Cido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cido
Persona informo
Naskonomo Ruderico Didaz
Aliaj nomoj El Campeador • El Cid • El Cid Campeador
Naskiĝo
en Vivar del Cid, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Reĝlando Kastilio
Morto 30-an de novembro 1098 (1098-11-30)
en City of Valencia, Lordship of Valencia
Tombo Tomb of El Cid
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio
Familio
Patro Diego Flaínez
Patrino Doña Rodríguez
Edz(in)o Jimena Díaz
Infanoj Cristina Rodríguez • Diego Rodríguez • María Rodríguez
Okupo
Okupo kavalirosoldulomilitistopolitikisto • militestro
vdr
Statuo de Cido en Burgoso

Cido, en hispana lingvo El Cid, el la araba sidi, senjoro, estas la batalnomo de Rodrigo DÍAZ DE VIVAR, konsiderata tradicie kiel la nacia heroo de Hispanio, kaj specife de Kastilio. Li naskiĝis en Vivar, malgranda vilaĝo apud Burgoso, en 1043 kaj mortis en Valencio, je la 10-a de julio de 1099. Apartenanta al la tiama nobelaro, li elstaris en la kortumo de reĝo Sanĉo la 2-a (Kastilio). Laŭ la legendo, post la mortigo de tiu ĉi, li devigis ties fraton Alfonso la 6-a ĵuri ke li ne instigis la murdon de sia frato. Post la ĵuro la reĝo koleriĝis kaj ekziligis Rodrigon en 1081; aliaj versioj kulpigas pri tio la malobeemon de la nobelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rodrigo estas filo de Diego Laínez, militisto je la servo de la regno de Kastilio kaj Leono dum la epoko de la reĝo Ferdinando la 1-a. Rodrigo naskiĝis inter 1043 kaj 1048 el patrino Teresa Rodríguez. Kiam la patro mortiĝis, la juna Rodrigo devis esti paĝio en la kortego, kie li amikiĝis kun la tiama infanto Sanĉo. Ambaŭ vivs kune unuan militistan kaj veturadan sperton kiam en 1064 iris al la islama urbo Zaragozo ricevi la impostojn. Tie Rodrigo lernis la militajn praktikojn tiamajn kiuj foje permesis al aliancanoj lukti kontraŭ malamikoj de sia propra religio favore al amikoj de nesama religio. Tiele oni organizis miksan armeon de kristanoj estrataj de Sanĉo kaj islamanoj estrataj de al-Muktadir, kiu iris kontraŭ la aragona reĝo Ramiro, el kiu oni konkeris la urbon Graus por la islama zaragoza regno.[1] La Cido partoprenis diversajn luktojn, kaj kvankam li estas ofte konsiderata simbolo de la Reconquista, li ne sole luktis kontraŭ la muzulmanoj, sed ankaŭ partoprenis internajn batalojn ene de la kristana kampo aŭ apogante siajn muzulmanajn amikojn, ĉefe la emiron de Zaragozo.

Post la morto de la reĝo Fernando la 1-a en 1605, la Regno de Kastilio kaj Leono disiĝis en tri sendependaj regnoj: nome Galegio, Leono kaj Kastilio por la fratoj García, Alfonso kaj Sanĉo. Kun Sanĉo kiel kastilia reĝo la rango de Rodrigo inter la kortegaj militistoj plialtiĝis, sed en 1072 la reĝo Sanĉo estis mortigita en Zamoro kaj Alfonso memproklamiĝis kiel Alfonso la 6-a, reĝo de Kastilio kaj Leono. Sub tiu la altrangeco de Rodrigo pluis, ekzemple kiam en 1078 la reĝo edzigis lin al sia nevino Jimena, aŭ kiam Rodrigo estis ambasadoro ĉe la islamaj submetitaj reĝoj de tajfoj. Okaze de unu el tiu veturado en Sevilo en 1079, Rodrigo defendis la islaman sevilan reĝon kontraŭ la same islama reĝo de Granado, kiu estis helpata de García Ordóñez, amiko de la kastilia reĝo. Rodrigo venkis super tiu en Cabra, ricevis donacojn el la sevila reĝo, sed jam ne povis ĝui la favoron de la kastilia reĝo. Krome Rodrigo ekkonis en Sevilo la riĉon de la islamaj landoj, ne malfacile konkereblaj. Tiele en la printempo de 1081 Rodrigo kun siaj militistoj invadis la islaman regnon de Toledo, rabis kastelojn kaj venkis super la armeoj de al-Kadir, aliancano de la reĝo kastilia Alfonso, kiu elregnigis la ribelajn rodrigajn militistojn.[2]

