Hispana literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miguel de Cervantes.

La Hispana literaturo estas tiu disvolvigita en hispana en Hispanio. El ampleksa vidpunkto oni povus inkludi ankaŭ en tiu kategorio la hispanlatinan literaturon kaj klasikan kaj malfruan, la judhispanan literaturon kaj la arabhispanan literaturon, verkitajn respektive en latina, hebrea kaj araba. Ĝi enhavas tekstojn el la unuaj poeziaj esprimoj konservitaj en latinida lingvo (nome la ĥarĉoj) ĝis la aktualo, nome pli ol mil jaroj de historio. Estas branĉo de la latinida literaturo kaj okazigis alian gravan fakon, nome la hispanamerika literaturo.

La Hispana literaturo formas parton de la Hispanlingva literaturo, en kiu oni inkludas la hispanlingvajn literaturojn de ĉiuj la ŝtatoj de Hispanameriko kaj foje ankaŭ la literaturon de verkistoj el aliaj landoj verkintaj en la hispana, kiel saharanoj, marokanoj, filipinanoj, gvineanoj, judoj, ktp. Aliflanke, ĝi formas parton ankaŭ de la literaturo de Hispanio, kun la literaturoj de la aliaj lingvoj parolataj en Hispanio.

Historio de la hispana literaturo[redakti | redakti fonton]

La hispana literaturo en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Nur ekde la tekstoj de la 13-a jarcento el sento nur geografia eblas paroli pri skriba hispana literaturo. Ĝis tiam, oni supozas la kuneksistadon de poezio de parola transmitado en latinida lingvo, kaj lirika kaj epika, kun alia skribaj uzadoj kleraj kies lingvo kaj de esperimo kaj de transmitado estis ankoraŭ la latina.

Unuaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1950-aj jaroj kutime oni konsideris, ke la komenco de la Hispana literaturo estis epika verko: nome la Cantar de Mio Cid (12-a jarcento), verko kiu estis transmitita ĝenerale parole fare de menestreloj. La historiografio de literaturo ne atentis pri la informo el kronikoj antaŭaj al la definitiva fiksado teksta de tiu cantar de gesta. Tiu informo aludas al la parola tradicio kaj en ties lirika versio pli antikvua kaj al la romancoj, kies ambaŭ esprimiloj formis parton de la popola heredaĵo. En 1948, Samuel Miklos Stern, hungara priserĉisto, malkovris en antikvaj manuskriptoj konservitaj en Kairo, lirikajn strofojn verkitajn en latinida arabigita lingvo (alĥamio), nome ĥarĉoj.

Paĝo 72 de la Kodekso Emilianense 60. Videblas la gloso marĝene.
Statuo de Cido, en Burgos
  • Glosas Emilianenses (10-a jarcento) estis la unua teksto skribita per latinidaj hispanaj vortoj. Fakte ne temas pri literatura teksto. Aperis en manuskripto de la Monaĥejo de Sankta Emiliano de la Cogolla. La teksto diras:
Citaĵo
 Cono ayutorio de nuestro dueño dueño Cristo, dueño Salvatore, qual dueño yet ena honore a qual dueño tienet ela mandatione cono Patre, cono Spiritu Sancto, enos siéculos de los siéculos. Fácanos Deus onmipotes tal serbicio fere que denante ela sua face gaudiosos seyamus. 

Moderna hispanlingva versio: Con la ayuda de nuestro Señor Don Cristo, Don Salvador señor que está en el honor y señor que tiene el mando con el Padre, con el Espíritu Santo, en los siglos de los siglos. Háganos Dios omnipotente hacer tal servicio que delante de su faz gozosos seamos. Traduko en Esperanton: Per la helpo de nia Senjoro Don Kristo, Don Savinto, sinjoro kiu estas en honoro kaj sinjoro kiu havas estrecon kun la Patro, kun la Sankta Spirito, por la jarcentoj de la jarcentoj. Dio ĉiopova farigu onin tian servon ke antaŭ ties vizaĝo ni ĝuu.

Citaĵo
 Vayse meu corachón de mib.

ya Rab, ¿si me tornarád?
¡Tan mal meu doler li-l-habib!

'Enfermo yed, ¿cuánd sanarád? 

Moderna hispanlingva versio: Mi corazón se me va de mí.
Oh Dios, ¿acaso se me tornará?
¡Tan fuerte mi dolor por el amado!
Enfermo está, ¿cuándo sanará?

Traduko en Esperanton: Mia koro foriras min.
Ho Dio, ĉu ĝi revenos?
Tiom forta mia doloro pro la amato!
Ĝi estas malsana, kiam ĝi resaniĝos?

