre, venkis super la reĝista armeo en la Batalo de Piĉinĉa, la teritorioj ekformis parton de la Granda Kolombio, sed la granda rivaleco inter ties prezidento, Simón Bolívar, kaj ties vicprezidento, Francisco de Paula Santander, okazigis la disiĝon de la Granda Kolombio. Ekde 1830, nome la fino de la Granda Kolombio, la novaj ŝtatoj de Ekvadoro, Kolombio, Venezuelo kaj Panamo pluhavis politikan kaj ekonomian ligojn ĉar restis federitaj ŝtatoj dum pluaj kvin jaroj.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento la lando estis regata de konservemaj oligarkoj, kun politika malstabileco.

En 1845, la hispana reĝino (fakte regentino) Maria Kristina Burbono partoprenis en klopodo restarigi monarkion en Ekvadoro post peto fare de la tiea prezidento Juan José Flores. Tiu plano dufaza konsistus ke ŝia filo Agustín Muñoz y Borbón iĝu Princo de Ekvadoro kaj, poste, restariganto de la monarkio hispana en Peruo kaj Bolivio, unuiginte la tri landojn sub unusola ŝtato kiu estus Unuiĝinta Regno de Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio. Kiam jam ĉio estis organizita, Flores estis elpostenigita kiel prezidento de Ekvadoro fare la marta revolucio kaj tiu plano tute malsukcesis.

Okazis liberala revolucio en Guajakilo, la 5an de junio de 1895, kiu enpovigis Eloy Alfaro al la prezidenteco de la Respubliko.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 20-a jarcento estis diversaj prezidentoj, el kiuj plej longe José María Velasco Ibarra. En 1972 okazis militista naciista puĉo.

De post 1979 ekzistas denove parlamentaj elektoj. Tamen, daŭras la politika malstabileco, kun diversaj prezidentoj akuzitaj je korupteco.

En 2003 estis elektita prezidento kolonelo Lucio Gutiérrez. Ĝi devis rezigni en aprilo 2005 post popola ribelo, kaj anstataŭita de tiama vicprezidento Alfredo Palacio.

Je la 15-a de januaro 2007 estis elektita prezidento Rafael Correa, post sia venko en duaraŭnda balotado fronte al la dekstra kandidato, milionula negocisto Álvaro Noboa. Rafael Correa, politike maldekstra, partiano de Hugo Chávez, oponanto de la antaŭe planita komerco-traktato kun Usono, intencas, kiel unuan paŝon de sia regado lanĉi balotadon de Konstitucidona Asembleo. Antaŭ lia laŭleĝa enpostenigo, li ricevis aŭtoritaton laŭ indiĝenaj ritoj, simile al Evo Morales unu jaron antaŭ li.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vulkano Ĉimborazo, La punkto plej proksima al la Suno[6][7]

Ekvadoro situas en la okcidenta parto de Sudameriko, ĉe la Pacifika Oceano. La plej granda tera landlimo tuŝas Peruon, dum 1.420 kilometroj. La landlimo ne estas internacie fiksita, kaj kondukis plurfoje al militaj eventoj inter ambaŭ landoj dum la lastaj jaroj. La norda landlimo longas 490 km, kun Kolombio.

En la oceano, apartenas al la lando la insuloj Galapagoj, kies granda riĉeco je bestaj specioj estis studiita de Charles Darwin kiam li ellaboris la teorion de natura selektado.

Grandan parton de la lando okupas la montaro de la Andoj. La du plej grandaj montoj estas la Cotopaxi, la plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj la Chimborazo, alta 6.267 metrojn, kaj kies pinto estas la loko plej malproksima de la centro de la tero, pro la elipsa formo de la planedo.

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Galapagaj ŝarkoj.

Ekvadoro estas unu el 17 megadiversaj landoj en la mondo laŭ Naturprotekto Internacie,[8] kaj ĝi havas la plej altan biodiversecon por kvadrata kilometro de ĉiu ajn lando.[9] Krom pri la kontinenta teritorio, Ekvadoro posedas la insularon Galapagoj, pri kiu la lando estas krome konata.[10]

Fakte, la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj (tropika pluvarbaro) etendas tra plej parto de ties teritorio, dum en okcidento, apude al la marbordo, troviĝas ankaŭ la biomoj de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kaj de la manglaroj. La faŭno de Ekvadoro estas tre ampleksa kun granda vario de specioj kaj multegaj tipoj de tropikaj specioj kiaj papagoj, tukanoj, ktp. Norde de la provinco Esmeraldas en loko konata kiel Majagual, troviĝas kelkaj el la manglaroj plej altaj de la mondo. En la andaj altoj troviĝas ankaŭ disaj andaj arbaroj kaj paramoj. Ĝenerale la Okcidento formas parton de la biogeografia Ĉokoo kaj la Oriento, de la Amazonio.

