Américo Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Américo Castro Quesada (Cantagalo, Brazilo 4-a de majo 1885 - Lloret de Mar, 25-a de julio 1972), hispana filologo kaj kultura historiisto. Lia kontribuo estis gravega por la konsidero de la klasika hispana literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De hispanaj gepatroj devenaj de la granada municipo de Huétor Tájar (Provinco de Granado), naskiĝis en Brazilo, kie vivis sian kvin unuajn jarojn, post kio la gepatroj revenis al Hispanio en 1890. Li studis kaj doktoriĝis en la universitato de Granado en 1904 laŭ Juro kaj Beletroj kaj studis en la Sorbono en Parizo (1905-07). Li studis ankaŭ en Germanio. En 1910 li organizis la institucion de la Centro de Estudios Históricos en Madrido, kie estris la departamenton de Leksikografio; li sekvis ligita al tiu institucio eĉ post lia profesoriĝo pri Historio de la Hispana Lingvo en la universitato madrida en 1915. Tie li estis disĉiplo kaj amiko de Ramón Menéndez Pidal kaj Francisco Giner de los Ríos kaj estis, pro tio, ligita al la Institución Libre de Enseñanza kaj la Kraŭsismo. Honora profesoro de la Universitatoj de La Plata, Santiago de Chile kaj México kaj de la Universitato de Kolumbio en Novjorko. Li ankaŭ prelegis tra la tutaj Eŭropo kaj Ameriko kaj estis oficiro de la Honora Legio. Li estis nomumita ambasadoro en Berlino en 1931, tuj post la deklaro de la Dua Hispana Respubliko, kaj foriris al Usono je la eksplodo de la Hispana Intercivitana Milito; tie li profesoris literaturon en la universitatoj de Viskonsino (1937-39), Teksaso (1939-40), kaj Princeton (1940-53), kaj instruis al gravaj disĉiploj, kiel Russell P. SeboldStephen Gilman. En 1953 li estis nomumita emerita profesoro de la Universitato de Princeton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Américo Castro komentis, enkondukis kaj notigis eldonojn de verkoj de Lope de Vega (El Isidro, La Dorotea kaj diversajn komediojn), Francisco Rojas Zorrilla (Cada cual lo que le toca kaj La viña de Nabot), Tirso de Molina (El condenado por desconfiado, El burlador de Sevilla kaj El vergonzoso en palacio), de Quevedo (El Buscón) kaj de la lokaj leĝaroj nome Fueros leoneses de Zamora, Salamanca, Ledesma y Alba de Tormes kaj enkondukis, notigis kaj tradukis la Enkonduko al la latinida lingvistiko de Wilhelm Meyer-Lübke.

Li publikis diversajn verkojn, ĉefe Vida de Lope de Vega (1919) kaj El pensamiento de Cervantes (1925) kaj lian La realidad histórica de España (Meksiko, 1954), sed ankaŭ El elemento extraño en el lenguaje (Bilbao, 1921), La enseñanza del español en España (Madrido, 1922), Lengua, enseñanza y literatura (Madrido, 1924), El nuevo Diccionario de la Academia Española (Madrido, 1925), Don Juan en la literatura española (Buenos Aires, 1924), Santa Teresa y otros ensayos (Madrido, 1932), Juan de Mal Lara y su Filosofía vulgar (Madrido, 1923), Los prólogos al Quijote (Buenos Aires, 1941), Lo hispánico y el erasmismo (Bonaero, 1942), Antonio de Guevara (Princeton, 1945), Semblanzas y estudios españoles (1956), Hacia Cervantes (1958), Origen, ser y existir de los españoles (Madrido, 1959), De la edad conflictiva (Madrido, 1961), La peculiaridad lingüística rioplatense (Madrido, 1961).

Castro rimarkigis la gravon kiun ĉe la hispana kulturo havis la religieco, kaj konkrete tiun de la juda kaj islama minoritatoj, kiuj estis marĝenitaj de la hegemonia kristana kulturo. Li studis ĉefe la sociajn aspektojn de tiu marĝenigo en la hispana literaturo kaj ties konsekvencojn ĉe la problemo de la judkonvertitoj kaj la marranos, kio naskis konfliktan identigon kaj probleman koncepton de Hispanio. Li indikis la survivon de "castas" (kastoj) separitaj eĉ post la amasaj konvertoj kiujn okazigis la monarkio de la Katolikaj Gereĝoj kaj la rolon kiun ludis je tio la regularo pri sangopuro. Pri tio oni organizis publikan polemikon kun alia historiisto, nome Claudio Sánchez-Albornoz, en unu el la plej diskutaj epizodoj plej viglaj el la nomita debato pri la esenco de Hispanio. Laŭ Américo Castro granda parto de la kulturo kaj la literaturo hispanaj ŝuldiĝas al la kontribuo de la novkristanoj kiel Góngora, Cervantes aŭ la aŭtoro de La Celestina. Li interesiĝis ankaŭ pri Iberameriko en Ibero-América, su presente y su pasado, 1941. Aliaj liaj libroj estas Aspectos del vivir hispánico (1949), kaj La realidad histórica de España (1954). Lia pensaro inspiriĝis verkistojn kiel Juan Goytisolo, kun kiu korespondis inter 1968 kaj 1972.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La Eldonejo Trotta publikis sian Obra reunida:

  1. El pensamiento de Cervantes y otros estudios cervantinos ISBN 978-84-8164-509-5
  2. Cervantes y los casticismos españoles y otros estudios cervantinos ISBN 978-84-8164-510-1
  3. España en su historia. Ensayos sobre Historia y Literatura ISBN 978-84-8164-636-8

Bibliografio aldona[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]