Vilemstado

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vasta panoramo de Vilemstado
Vilemstado sur la insulo Curaçao
Vilemstado, Brionplaco
La Komercokajo en Vilemstado
Haveno de Vilemstado

Vilemstado, origine Willemstad estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nederlandaj Antiloj.

La ĉefurbo situas sur insulo Curaçao kaj havas proksimume 150 000 loĝantojn.

Geografia pozicio:(12° 06′ 60″ N; 68° 55′ 48″ U Mapo)

Je ambaŭ flankoj de golfeto situas ambaŭ urbopartoj de Vilemstado: Punda kaj Otrabanda, kiujn ponto "Reĝino Emma" interligas. La malnova urboparto estas Monda Heredaĵo.

La iama Punda fondiĝis en 1634, kiam la holandoj okupis la insulon de la hispanoj.