Ekvadoro havas 1,600 birdospeciojn (15% el la tutmondaj konataj birdospecioj) en la kontinenta areo, kaj 38 pliajn endemiojn ĉe Galapagoj. Krom ĉirkaŭ 16,000 specioj de plantoj, la lando havas 106 endemiajn reptiliojn, 138 endemiajn amfibiojn, kaj 6,000 speciojn de papilioj. La Galapagoj estas bone konataj kiel regiono de distinga faŭno (ĉefe la famaj testudoj tie nomitaj per la hispana vorto «Galápagos» (nun rivertestudoj), fama kiel la naskoloko de la Darvina Teorio de Evoluo kaj de natura selekto, kaj kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1978, kio en decembro de 2001 ampleksiĝis al la mara areo ĉirkaŭa.[11]

Estas krome la Nacia Parko Jasunio (Yasuní, [jasunI]); la termino Yasuni, signifas por la indiĝenaj komunumoj «sankta tero»; la parko etendas sur areo de 9,820 km² en la provincoj Pastaza, Napo kaj Orejana, inter la riveroj Napo kaj Kuraraj en la Amazonia Baseno je ĉirkaŭ 250 km sudoriente de Kito. La parko, ĉefe ĝangalo, estis proklamita de la UNESKO en 1989 kiel rezervejo de la biosfero kaj estas parto de la teritorio kie troviĝas la popolo Huaorani krom la tagaeri kaj taromenane, nome grupoj ne kontaktitaj ankoraŭ fare de blankuloj. Laŭ ĵusa studo, la Nacia Parko Jasunio kaj la ĉirkaŭa zono estas konsiderata unu el la zonoj plej biodiversaj de la planedo pro sia riĉo en amfibioj, birdoj, mamuloj kaj plantoj. Tiu parko enhavas pli da bestospecioj laŭ hektaro ol la tuta Eŭropo kune.

Ekvadoro havas la unuan konstitucion kiu agnoskas la rajtojn de naturo.[12] La protekto de la nacia biodiverseco estas preciza nacia prioritato kiel estas asertita en la Nacia Plano de "Buen Vivir" (bonfarto aŭ bonvivo), celo 4, Garantio de la rajtoj de naturo, artiklo 1: "Elteneble konservi kaj administradi la naturan heredon inklude ties teran kaj maran biodiversecon kio estas konsiderata strategia sektoro".[13] Krom la verkado de tiu Plano en 2008, 19% el la tera areo de Ekvadoro estis jam en protektita areo, tamen, la Plano asertas ankaŭ, ke 32% el la tero devas esti protektita por vere konservi la nacian biodiversecon.[9] Nunaj protektitaj areoj inkludas 11 naciajn parkojn, 10 naturrezervejojn, 9 ekologiajn rezervejojn kaj aliajn areojn.[14] En 2008 ekis programo Sociobosque por konservi alian 2.3% de la totala terareo (629,475.5 hektaroj aŭ 6,295 km²) per pagado al privataj terposedantoj aŭ komunumaj terposedantoj (kiaj ĉe indiĝenaj triboj) kuraĝmonon por elteni sian teron kiel indiĝenaj ekosistemoj kiaj indiĝenaj arbaroj aŭ herbejoj. Elekteblo kaj subvencioj por tiu programo estas determine bazita sur la malriĉeco de la regiono, la nombro de hektaroj protektotaj, la tipo de ekosistemo de la protektota tero inter aliaj faktoroj.[15]

Spite esti en la listo de UNESKO, la Galapagoj estas endanĝerita pro gamo de negativaj mediaj efikoj, kiuj minacas la ekziston de tiu ekzota ekosistemo.[16] Aldone, nafto-espluatado en la Amazonia pluvarbaro kondukis al liberigo de bilionoj de galjonoj de netraktita ruboj, gasoj, kaj kruda nafto al la medio, poluante ekosistemojn kaj kaŭzante malbonigan sanefikaron al la indiĝenaj popoloj.[17]

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Ecuador provinces-numbers.svg

Ekvadoro estas administracie dividita en 24 provincojn (du el ili, Santo Domingo de los Tsáchilas kaj Santa Elena, kreiĝis nur en 2007):

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mestiza knabino de Otavalo.

Laŭ informo generita de la Instituto Nacional de Estadísticas y Censos en novembro de 2010, 14 306 876 personoj loĝis en Ekvadoro.[2][18] el kiuj 58% estas (mestizojkastizoj) nome descendientes de españoles-indígenas, españoles-mestizos (descendantoj aŭ posteuloj de hispanoj-indiĝenoj, hispanoj-mestizoj), 31% estas (blankuloj) posteuloj de hispanoj, italoj, grekoj kaj portugaloj, 2% estas (mulatoj, montubiojmoriskoj senrilate al la samnoma hispana grupo) devenaj el kruciĝos de diversaj koloniaj kastoj, 4% estas indiĝenoj, (el antikvaj antaŭ-inkaaj civilizacioj), 2,8% estas afrikekvadoranoj (posteuloj de la sklavoj alportitaj el Afriko en la kolonion) kaj 2,2% estas aziaj (ĉefe japanoj). Tamen ne nur la totala nombro de loĝantaro povas de pendi kaj diferenci laŭ la fonto, sed ĉefe la distribuo laŭ etnoj aŭ eĉ descendoj povas esti ege diversaj. Tiele laŭ aliaj informofontoj 2011 estimates put Ecuador's population at 15,007,343.[19] Kaj la distribuo laŭ etnaj grupoj (ĉiam ĉe 2010) estus tute alia: nome mestizoj konstituas 71.9% el la populacio (anstataŭ 58 %), amerindianoj estus 7% de la nuna populacio (anstataŭ 4 %), dum afrikdevenaj estus mulatoj kaj zamboj, kiuj estus ankaŭ minoritato, ĉefe baze en la provincoj Esmeraldas kaj Imbabura, kio farus ĉirkaŭ 7% el la populacio.[20] Evidentiĝas malfacilo atribui grupojn ĉu al puraj indiĝenaj aŭ al miksitaj popoloj.

