Nederlandaj Antiloj
El Vikipedio
La Nederlandaj Antiloj situas en la Kariba Maro kaj konstitucie ili estas lando interne de la Nederlanda Reĝlando, kies oficiala nomo estas pluraleca: Reĝlando de la Nederlandoj. La teritorio konsistas (deokcidente orienten) el la insuloj Curaçao, Bonaire, Saba, Sint-Maarten (la suda parto de la insulo Sent-Martino, kies norda parto nomiĝas Saint Martin kaj apartenas al la Francia teritorio Gvadelupo) kaj Sint-Eustatius.
- Landkodo: AN.
- Nacia nomo: Nederlandse Antillen.
- Areo: 960 km²
- Loĝantaro: 208.000.
- Adm. centro: Vilemstado.
- Oficialaj lingvoj: nederlanda, angla kaj Papiamento.
- Parollingvoj: papiamento, hispana, angla, nederlanda.
- Pokapa MEP: 11.500 $.
| Regiono | Papiamento | Angla | Nederlanda | Hispana | Alia |
|---|---|---|---|---|---|
| Bonaire | 75 | 3 | 9 | 12 | 2 |
| Curaçao | 81 | 3 | 8 | 6 | 2 |
| Saba | 1 | 88 | 2 | 5 | 4 |
| Sint Eustatius | 2 | 83 | 4 | 6 | 6 |
| Sint Maarten | 2 | 68 | 4 | 13 | 13 |
| Totaloj | 65 | 16 | 7 | 6 | 5 |
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Referencoj
- ↑ Volkstelling 2001

