Surinamo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Republiek Suriname
Surinama Respubliko
Flago de Surinamo
(Detaloj)
Blazono de Surinamo
(Detaloj)
Nacia himno: God zij met ons Suriname
Dio estu kun ni Surinamo
Nacia devizo: Justitia - Pietas - Fides
Justeco - Devo - Lojaleco
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Paramaribo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda
Ĉefa(j) lingvo(j) java
angla
hispana
sranan tongo
Plej ofta(j) religio(j) hinduismo (27,4%)
protestantismo (25,2%)
katolikismo (22,8%)
islamo (19,6%)
Areo
 % de akvo
163.821 km²
1,1%
Loĝantaro 470.784 (2005)
Loĝdenso 2,7/km²
Horzono UTC-3
Interreta domajno .sr
Landokodo SR
Telefona kodo 597
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Dési Bouterse
Nacia tago 25-a de novembro
Sendependiĝo disde Nederlando 25-a de novembro 1975
Ekonomio
Valuto dolaro (SRD)
MEP laŭ 2005
– suma $3,0 miliardo
– pokapa $ 5.683
v  d  r
Information icon.svg

Surinamo, kies oficiala nomo estas Republiek Suriname, estas ŝtato ĉe la nordo de Sud-Ameriko. Ĝi estis Nederlanda Gvajano ĝis 1975. Surinamo estas limigita norde per la Atlantika Oceano, oriente per la Franca Guajana; sude per Brazilo kaj okcidente per Gujano. La areo de Surinamo estas 169.820 km² kaj la ĉefa kaj plej granda urbo estas Paramaribo, kiu estas en la samnoma distrikto.

Surinamo estas la centra el la Gujanoj.

Enhavo

Geografio [redakti]

Surinamo havas ĉe la nordo ebenan marbordon ĉe la Atlantika Oceano, kies longo estas 300 kilometroj; centre, 80 kilometroj sude de la marbordo, havas grandajn ebenajn teritoriojn kovritajn de densaj arbaroj; plej sude troviĝas la Amazona ĝangalo sur montara regiono. Surinamo havas multajn riverojn, la plej gravaj estas Corantijn kiu estas la limo kun Gujano, la rivero nomita Coppename kies varfo estas ĉe la Copenama kabo, Surinam kiu fontas ĉe lago nomita Brokopondo, kaj Marowijne kiu desegnas parton de la limo kun Franca Gujano.

Ĝia klimato estas tropika kun temperaturo de 22,5 °C ĝis 30,7 °C. Kies pluva volumeno havas na 2.000 mm ĉe la marbordo kaj na 1.500 mm en la centra parto. La plej fortaj pluvoj venas de decembro ĝis aprilo.

La plej gravaj surinamaj riĉaĵoj estas baŭksito, aluminio, rizo, banano, ligno kaj vivaj arbaroj.

Historio [redakti]

Francio ekloĝis tie ekde 1640, sed restis nelonge; Britio ekloĝis en 1661 sed interŝanĝis ĝin per Nov-Jorko kun nederlando en 1674, ekde tiam ĝi estis kolonio de Nederlando kun nomo Nederlanda Gvajano, post Traktato de Breda, kiu solvis la 2-an Anglan-Nederlandan Militon. Tamen jam estis nederlandaj komercistoj en la lando. Ekde 1954 Surinamo havis aŭtonomion, kaj en 1975 ĝi iĝis sendependa ŝtato. Fortaj ligoj kun Nederlando plu konserviĝas: i. a. multaj surinamanoj venas al Nederlando por labori kaj havi pli bonan vivon.

Lingvoj [redakti]

Ĉar ĝia historio, Surinamo havas plurajn lingvojn, inter aliaj estas la nederlanda kiu estas oficiala, ankaŭ kreolaj lingvoj, kiel sranan tongo, la plej uzata java, la angla, kaj malpli uzataj kiel la hispana, la hindio surinama, la saramaka

Ekstera politiko [redakti]

Surinamo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ [redakti]