Ekvadoro havas pli kaj pli grandan elmigran fluon, kaj la nombro de blankuloj altiĝas enorme, ĉefe en provincoj kiaj: Galapagoj, Piĉinĉa, Imbabura kaj Azuay. Ekvadoro estas la kvara lando kun plia alta maljuniĝa indico de Latinameriko nur post Ĉilio, Urugvajo kaj Argentino, post la rezultoj de censoj de 2010 laŭ kiuj pli ol 17% de la populacio superas la 65 aĝojarojn, kaj pli ol 40% de la populacio estas plenkreska, dum la averaĝa aĝo estas inter 27,3 kaj 35,8 aĝojaroj. La vivodaŭro en Ekvadoro estas ĉirkaŭ 79,9 aĝojaroj por viroj kaj 82,9 aĝojaroj por virinoj; en 2011 Ekvadoro estis la tria lando kun plej longvivuloj de Ameriko post Ĉilio kaj Kanado, kaj antaŭ Usono kaj Argentino; la vivespero postnaska estas de nur 4 mortintaj beboj el 25 naskiĝintoj; en Ekvadoro naskiĝas pli kaj pli knabinoj pli ol knaboj, ekzemple en 2010 naskiĝis 100 knabinoj dum nur 93 knaboj. Tiele por la plenkreska populacio oni povas certigi, ke ĉirkaŭ 49,4% estas viroj, kaj 50,6% virinoj. Tiu klino varias favore al virinoj plie en la provincoj de la centra montaro.[21] Proksimume 78% de la totala populacio loĝas en urboj, dum la resto loĝas en medioj ruraj, sed tio konstante malpliiĝas, ĉar multaj zonoj deklariĝas urbaj (laŭ surloka leĝaro estas urbaj la areo kun pli ol 10 000 loĝantoj), kaj krome pli kaj pli da personoj elmigras al urbaj zonoj.

Ekvadoro estas la sepa plej loĝata lando de Sudameriko, kaj la naŭ plej loĝata de 33 landoj el Latinameriko. Estas la plej dense loĝata de Sudameriko.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Kito, ĉefurbo kiu enhavas 2 239 191 loĝantojn en ties urba nemetropolita areo, kaj estas la sidejo de la registaro kie oni koncentras la ŝtatajn povojn, estis deklaraita kultura heredo de la homaro fare de la UNESKO, kaj la plej grandan nombron de administraj centroj de entreprenoj de la lando, kaj de la publika sektoro kaj de la privata.

Guajakilo, la plej loĝata de Ecuador, kun 3 250 915 loĝantoj en ties metropolita areo en 2010. Estas la koncentra poluso de la urboj de la centro de la lando, la ĉefa havenurbo de Ekvadoro tra kie eniras kaj eliras proksimume 70% el la importajcoj kaj eksportaĵoj de la lando.

Laŭ la informo de la censo 2010, unu el 3 ekvadoranoj loĝas en Guajakilo aŭ en Kito; ambaŭ urboj sume enhavas populacion de 4,7 milionoj de loĝantoj kaj eĉ preskaŭ 5 milionoj se oni enkalkulas ankaŭ ties metropolitajn areojn.

Plej loĝataj urboj de Ekvadoro

Guayaquil
Guayaquil
Quito
Quito
Cuenca
Cuenca

Urbo Provinco Populacio


Santo Domingo
Santo Domingo

Machala
Machala
Durán (ciudad)
Durán

1 Bandera de Guayaquil.svg Guayaquil Bandera de Guayaquil.svg Guayas 2 278 691
2 Flag of Quito.svg Quito Bandera Província Pichincha.svg Piĉinĉa 1 607 734
3 Flag of Cuenca, Ecuador.svg Cuenca Bandera Província Azuay.svg Azuay 505 328
4 Bandera de Sto. Domingo de los Colorados.png Santo Domingo Bandera Província Santo Domingo de los Tsáchilas.svg Santo Domingo de los Tsáchilas 270 875
5 Machala Flag.svg Machala Bandera Província El Oro.svg El Oro 231 260
6 Flag of Durán.svg Durán Bandera de Guayaquil.svg Guayas 230 839
7 Bandera de Manta.png Manta Bandera Província Manabí.svg Manabí 217 553
8 Bandera de Portoviejo.PNG Portoviejo Bandera Província Manabí.svg Manabí 206 682
9 Bandera Província Loja.svg Loja Bandera Província Loja.svg Loja 170 280
10 Bandera Província Tungurahua.svg Ambato Bandera Província Tungurahua.svg Tungurahua 165 185
Statistikoj laŭ la censo de 2010[22]