Kronologie la unua eliranta movado estis la Mester de JuglaríaMenestrela metio, formita de ĝestoj kiuj imitis la francajn chansons dekomence kaj poste reagas per nacia temaro ege diferenca grupigita en diversaj cikloj, el kiuj plej gravaj estas tiuj pri Cido, la Sep infantoj Lara kaj tiu pri Bernardo del Carpio. Male al la franca eposa ĝenro, la hispana epiko posedas tre merkitajn diferencajn trajtojn, kiuj estas la jenaj:

  • Pli granda realismo, kontraŭ la supernaturaj kaj fantastaj elementoj aperintaj en la franca epiko.
  • Pli granda vigleco: la mezepokaj historioj de la hispana epiko supervivos poste en la klasika teatro de la Hispana ora epoko kaj en la malnova kaj nova Romancaro ĝis la aktualo ĉu parole ĉu skribe.
  • Uzas pli facilan kaj liberan rimon, nome asonanco, male al la franca epiko, kiu uzas rimon konsonancan.
  • La verso de la hispana epiko estas anizosilaba (neregula, de diversa metriko, kun hegemonio de la verso de 14 silaboj kun versa paŭzo ofte post la sepa silabo), dum tiu de la franca epiko estas regula, izosilaba.

En tiu metio oni povas grupigi ankaŭ la parolan literaturon tradician de la ĥarĉoj en mozaraba, de la cantigas de amigo en galeg-portugala kaj la literaturo trobadora kiun, en okcitana lingvo, ekverkas kelkaj katalunlingvaj trobadoroj. Pri kastillingva liriko antaŭ la 13-a jarcento apenaŭ konserviĝis io, escepte kelkaj restoj de villancico.

Laŭ Ramón Menéndez Pidal la Cantar de Mio Çid estis komponita ĉirkaŭ 1145, nome 46 jarojn post la morto de Cido; Antonio Ubieto Arteta, tamen, korektis tiun komencan hipotezon kaj datigis la komponon de tiu verko ĉirkaŭ 1207. Oni ne konas ties aŭtoron, nur ke li devis posedi jurajn konojn kaj eble rilatis al la tombeja adoro ĉirkaŭ la tombo de Cido en la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo; Menéndez Pidal asertas pro la geografia distribuado de la toponimoj kiuj aperas en la Cantar, ke eble estis du aŭtoroj rilataj respektive kun San Esteban de Gormaz kaj Medinaceli; la manuskripto estis kopiita de iu Per Abbat, Petro Abato, sed tiu plej verŝajne estis nur kopiisto kaj ne aŭtoro.

Paĝo de la toleda kodekso kie estas la komenco de la Auto de los Reyes Magos.

13-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En tiu jarcento oni rimarkas la influon de la klerikuloj el monaĥejoj kaj aliaj ekleziaj institucioj. Sed ne nur: ankaŭ de institucioj rilataj al la nobelularo kaj al la kortegoj kiel ĉe la toleda kortego de la Regno de Kastilio.

  • Ramon Lullo, filozofo, poeto, mistikulo, teologo kaj misiisto el Majorko, konsiderata le kreinto de la katalunlingva klera literaturo, ĉar li verkis en tiu lingvo pri filozofio, medicino, fiziko, geometrio, astronomioi, astrologio, gramatiko, teologio, religia kaj socia moralo, edukado, rakonto, novelo kaj mistiko kaj proze kaj verse, same kiel religia liriko de influo provenca. Estas la unua novelisto proza, mistikulo kaj verkisto en scienca lingvaĵo per latinida lingvo.

14-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En tiu jarcento oni rimarkas la influon ĉefe de institucioj rilataj al la nobelularo kaj al la kortegoj kiel ĉe la toleda kortego de la Regno de Kastilio aŭ de aliaj, same kiel de la kleruloj kiuj ĉeestis ilin.

15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La Celestina.

Dum la 15-a jarcento okazas la nomata Antaŭrenesanco. La literatura produktado ege plialtiĝis. La plej elstaraj poetoj tiujarcentaj estis Juan de Mena, Íñigo López de Mendoza (markizo de Santillana) kaj Jorge Manrique, kiu per sia verko Coplas a la muerte de su padre (koploj al la morto de lia patro) respegulis perfekte la kristanan akcepton de la morto per preskaŭ renesanca trankvileco.

La Renesanco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hispana literaturo de la Renesanco.

La historia epoko kiu sekvis post la Mezepoko en Eŭropo estas konata kiel Renesanco, kiel teoria renesanco de la klasika kulturo greka-latina ankaŭ teorie malaperinta dum la Mezepoko, kaj enhavas ĝenerale komprenite la tutan 16-an jarcenton kvankam ties antaŭaĵoj datiĝas el la 14-a kaj 15-a jarcentoj kaj ties influoj pludaŭris al la 17-a. Tiu movado komencis en Italio kaj etendiĝis tra la tuta Eŭropo helpe de la invento de la presilo.

