Hispanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hispanoj
Españoles
Spanish people - mosaic.PNG
Hispanoj el diversaj epokoj
Suma populacio

47 059 533

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 41 539 400
Flago-de-Argentino.svg Argentino 404 111
Flago-de-Francio.svg Francio 215 183
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo 188 585
Flago-de-Germanio.svg Germanio 122 218
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 117 523
Flago-de-Kubo.svg Kubo 108 858
Flago-de-Usono.svg Usono 103 474
Flago-de-Svisio.svg  Svislando 103 247
Lingvo(j)
Ĉefe hispana, sed vidu lingvoj de Hispanio
Religio
P christianity.svg Kristanoj (pleje katolikoj 73,4%), ateistoj 24%, aliaj religionoj 2,1%
Parencoj
Sefardoj, portugaloj, italoj, francoj, blankaj latinusonanoj
v  d  r
Information icon.svg

Hispanoj estas la plej multnombra popolo de Hispanio, en la Iberia Duoninsulo, kiu formas la sudokcidenton de Eŭropo.

Kaze de Hispanio, kiel ankaŭ ĉe aliaj lokoj, la koncepto estas vere komplikaj, ĉar unuafoje ne samas la konceptoj de popolo kaj nacio kaj ĝenerale kaj rilate al tiu realaĵo. Krome en Hispanio oni parolas foje de "hispana popolo" kaj foje de "hispanaj popoloj", depende de la fakto ĉu oni substrekas la ĝeneralajn aŭ partikularajn trajtojn.

La hispania nacieco estas vere reale formata de la ariĝo de regionaj naciismoj, kiu respegulas la komplikan historion de Hispanio. Hispanio en siaj nuntempaj limoj estas formata de la teritorioj de nombraj iamaj regnoj kiuj fine de la 15a jarcento unuiĝis kiel sekvo unue de la fino de la Reconquista kaj komence de la 18a jarcento iamaniere pro la Milito de Hispana Sukcedo.

La tutteritoria oficiala lingvo de Hispanio estas la hispana (españolcastellano), bazata sur la mezepoka pralingvo aŭ dialekto de Kastilio en centra norda Hispanio, sed la lingva situacio en Hispanio estas pli komplika kaj ankaŭ aliaj kvar lingvoj estas oficialaj en precizaj regionoj. Krom la escepto de la eŭska, ankaŭ la aliaj lingvoj indiĝenaj de Hispanio apartenas al la kategorio de latinidaj lingvoj. Tiele male kiel okazas ĉe aliaj popoloj la lingvo ne povas esti ĉe hispanoj la centra aŭ kerna ligilo de la popolanoj.

Ekzistas gravaj populacioj de hispanaj prauloj, rezulte de hispanaj elmigradoj, ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj ĉefe en Latinameriko, kiuj ricevas foje la nomon de hispanoj. La plej granda parto de tiuj grupoj konsistas el variado de kombinitaj heredaĵoj el kiuj hegemoniaj estas indiĝenaj amerikanoj, hispanoj, aliaj eŭropanoj aŭ afrikanoj. Tiukaze ja lingvo estas la ununura etna ligilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iberia elŝtona kapo de ino el la 3a aŭ 2a jarcento a.K.

La Iberia Duoninsulo estis el la prahistoriaj epokoj teritorio al kiu venis diversaj popoloj, ĉefe jam en preskaŭ historia epoko el la familio de iberoj en oriento kaj sudo kaj el la keltoj en okcidento, en nordo kaj nordoriento, sed ankaŭ multaj aliaj popoloj. Pri tiuj oni ne povas paroli pri "hispanoj" sed ĉiukaze pri "prahispanoj". Postaj alvenintoj estus romianoj (kiuj alportis la lingvon, gravan postan karakteron), ĝermanoj kaj islamanoj en du branĉoj nome araboj kaj berberoj. Ĉiuj lasis spurojn.

Oni povas kompreni ke jam de antaŭ la komenco de la ekzistado de "hispanoj" la etna kaj popola miksaĵo estis ege komplika. Dum la Mezepoko kiam fakte Iberio "hispaniiĝis" la politika situacio konsistis el la 10a al la 13a aŭ 14a jarcentoj en du ĝeneralaj teritorioj nome kristana norde kaj islama sude kaj ambaŭflanke ne estis unika regnolando sed dum plej parto de la tempo aro de diversaj regnoj foje pli povaj kaj etendaj foje ne tiom. Ĉiukaze krom la hegemonia religio kaj etno en ĉiuj regnoj kunekzistis tri aŭ pliaj populacioj nome la kristana, la juda kaj la arabigita.