Migrado[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de 1998 al 2002 Ekvadoro trapasis fortan ekonomian, politikan kaj financan krizon, akcelita de la fenomeno de la dolarigo, kiu provokis, ke la sukro senvaloriĝis ĝis niveloj neniam antaŭe viditaj, provokante ties malaperon kaj ke la lando adoptis kiel valuto la usonan dolaron.

Tiu decido rekte tuŝis la sektorojn plej vundeblajn de la socio, provokante la kreskon de la niveloj de malriĉeco en la lando, malpliigante al minimumaj niveloj ties akiran povon kun aliaj ekonomiaj malboniĝoj tiele ke la familia enspezo ne povis averaĝe facile sufiĉi por la bazaj necesoj.

En tiu malkuraĝiga panoramo, granda parto de ekvadoranoj decidis elmigri eksterlanden al lokoj kie salajroj estas klare pli altaj ol tiuj atingeblaj en Ekvadoro, kaj tiele kelkaj landoj de Eŭropo kaj Usono, ekkaptis laboristaron ĉefe por la realigo de pezaj taskoj; sed tio fakte reprezentis esperon por kiuj trapasis ekonomiajn problemojn. Pro tio spite la penon kaj foje la danĝeron eniri kontraŭleĝe aliajn landojn, multaj ekvadoranoj enŝuldiĝis por elveturi kaj riskis sian malmultan havaĵon cele atingi pli altajn (kaj eĉ dignajn) enspezojn, plibonigi sian vivnivelon, foje kontraŭ la risko malkomponigi familiojn.

Ekde 2007 ĝis la aktualo, la ekplibonigo de la enlanda ekonomio al niveloj de ĝis 8% jara, la faktoroj de la moda ekonomia krizo en la unua mondo, la milita konflikto kolombia, reformoj pri migrado kaj internaciaj politikoj de integrado modifis komplete la migran panoramon, kaj nune fakte grandaj kvantoj de enmigrintoj estas allogataj veni al Ekvadoro.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento, malmultaj ekvadoranoj forlasis la landon por setliĝi eksterlanden.

Inter la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, pro eksplodo de la agrikulturaj produktoj (ĉefe kaŭĉuko) en Oriento, kaj de la kakao en la marborda regiono, la antikvaj terposedantoj kaj resto de la alta klaso eksendis junulojn studi eksterlanden, ĉefe en Francion. Tiu migrado estis selekta, eventuala kaj rezultis en la fakto ke kiuj estis irintaj al Eŭropo aŭ al Usono ne reprezentis multe en la statistikoj de tiuj landoj.

Ekde la 1950-aj jaroj komencis la eliro de personoj pli malriĉaj kiuj veturis ĉefe al Usono por plibonigi sian ekonomian situacion pro neceso, kaj ankaŭ de kelkaj ne tiom malriĉaj kiuj serĉis pli bonan sorton pli pro aventuremo ol pro neceso.

En la 1970-aj jaroj, elmigrantoj komencis veturi al aliaj landoj kiaj Aŭstralio kaj Kanado. Personoj el la centraj montaroj, kaj de Azuay kaj Cañar, vidis malpliiĝe siajn familiajn grupojn. Tiu migrado ankoraŭ ne tuŝis la lokajn statistikojn.

Dum la 1980-aj jaroj, la homa translokiĝo eksterlanden ekakiris dimensiojn jam gravajn por la ekonomio kaj por la socio. La influo de modoj, moroj kaj kutimoj ekinfluis ankaŭ sur familioj de klasoj kaj mezmalaltaj kaj malaltaj.

Post akra ekonomia kaj financa krizo de 1999, oni ĉirkaŭkalkulas ke pli ol tri milionoj da ekvadoranoj (20% de la totalo de la populacio je 2005) abandonis la landon direkte al diversaj destinoj, ĉefe al Usono, Hispanio kaj Italio (al tiuj tri lokoj kiel unuaranga laboristaro ĉefe). Estis elmigrado ankaŭ al aliaj landoj kiaj Venezuelo (en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj), Ĉilio (ĉefe kuracistoj kaj aliaj sanlaboristoj), Kanado (profesiaj teknikistoj) kaj, malplie kaj pro diversaj tialoj, al Israelo, Belgio, Meksiko kaj Unuiĝinta Reĝlando. La elmigrado pluis laŭlonge de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.[23] Oni ne konas precize kiom da ekvadoranoj estis elmigrintaj nek ekzistas precizaj ĝeneralaj statistikoj pri ties nombro kiel loĝantoj en ties novaj landoj. Ja ekzistas partikularaj ciferoj, ekzemple en Hispanio je 1a de januaro de 2012 laŭ la INE (hispana Nacia Instituto pri Statistiko) ekvadorianoj estis la kvara plej granda grupo de enmigrintoj, nur post rumanoj, marokanoj kaj britoj, kun 308.174 ekvadoraj enmigrintoj, tio estas 52,536 malpli ol la antaŭa jaro.[24]