La verkistoj de la Renesanco adoptis kiel imitindaj modeloj la verkistoj de la klasika antikveco, kaj la grandaj italaj verkistoj de la 14-a jarcento nome Dante, Petrarca, kaj Boccaccio. Tiu movado estis influita de la humanistoj kiuj studis la kulturon de la antikvaj Grekio kaj Romo, inter kiuj elstaras Erasmo de Roterdamo, Antonio de Nebrija kaj Juan Luis Vives.

Dum la Mezepoko ĝenerale la arto estis ilo por religiaj celoj (al Dio). En la Renesanco la centro de la mondo estos la homo, la poetoj kantas la homan amon (ne nur la dian), la naturon, la militon, kaj ili traktas ankaŭ filozofiajn kaj politikajn temojn.

Poezio dum la reĝado de Karlo la 5-a[redakti | redakti fonton]

Garcilaso de la Vega

Juan Boscán influita de la italaj artistoj kaj instigita de Navagero, enkondukas la novajn formojn, verkante multajn poemojn de granda kvalito.

Lia amiko Garcilaso de la Vega estas la definitiva adaptanto de la italaj formoj, uzante la dekunusilaban verson kaj la tipajn resursojn de la itala poezio: soneto, terceto, kanzono, liro, interna rimo, liberaj versoj.

Serio de poetoj sekvis tiun vojon formante la Petrarkisman Skolon kies reprezentantoj plej elstaraj estis la jenaj:

Poezio en la epoko de Filipo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Estas du tendencoj:

  • La sevila skolo: karakterizata de retorika ornamaro kaj traktado de temoj de homa kaj patriota amo. Fernando de Herrera estas ties ĉefa reprezentanto.
  • La salamanka skolo: ties fondinto estas Fray Luis de León, karakterizata de simpleco kaj mallongeco stilaj. Ĝi inspiriĝas en temoj kaj de la greka-latina kulturo kaj de la Biblio.

Asketiko kaj mistiko[redakti | redakti fonton]

La apero de tiu ĝenro en Hispanio ŝajnas influita de eksterlandaj mistikoj kiaj Kempis, Tauler, Ruysbrock, ktp. Inter la unuaj asketaj verkistoj estas la Beato Juan de Ávila (1500-1569). La ĉefaj asketaj verkistoj estas la jenaj:

  • Fray Luis de Granada: membro de la Ordeno de la Dominikanoj. Granda oratoro pri religiaj temoj. Liaj plej gravaj verkoj estas doktrinaj kiaj la jenaj: Guía de pecadores (gvidilo por pekuloj), Libro de la oración y meditación (libro por preĝo kaj medito), kaj, la plej elstara, Introducción al símbolo de la fé (enkonduko al la simbolo de la fido).
  • Tereza el Avilo: Teresa de Cepeda y Ahumada. Naskiĝis en Avilo. Kiam ŝi estis 19jaraĝa ŝi eniris en la Ordeno de Karmelitaninoj, kiun ŝi poste reformos, kreante la Ordenon de Senŝuaj Karmelitaninoj. En ŝia literatura verko ŝi uzas popolan lingvaĵon propran de kamparanoj avilanaj sed profunda kaj entuziasma. Inter ŝiaj verkoj estas: El Libro de su vida, spirita membiografio, Camino de perfección, kie ŝi indikas rimedojn por atingi perfekton, El libro de las fundaciones (pri ŝiaj fondoj), El castillo interior, aŭ Las moradas.
  • Johano de la Kruco: noma Juan de Yepes Álvarez. Naskiĝis en Fontiveros (Avilo), disĉiplo de Sankta Tereza, faris la reformon de la Ordeno de Senŝuaj Karmelitanoj. Diference de Sankta Tereza, Sankta Johano estas humanisto kaj regas la lingvon. Lia poezia verko, ege malabunda, estas nur: Subida del monte Carmelo, Cántico espiritual, Noche oscura del alma, Llama del amor viva. Krm kelkaj poemoj de religia karaktero, inter kiuj: Aunque es de noche kaj Tras un amoroso lance. Lia plej fama verko estas Cántico Espiritual (spirita kanto), verkita laŭ garcilaseskaj liroj, inspirita en la Alta Kanto de Salomono.
  • Ignaco Lojola: Íñigo López de Recalde, fondinto de la Jezuitoj. Li estis vundita en la defendo de Pamplono. Dum konvalesko la legado de libroj kiaj Vivo de Kristo de Ludolfo de Saksio kaj Flos Sanctorum influis sur lia spirito profunde. Lia unika literatura verko estas: Ejercicios Espirituales.

