José María Velasco Ibarra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
José María Velasco Ibarra

José María Velasco Ibarra (19a Marto, 1893 – 30a Marto, 1979) estis ekvadora politikisto. Li estis elektita en kvin okazoj por la posteno de prezidento de Ekvadoro 1934–1935, 1944–1947, 1952–1956, 1960–1961, kaj 1968-1972. Sed nur unufoje (1952-1956) li kompletigis la konstitutionan regotempon.

Komenco kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Velasco Ibarra naskiĝis en Kito. Liaj gepatroj estis Delia Ibarra kaj Alejandrino Velasco, nome civila inĝeniero. Lia patro estis politika aktivulo en la konservativa partio dum la diktatoreco instalita de la liberala revolucio. Li ne iris al bazlernejo sed estis edukita de sia patrino. Lia patro mortiĝis kiam li estis 16jara. Li akiris doktoriĝon pri Juro el la Centra Universitato de Ekvadoro. Kiel aŭtoro li publikigis kelkajn librojn kiaj Conciencia y Barbarie (konscio kaj barbareco), kaj estis ankaŭ jŭrnalisto por El Comercio.

Lia unua publika posteno estis en la Kita Municipa Registaro, kie li superkontrolis verkojn kaj vizitis komunumojn. Lia politika kariero ekis kiel Diputato de la Respubliko. Li estis elektita vicprezidanto de la Diputitaro kaj kelkajn tagojn poste Prezidento de la Ĉambro.

Prezidentecoj[redakti | redakti fonton]

En 1933, ĉe la ekvadoraj prezidentaj elektoj li ricevis 80% el voĉdonoj, plej alta atingo en la ekvadora historio. Velasco Ibarra veturis al kelkaj latinamerikaj landoj, inklude Peruo, kaj restaŭris la ekvadoran tutmondan bildon. Lia unua prezidenteco ekis la 1an de septembro 1934, sed estis finigita aŭguste 1935 fare de militistaro. Li ekziliĝis en Kolombio, kie li profesoris en Sevilla. Poste li veturis al Bonaero, kie denove profesoris.

Li partoprenis denove en la elektoj de 1939 kaj estis venkita de la kandidato de la Liberalradikala Partio nome Carlos Arroyo del Río pro malgranda diferenco. Arroyo del Río ne havis la popularecon kaj publika subtenon de Velasco Ibarra, kio indikas, ke tio estis fraŭdo. Velasco Ibarra planis puĉon kun pilotoj el la Aerbazo Salinas. Antaŭ plenumi sian planon, li estis arestita kaj ekziliĝis denove.

Maje de 1944, pro la "Gloria Revolucio" de 28a de Majo, li estis elektita ŝtatestro de la Respubliko kaj poste Konstitucia Prezidento fare de la Konstitucia Asembleo. Aŭguste de 1947, li estis denove elpostenita de la militistaro. Tri militministroj faris puĉon kontraŭ Velasco Ibarra; inter ili Mancheno, kiu poste estos lia sukcedanto.

En 1952, li denove venkis en la prezidenta elekto, kaj ekis lia trian regotempon kiel prezidento la 1an de septembro 1952. Tiam li plenumis sian tutan regotempon, kio finis la 31an de aŭgusto, 1956. Lia tria regotempon estis tempo de progreso por Ekvadoro: oni konstruis 311 lernejojn, kaj oni plibonigis 104. Oni konstruis pli ol 1359 km de ŝoseoj, kaj oni plibonigis 1057 km.

En 1960, li estis elektita prezidento por la kvara tempo kaj estis elpostenigita la 7an de novembro, 1961. En 1960, li nuligis la protokolon de Rio de Janeiro, kio kondukis al konfliktoj inter Ekvadoro kaj Peruo, kiaj ĉe Paquisha en 1981 kaj la Milito de Cenepa en 1995.

Fine, en 1968 Velasco Ibarra venkis por la prezidenteco por kvina fojo. Tiu registaro finis subite la 15an de februaro 1972, kiam li denove estis elpostenigita per sensanga puĉo, kiu metis la Generalon Guillermo Rodríguez Lara en la povo. Totale, Velasco Ibarra registaris dum 13 jaroj, kio faris lin la plej longdaŭra prezidento en la hisotrio de Ekvadoro.