En januaro de 2007, la ekvadora registaro kreis la Nacian Sekretarion por Migrantoj (Senami), cele difini la publikan politikon pri homa moveblo (migrado, elmigrado, enmigrado, rifuĝo, ktp.), kies linioj registriĝis en la Konstitucio de 2008. Post 2002 la elmigrado malpliiĝis jaron post jaroj danke al la ekonomia stabileco kaj post 2005 plie malpliiĝis pro alveno de la krizo al la unua mondo kaj la significa disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj ekde 2010 limiĝis praktike al migrado pro studoj, turismo aŭ komerco.

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

Spite granda elmigrado el Ekvadoro, tiu lando ricevas milojn de personoj de diversaj landoj kiuj devis abandoni siajn landojn pro diversaj tialoj. Dekomence, dum la kolonia epoko, la enmigrado centriĝis en eŭropanoj allogitaj pro agrikulturo; dum la komenco de la respublika epoko, la enmigrado ŝanĝis al araboj, judoj kaj aliaj eŭropanoj (ne nur hispanoj, sed ankaŭ belgoj, nederlandanoj, italoj kaj francoj) fuĝintaj el ekonomiaj krizoj aŭ el militoj, inter aliaj.

Cuenca, elektita unu el ĉefaj lokoj por emeritoj en la mondo.[25]
Kito estas moderna urbo kun eŭropa etoso, pro kio ĝi ricevas grandan kvanton de enmigrintoj.
Otavalo pro ties klimato kaj bunta etoso allogas la atenton de germanoj kaj norvegoj.

Post, dum la 20-a jarcento la enmigrado venis cefe de aliaj latinamerikaj landoj pro enlandaj militoj, ekonomiaj krizoj, diktatorecoj, ĉefe argentinoj, ĉilianoj kaj urugvajoj.

En la aktualo kaj ĉefe el 2002, la fluo de enmigrantoj al Ekvadoro pliiĝis ĉefe de kolombianoj kiuj fuĝis pro interna longdaŭra konflikto; tio koncernas al duonomiliono da kolombianoj kiuj loĝas en Ekvadoro laŭleĝe. Alta vivnivelo kaj valoro de la respektivaj valutoj koncernas al enmigrantoj devenaj el Peruo, Kubo, Haitio, Bolivio, Ĉinio kaj duarange el aliaj amerikaj kaj aziaj landoj; tiuj enmigrintoj tre ofte okupas la laborpostenojn abandonitajn de la ekvadoraj elmigrintoj.

El 2007 komencis politiko kiu klopodas la revenon de ekvadoraj elmigrintoj kiuj povas reveni al la lando kun meblaro, materialoj, laboriloj kaj eĉ familia aŭto danke al permeso ne pagi tiom da impostoj. Same oni klopodas faciligi akiron de loĝejo aŭ aliron al financado. Tio ĉefe ekfunkciis pro respektivaj ekonomiaj krizoj en Eŭropo kaj Nordameriko.

Lasta grupo de enmigrintoj estas formata de eŭropanoj, nordamerikanoj kaj aliaj latinamerikanoj kiuj alvenis pro tialoj rilataj al investado aŭ serĉo de komforto, alloge de naturo kaj vario de klimatoj kaj specioj; tiuj setliĝis en turismaj lokoj kiaj en Amazonio; la urbo Baños en la provinco Tungurahua; Cuenca, Guajakilo, Kito, Loja, Nueva Loja, Golfo Caráquez, Salinas, ktp; Imbabura (Otavalo, Kotakaĉi kaj Ibarra); banlokoj de la ekvadora marbordo, la insuloj Galapagoj, naciaj parkoj, inter aliaj. El ili multaj temas pri emerituloj aŭ personoj kuij serĉas kuracadon en pli malkosta loko ol en sia kutima loĝloko; ekzemple en Cotacachi, por 2007 pli ol 13.000 emerituloj el kaj germanaj kaj svisaj venis por loĝadi tie definitive.

La urboj kun pli altaj nombroj de enmigrintoj estas laŭrange la jenaj:

La provinco kun pli da enmigrintoj estas respektive la jenaj:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Reprezento de la eksportataj produktoj el Ekvadoro en 28 kategorioj laŭkolore: brune nafto, flave banano.
La usona dolaro, valuto cirkulanta kutime en Ekvadoro.

La lando estas ĉefe agrara kaj fiŝista. Tamen, dum la lastaj jardekoj la nafto iĝis la ĉefa fonto de enspezoj de la ŝtato.

Dum la lastaj jaroj ekonomia krizo tre frapis la landon, kio kondukis al forta elmigrado, ĉefe al Usono kaj Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj.

En 2000 la usona dolaro fariĝis la oficiala monunuo de la lando, anstataŭante la ekvadoran sukron.