Prozo[redakti | redakti fonton]

Tre popularis diversaj subĝenroj kiaj pikareska romano en la flanko de la realismeca literaturo kaj epopeoj, kavaliraj libroj, kortezama novelo, paŝtista novelo..., el la mala flanko de idealisma novelo. Fine de la jarcento Don Kiĥoto miksos kaj kunfrontos ambaŭ tendencojn. Inter la plej rimarkindaj prozaĵoj tiuepoke elstaras jenaj verkoj:

La Baroko kaj la Ora Jarcento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hispana literaturo de la Baroko.
Portreto de Luis de Góngora, de Diego Velázquez.

La fundamentaj karakteroj de la hispana literaturo de la Baroko estas la progresa kompliko en stilaj rimedoj kaj temaro centrita sur la priokupado pro la tempopaŝo kaj la perdo de fido en la idealoj novplatonaj de la Renesanco. Krome rimarkindas vario kaj diverseco en la traktitaj aferoj, la atento al detalo kaj emo allogi ampleksan publikon, el kio estas ekzemplo la hegemonio de la lopeska novkomedia verkaro.

La Klerismo kaj la Novklasikismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hispana literaturo de la Klerismo.

Laŭlonge de la 18-a jarcento kaj danke al la influo el Francio kaj el Italio venita al Hispanio kun la nova dinastio de la Burbonoj, disvolviĝas nova intelekta movado nomita Klerismo. Aperis kaj disvolviĝis novaj ĝenroj kaj ĉefe la eseo. La ĝenerala tendenco, kvankam ne la ununura, estis reveno al inspiro sur la klasikaj temoj, ĝenroj kaj stiloj de la antikveco de Grekio kaj Romio, aŭ de ties reapero dum la Renesanco.

La Romantismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hispana literaturo de la Romantismo.

La Romantismo en Hispanio estis malfrua kaj mallonga, pli intensa, ĉar la dua duono de la 19-a jarcento ekmodigas la Realismon, kun karakteroj tute malaj al tiuj de la romantisma literaturo. En Hispanio, la romantismo estas konsiderata kompleksa kaj konfuza, kun grandaj kontraŭdiroj kiuj iras el ribelemo kaj revolucia idearo ĝis reveno al la tradicio katolika-monarkia. La Romantikismo kovras la unuan duonon de la 19-a jarcento, kiu estas epoko de fortaj politikaj konfliktoj. La konservativuloj defendas siajn privilegiojn sed la liberaluloj kaj progresemuloj luktas por ties nuligo. Aperas la laikismo kaj la francmasonismo ĝuas el granda influo. Iliaj ĉefaj trajtoj povas esti resumitaj tiele:

  • Malakcepto de Novklasikismo.
  • Subjektivismo.
  • Altiro al nokteca kaj mistera.
  • Fuĝo el ĉirkaŭa mondo.

Nobel-premiitoj[redakti | redakti fonton]

Nobel-Premioj
Verkisto Jaro
José de Echegaray 1904
Jacinto Benavente 1922
Juan Ramón Jiménez 1956
Vicente Aleixandre 1977
Camilo José Cela 1989

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Historia abreviada de la literatura española, James Fitzmaurice-Kelly, Santiago de Cuba, Archipiélago, 1929. (1-a angla eld. Spanish Literature., Oxford, Clarendon Press, 1922)
  • Historia de la literatura española, Ángel Valbuena Prat y Gustavo Gili, Barcelona, 1981 (1-a eld. 1937).
  • Historia de la literatura española, José García López, Barcelona, Vicens Vives, 1978 (1-a eld.: Barcelona, Teide, 1948).
  • Los españoles en la literatura, Ramón Menéndez Pidal, Madrid, Espasa Calpe, 1971 (1-a eld.. 1949).
  • Literatura española del siglo XX, Pedro Salinas, Madrid, Alianza Editorial, 1972 (1-a eld. México, 1949).
  • Historia de la literatura española, Gerald Brenan, Barcelona, Crítica, 1984. Estas traduko de The literature of the Spanish people, 1953.
  • Historia de la literatura española, Arturo Berenguer Carisomo, Buenos Aires, Laserre, 1968. (1-a eld. Historia de la literatura española, cuarto año. Kun antologio. 1960).
  • Nueva y manual historia de la literatura de la literatura española, Juan Chabás, La Habana, Empresa Consolidada, 1962. (1-a eld. 1953)
  • Historia de la literatura española (6 vol.), Royston Oscar Jones (dir.), Barcelona, Ariel, 1974. ISBN 978-84-344-8326-2 Es traduko de A Literary history of Spain, Londono, Ernest Benn, 1971.
  • Historia de la literatura española, José María Díez Borque kaj José Simón Díaz (eld.), Madrid, Aldus, 1975. (1-a eld. Madrid, Guadiana, 1974).
  • Historia y crítica de la literatura española (9 vol.), Francisco Rico (eld.), Barcelona, Grijalbo, 1980.