Petrocaribe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliveca, Venezuelo; Malhelverdaj, Landoj membroj kaj de Petrocaribe kaj de Karibia Komunumo; Helverdaj, Landoj membroj de Petrocaribe kiuj ne partoprenas ĉe la Karibia Komunumo; Ruĝaj, Landoj membroj de Karibia Komunumo kiuj ne partoprenas ĉe Petrocaribe

Petrocaribe estas alianco pri petrolo inter kelkaj landoj de Karibio kun Venezuelo. La iniciato fare de la registaro de Venezuelo havas celon interkonsenton per kiu karibiaj andoj aĉetas petrolon el Venezuelo laŭ kondiĉoj favoraj por pago preferendaj. Tiu alianco estis lanĉita en junio de 2005 fare de la tiama venezuela prezidento Hugo Chávez. La interkonsento permesas ke la ŝtatoj de Karibio aĉetu ĝis 185.000 barelojn el petrolo tage. Ekde la komenco de tiu energia interkonsento, Venezuelo financis la konstruadon de naftorafinejoj, naftujoj, oleoduktoj kaj hidroelektraj centraloj en kelkaj landoj membroj kiaj Kubo kaj Nikaragvo, post propono de la Prezidento de Venezuelo Hugo Chávez.[1][2][3][4]

Kreado[redakti | redakti fonton]

La organizo naskiĝis en 29-a de junio de 2005, en la urbo Puerto La Cruz situanta oriente de Venezuelo ene de la Unua Energia Kunsido Ŝtatestroj kaj Registarestroj de Karibio pri Petrocaribe, kiam estis subskribita de 14 ŝtatoj la «Interkonsento pri Energia Kunlaborado».

Membroj[redakti | redakti fonton]

Aktuale Petrocaribe estas formita de Venezuelo, Kubo, Domingo, Nikaragvo, Antigvo-Barbudo, Bahamoj, Belizo, Dominiko, Grenado, Gujano, Jamajko, Surinamo, Sankta Lucio, Gvatemalo, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, Honduro kaj Haitio, kaj partoprenas kiel observantoj ankaŭ Ekvadoro kaj Bolivio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2][rompita ligilo]
  3. [3]
  4. [4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]