La ekonomio de Ekvadoro estas la oka plej granda de Latinameriko kaj espertis averaĝan kreskon de 4,6% inter 2000 kaj 2006.[26] Januare de 2009, la Centra Banko de Ekvadoro (BCE) situis la antaŭvidon de kresko de 2010 en 6,88%.[27] La MEP duobliĝis inter 1999 kaj 2007, atingante 65.490 milionojn da dolaroj laŭ la BCE.[28] La inflacio al konsumanto ĝis januaro de 2008 estis situanta ĉirkaŭ 1.14%, nome la plej alta registrita la antaŭan jaron, laŭ la Nacia Instituto de Statistiko kaj Censoj de Ekvadoro (INEC). La monata indico de sendungeco restis ĉirkaŭ 6 al 8 % ekde decembro de 2007 ĝis septembro de 2008, tamen, tiu plialtiĝis al ĉirkaŭ 9 & oktobre kaj remalaltiĝis novembre de 2008 al 8 &.[29] Oni ĉirkaŭkalkulas je 9 milionoj de ekvadoranoj tiujn kiuj havas okupon ekonomie kaj ĉirkaŭ 1,01 milionoj da loĝantoj kiuj estas sendungaj.[30]

En 1998, 10 % de la plej riĉa populacio posedis la 42,5 % de la riĉo, dum 10 % de la plej malriĉa populacio posedis mur la 0,6 % de la riĉo. Dum sama jaro, la 7,6 % de la elspezo en publika sanservo estis profito por 20 % de la malriĉa populacio, dum 20 % de la riĉa populacio ricevis la 38,1 % de tia elspezo. La indico de ekstrema malriĉo malpliiĝis signife inter 1999 kaj 2010. En 2001 oni ĉirkaŭkalkulis je 40 % de la populacio, dum por 2010 tiu cifero malaltiĝis al 16,5 % de la totala populacio. Tio rilatas ĉefe al la elmigrado, krom kun la ekonomia stabileco akirita post la dolarigo.[31] La indicoj de malriĉo estis pli altaj ĉe la indiĝenaj, afrikdevenaj kaj ruraj populacioj, atingante 44 % de la indiĝena populacio[32]

Naftorafinejoj en Esmeraldas.

Nafto reprezentas la 40% de la eksportado kaj kontribuas pluhavi komercan bilancon pozitive. Ekde finoj de la 1960-aj jaroj, la espluatado de nafto altigis la produktadon kaj la ekvadoraj rezervoj estas ĉirkaŭkalkulataj je 4.036 milionoj da bareloj.[33] La komerca totala bilanco januare de 2010 atingis enspezon de preskaŭ 5000 milionoj de dolaroj, giganta cifero kompare kun la enspezo de 2007, kiu atingis enspezon de 5,7 milionoj de dolaroj; la enspezo malaltiĝis je ĉirkaŭ 425 milonoj kompare kun tiu de 2006. Tiu cirkonstanco okazis ĉar importado kreskis pli rapide ol eksportado. La komerca nafta bilanco generis ciferon pozitivan je 3,295 milionoj de dolaroj en 2008; dum la nenafta bilanco estis negativa je ĉirkaŭ 2,842 milionoj da dolaroj. Tio permesis malspezon komercan, sen konsideri nafton, je 19% rilate al antaŭa jaro. La komerca bilanco kun Usono, Ĉilio, Eŭropa Unio kaj aliaj eŭropaj landoj, Bolivio, Peruo, Brazilo, estas pozitiva, sed kun Meksiko, Argentino, Kolombio, Azio, estas negativa.[34]

Ekvadoro negocis duflankajn traktatojn kun aliaj landoj, krom aparteni al la Anda Komunumo de Nacioj, kaj estas membro asocia de Mercosur. Ĝi estas membro ankaŭ de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), krom de la Interamerika Banko por Disvolviĝo (IBD), de la Monda Banko, Internacia Monunua Fonduso (IMF), de la Corporación Andina de Fomento (CAF), kaj de aliaj organismoj multflankaj. En aprilo de 2007 Ekvadoro pagis komplete sian ŝuldon al IMF kaj tiel finis epoko de intervenado de tiu organismo en la lando. En 2007, oni kreis la institucion Komunumo Sudamerika de Nacioj (UNASUR), kun konstanta sidejo en Kito. La lando estis parto ankaŭ de la kreado de la Suda Banko, kun aliaj ses sudamerikaj landoj. Ekvadoro realigis negocadon por la subskribo de Traktato de Libera Komerco kun Usono, sed post la elekto de la Prezidento Correa tiu negocado estis nuligita.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

En la sektoro de agrikulturo, Ekvadoro estas grava eksportisto de banano (unuarange tutmonde laŭ produktado kaj laŭ eksportado), de floroj, la oka monda produktanto de kakao. Estas signifa ankaŭ ties produktado de salikokoj, sukerkano, rizo, kotono, maizo, palmokoroj kaj kafo. Ties riĉo je lignoproduktado koncernas grandajn etendojn de eŭkalipto en la tuta lando, same kiel de manglaroj. Kaj pinoj kaj cedroj estas plantataj en la montaraj regionoj; nuksarboj kaj romerillo el genro Podocarpus aŭ podokarpoj; kaj ligno de balzo, en la baseno de la rivero Guayas.