Fine de la 15a jarcento la Katolikaj Gereĝoj sukcesis unuigi en iliaj manoj la tutan teritoriaron kaj regnaron de Iberio escepte Portugalio, kvankam fakte kaj politike ĉiu regno konservis dum jarcentoj iajn aŭtonomecojn. Samtempe la kristanaj registaroj komencis politikon de etna purigado pere de forpelo el diversaj teritorioj de la juda kaj islama loĝantaroj, krom la diversaj premoj al konvertiĝoj. Laŭ diversaj fakuloj kaj ĉefe laŭ teorioj de Américo Castro la esenco de la koncepto de "hispanoj" fariĝis dum la 16a kaj 17a jarcentoj kiam okazis la longdaŭra procezo de unuigo de la religia, etna, kaj kultura idearo de la loĝantaro de la tuta Hispanio.[1] Dum la 18a jarcento sekvis diversaj procezoj de hispaniigo laŭlingve kun forta entrudo de la kastilia en Leono kaj Aragono unue kaj poste en Galegio kaj en la Kataluna Landaro.

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj okazis tri epokoj kiam la esenco esti "hispano" videblis en tri diversaj enlandaj kontraŭstaroj per kiuj militis duono de la lando kontraŭ la alia duono el la ideologia vidpunkto, nome konservatuloj kontraŭ progresistoj, kvankam la afero ne estis tiom simple kiom dirite. Tiuj kontraŭstaroj estis la Milito de Hispana Sendependiĝo kie fakte ambaŭ partioj militis ambaŭflanke, la Karlismaj Militoj kaj la Hispana Enlanda Milito, tiu lasta jam en la 20a jarcento.

Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Grupo de tradiciaj dancistoj de Santillana del Mar (Kantabrio).

Hispanio konsistas el tre diversaj regionaj populacioj inklude kastilianojn, katalunojn, eŭskojn kaj galegojn (kiuj parolas respektive kiel gepatra lingvo la hispanan, la katalunan, la eŭskan kaj la galegan. Sed regiona diverseco estas tiom grava por multaj hispanoj ke kelkaj regionoj havas fortajn lokajn identecojn kaj dialektojn eĉ ene de la 4 menciataj lingvoj tiele kiel ĉe Asturio, Aragono, AndaluzioKanarioj, el kiuj plej parto havas proprajn kulturojn, muzikon, ekonomion ktp.

Migradoj ene, eksteren kaj enen de Hispanio svagigas tiajn diferencojn. Unuaj migradoj okazis dum la Mezepoko.

Religio[redakti | redakti fonton]

Hispanaj proceziantoj antaŭ fama vinkelo de Jerez de la Frontera.

Laŭ kelkaj fontoj (hispanaj oficialaj enketoj kaj aliaj, www.ine.es), ĉirkaŭ 73 % memdeklaras sin kiel Kristanoj katolikoj, sed el tiuj tre granda parto (preskaŭ du trionoj) ne praktikas la religion kaj nur parte la sociajn kaj civilajn ceremoniojn kaj ne kredas en la tuta doktrinaro de la eklezio. Ĉirkaŭ 2% praktikas aliajn religiojn, ĉefe Islamo kaj protestantismo kaj ĉirkaŭ 22 % identigas sin kiel nereligiuloj. Tiaj lastaj grupoj pliiĝis pro ĵusa enmigrado.

Ekde historia vidpunkto oni ofte konsideras ke Hispanio ekzistas nur ekde fine de la 15a jarcento kiam precize oni forpelis la hispanajn judojn kaj la lastan islaman ŝtateton el la teritorio de la nuna Hispanio. Tiele la komenco de la ekzistado de "veraj" hispanoj iĝus kiam katolikismo estus la unika religio. Tiu situacio pli malpli daŭris ĝis la fino de la 19a jarcento kiam ekis la unuaj nereligiaj movadoj. De la Dua Hispana Respubliko fama prezidento Manuel Azaña asertis faman frazon dum konflikto kontraŭ la Katolika Eklezio, ke "Hispanio iĝis nekatolika".

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vorto kiu en la hispana signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome gaskona, rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de Pireneoj en la komenco de la Mezepoko. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Al Andalus vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Américo Castro, Origen, ser y existir de los españoles (Madrido, 1959), De la edad conflictiva (Madrido, 1961)
  2. Américo Castro, Español, palabra extranjera (1970).