Tiam Rodrigo servis al la islama reĝo de Zaragozo al-Muktadir, kaj venkis ne batalo en Almenar (1082) atingante grandan popularecon inter la islamanoj zaragozaj kaj la kromnomon Cid el la araba vorto "said" (senjoro). Post la granda malvenko de la reĝo Alfonso kontraŭ la almoravida nordafrika reĝo Jusuf en Badaĥozo (Sagrajas, 1086), li decidis pardoni la Cidon, ĉar li bezonis ĉiujn eblajn aliancanojn. Tiele Rodrigo revenis en Kastilion (1087-1088) kaj la reĝo kiu jam estis konkerinta Toledon mendis al Rodrigo la zorgon de la kastiliaj interesoj en Valencilando. Sed post denova prokrasto en la helpo (tiam kontraŭ Murcio), la reĝo denove igis lin ekziliĝi.

La ĉefa venko de Cido estis la konkero de Valencio (1092-1094), kie li formis kvazaŭ sendependan regnon, kie pluis la islama juro eĉ sub regado de kristana reĝo aŭ registo. Post lia morto (1099), lia edzino, nome Jimena Díaz, ankoraŭ defendis la urbon dum iom da tempo, sed fine ŝi devis ĝin forlasi en 1101, kaj revenis al Kastilio kun la restoj de la edzo; dum la urbo revenis al la manoj de la araboj.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Cid fariĝos heroo de la eposo Kanto de Mia Cido, unu el la ĉefaj verkoj de la frua hispanlingva literaturo. Kvankam la manuskripto estas posta oni povas dedukti, ke la verkado de la poemo okazis ĉirkaŭ 80 jaroj post la morto de Cid. Vere tiam la regno de Kastilio denove bezonis mitajn figurojn pro la minacoj de almohadoj, ĵus alvenintaj el Nordafriko. Post la malvenko de la kastilia reĝo Alfonso la 8-a en Alarcos (1195) oni utiligis la senmakulan figuron de la heroa Cid kiel ekzemplo por la kristanaj tiamaj militistoj. Tiele oni modifis la historion: malaperis ĉiuj malamikecoj inter la heroo kaj la kristana kastilia reĝo, malaperis la servoj de Rodrigo al diversaj islamaj reĝoj kaj regnoj, same kiel lia akceptemo de islama kutimaro, oni pligrandigis la militajn heroaĵojn kaj eĉ oni aldonis legendajn ingrediencojn necesajn por la mita konstruo, kiel tiu de iu venko eĉ postmorte.[3] Tio estis la bazo por postaj verkoj de la epoko de Alfonso la 10-a aŭ aliaj kronikoj de la 13a kaj 14a jarcentoj.

Inter multaj filmoj elstaras El Cid de Anthony Mann (1961) kun Charlton Heston kaj Sofia Loren. Ĝi estis filmita en Hispanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlos Contreras Elvira, El Cid, entre la historia y el mito, Qué leer, oktobro 2007, nº 125, Barcelono, p. 41.
  2. C. Contreras E., El Cid, entre la historia y el mito, Qué leer, oktobro 2007, nº 125, Barcelono, p. 42.
  3. C. Contreras E., El Cid, entre la historia y el mito, Qué leer, oktobro 2007, nº 125, Barcelono, p. 43.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]