Industrio[redakti | redakti fonton]

La industrio koncentriĝas ĉefe en Guajakilo, plej granda centro industria de la lando, kaj Kito kie en la lastaj jaroj la industrio kreskiĝis konsiderinde, estas la plej granda entreprena centro de la lando.[35] La industria produktado direktas sin ĉefe al la interna merkato. Sed ankaŭ estas limigita esportado de produktoj fabrikitaj industrie. Inter tiuj elstaras enladigitaj manĝaĵoj, alkoholaĵoj, juveloj, mebloj kaj aliaj.

La lando disponas el klaraj ebloj por industrio en granda vario de sektoroj. La interna produktado de krudaj materioj kaj tekstilaj kaj industriaj; la minado; la kemia industrio, naftokemia; same kiel la nafta kaj gasprodukta, pro disponi el la ĉefa eniro de tia industrio; elektra generado pro ties altega hidraŭlika, suna kaj elventa ebloj por diversaj sektoroj de la landa ekonomio; la prilaborado de produktoj baze sur fandigo de materialoj aŭ kristaloj; produktado agrikultura kaj rurindustria kaj de fabrikado de manĝaĵoj; produktado farmacia; inter aliaj.

La plej gravaj projektoj aktuale disvolviĝantaj estas naftorafinejo ĉe la Pacifiko, situanta en Manta kiu estos unu el la ĉefaj en la mondoregiono, kio permesos al Ekvadoro el importisto de naftoderivaĵoj iĝi eksportisto de tiaj produktoj; la diversaj hidroelektraj projektoj inter kiuj elstaras ĝis nun la konstruata Coca Codo Sinclair kiu generos ĉirkaŭ 40% de la nuna mendaro de la lando permesos al Ekvadoro iĝi unu el ĉefaj eksportistoj de elektra energio en la kontinento; la minado grandskale iĝos unu el la industrioj plej enspezigaj kun la nafta, ĉar oni trovis riĉajn kuŝejojn de diversaj metaloj en Azuay, Morona Santiago, El Oro kaj Zamora Chinchipe.

Ekde komenco de 2013 ekos nova esplorado por nafto en la provincoj amazoniaj, ĉefe de la sudo, kaj por gaso en la golfo de Guajakilo kaj de mineraloj en la sudo de la lando.

La regionoj kun plej granda kresko aŭ industria produktado troviĝas ĉe la urboj Guajakilo, Kito, Cuenca, Esmeraldas, Manta, Orellana, Nueva Loja, Machala, Santo Domingo kaj Ambato.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ekvadoro estas multetna kaj tiele multkultura ŝtato. Ties populacio superas la 14 milionojn de loĝantoj. El tiu, pli ol 5 milionoj kaj duono loĝas en la Andoj. Ĉe la marbordo de la Pacifiko la cifero alproksimiĝas al 6 milionoj kaj duono. En Amazonia Ekvadoro loĝas pli ol 600.000 loĝantoj, kaj en Galapagoj nur ĉirkaŭ 17.000. Evidente la kulturo de la loĝantoj de tiaj diversaj regionoj diferencas. Krome konsiderindas la diverseco kaj etna kaj regiona de Ekvadoro por analizi ties kulturon. Etne tioo estas markata de la esto de mestizoj, indiĝenoj, afrik-ekvadoranoj, kaj blankuloj (aŭ pli bone dirite eŭropdevenuloj; oni povas klare imagi, ke ĉiuj devenoj kunportas proprajn karakterojn al la komuna kulturo.

Inter indiĝenoj estas almenaŭ 15 diversaj nacioj kun propraj lingvoj, kulturoj, dediĉoj ktp. Ili komponas ĉefe ruran populacion. Ili hegemonias ĉefe en Andoj kaj Amazonio. La afrik-ekvadorano troviĝas ĉefe en du koncentroj nome ĉe la norda marbordo en la provinco Esmeraldas kaj ĉe la Valo Ĉota, inter la provincoj Imbabura kaj Karĉi.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La hispana lingvo estas la plej parolata. Estas diversaj dialektoj grupigeblaj ĉefe en tri areoj, kiuj koincidas kun la geografiaj areoj, nome la marbordo, kie oni parolas pli puran ekvadoran dialekton, dum en Andoj oni parolas dialektojn en lingva areo kiu sekvas sude al Peruo. Same la amazonia areo ekde lingva vidpunkto sekvas sude al Peruo. En la marborda areo (ekvadora dialekto) la centro estus Guajakilo kaj la afrikdevena heredo (ĉefe en Esmeraldas) nuancas la lingvaĵon per klara influo afrikdevena. En la anda areo rimarkindegas la uzadon de vortoj el keĉua kaj ties ĝenerala influo kaj elstaras en la provincoj Imbabura kaj Karĉi la akĉento pastuso kaj en Azuay kaj Cañar la akĉento morlako. Ekde Piĉinĉa ĝis Ĉimborazo oni parolas per pli konstanta akĉento de centra montaro. Rimarkindas ankaŭ ke la socia klaso determinas kiel oni parolas la montaran dialekton, nome en la plej riĉaj klasoj montaraj estas tendenco klopodi eviti la keĉuan influon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tierra del Volcán - Ecuador
  2. 2,0 2,1 http://www.ecuadorencifras.com/cifras-inec/main.html
  3. http://foro.univision.com/t5/Comunidad-de-Futbol/CONOZCA-A-LOS-PAISES-PETROLEROS-DE-AMERICA-LATINA/td-p/256322431#axzz1zYr4gUDu
  4. Acción Ecológica Ecuador
  5. http://www.fmmeducacion.com.ar/Historia/Documentoshist/1809independenciaquitoecuador.htm Acta del 10 de agosto de 1809 Konsultita en 2007 Diputados de Quito 1809
  6. Video Chimborazo VS Everest 3D
  7. The 'Highest' Spot on Earth? NPR.org Konsultita la 25-07-2010
  8. South America Banks on Regional Strategy to Safeguard Quarter of Earth's Biodiversity. conservation.org (2003-09-16).
  9. 9,0 9,1 Plan Nacional del Buen Vivir, Celo 4, Diagnozo, Sekcio "La Biodiversidad y Patrimonio Natural", 2008 (hispane)
  10. Ecuador – Biodiversity Conservation (PDF). arkivita el la originalo je 2006-03-23. Alirita 2010-06-26.
  11. Unesco World Heritage. Alirita 2010-06-26.
  12. Ecuador's Constitution. Alirita 2012-02-24.
  13. Plan Nacional del Buen Vivir, celo 4, 2008 (hispane)
  14. Ministerio de Medio de Ekvadoro, Protektitaj Areoj
  15. Ministry of the environment, Sociobosque Program
  16. Lemonick, , "Time Magazine Report, Time, 1995-10-30. Kontrolita 2010-06-26.
  17. San Sebastian, M. (2004). "Oil Exploitation in the Amazon Basin of Ecuador: A Public Health Emergency", gazeto : Pan American Journal of Public Health, volumo : 15, numero : 3. COI:10.1590/S1020-49892004000300014
  18. http://www.inec.gov.ec%7Ctítulo=INEC - Inicio 2009
  19. "Ecuador". CIA World Factbook. Konsultita la 2011-08-18.
  20. Población del país es joven y mestiza, dice censo del INEC. eluniverso.com. Informoj el nacia censo 2010 (2011-09-02)
  21. http://190.95.171.13:8080/website/MAPAS_TEMATICOS/CPV_POBLACION%5Cs_sexo.pdf Sexos por provincia Konsultita 1a de januaro de 2009 pdf.
  22. http://www.inec.gob.ec/cpv/index.php?option=com_content&view=article&id=232&Itemid=129&lang=es
  23. Cartillas de migración, de ILDIS
  24. Charo Nogueira, "La población extranjera baja por primera vez en 15 años", El País, Madrido, 17a de januaro 2013, paĝo 35.
  25. http://elcomercio.com/pais/Cuenca-seduce-calidad-vida_0_535146546.html Cuenca seduce por su calidad de vida Konsultita la 30an de aŭgusto de 2011, publikigo de 14a de aŭgusto de 2011, El Comercio.
  26. url=http://es.noticias.yahoo.com/11/20090214/twl-amn-gen-eeuu-ecuador-2da-cabeza-c6d32d2.html Depto de Estado: Política económica de Ecuador es incierta, konsultita la 15an de februaro de 2009, AP
  27. url=http://www.soitu.es/soitu/2009/01/16/info/1232133437_646823.html El Banco Central de Ecuador sitúa el crecimiento del 2010 en más del 6%, konsultita la 15an de februaro de 2009, SOITU.
  28. url=http://www.bce.fin.ec/indicador.php?tbl=pib PIB, konsultita la 2an de januaro de 2009.
  29. url=http://www.ecuadorencifras.com/cifras-inec/desempleo2.html Tasa de desempleo mensual, konsultita la 1an de januaro de 2009
  30. url=http://www.ecuadorencifras.com/cifras-inec/ecvGeneral.html#tpi=11 Actividades económicas, konsultita la 1an de januaro de 2010}}
  31. Banco Mundial
  32. Monda Banko kaj Malriĉo
  33. http://www.expreso.ec/ediciones/2010/02/04/econom%C3%ADa/econom%C3%ADa/ecuador-con-reservas-petroleras-hasta-2043/
  34. http://web.archive.org/web/20081010135723/http://www.bce.fin.ec/documentos/Estadisticas/SectorExterno/BalanzaPagos/balanzaComercial/ebc200802.pdf Balanza comercial, konsultita la 2an de januaro de 2009 pdf.
  35. http://rankings.americaeconomia.com/2010/mejoresciudades/ranking.php