Juan de Ávila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano de Avilo

Sankta Juan de Ávila aŭ Johano de Avilo (1500, Almodóvar del Campo - 1569, Montilla), estis mistika verkisto kaj katolika religiulo de Hispanio. Lia patro, Alfonso de Ávila (el juda familio) posedis minon de arĝento en Sierra Morena.

Li ekstudis juron en la Universitato de Salamanko en 1514, sed li forlasis tion kaj retiriĝis en sia naskiĝloko Almodóvar del Campo, por pentofara vivo. Poste li ekstudis arton kaj teologion en la Universitato de Alcalá de Henares (1520-1526).

Kiam li ricevis heredaĵon el siaj gepatroj, li vendis ĉion kaj disdonis la monon al malriĉuloj, por dediĉi sin poste al evangelizado, komence en sia naskiĝloko. Kiam li volis forboati al Ameriko por realigi evangelizadon tie en 1527 la ĉefepiskopo de Sevilo, Alonso Manrique, ordonis al li rezigni je tia ideo kaj praktiki evangelizadon en Andaluzio. Li tion fine akceptis. Li reviziis verkojn de Tereza el Avilo kaj havis kontaktojn kun Ignaco Lojola kaj aliaj estontaj sanktuloj kaj religiuloj.

En 1531, post prediko de aliaj miskomprenata, li estis juĝprocezata de la Inkvizicio pro reformismo kaj li suferis dujaran malliberigon, kun la ordono publike malkonfesi siajn asertojn. Dum la enkarcerigo li verkis la unuan version de "Audi, filia", unu el liaj ĉefaj verkoj.

Post la verdikto, kiu komplete malkulpigis lin en 1533, li daŭrigis sian sukcesan predikadon ĉe la fideluloj kaj aŭtoritatuloj. Li poste translokiĝis al Kordobo kaj iom poste, en 1536 la ĉefepiskopo de Grenado petis lian konsiladon: en tiu urbo, kune kun evangelizado, li daŭrigis teologiajn studojn.

Per sia bona kono pri epoko en kiu li vivis kaj per sia bonega akademia formado, Johano de Avilo estis eminenta telogo kaj humanisto. Li proponis la starigon de Internacia Tribunalo por arbitraciado kun la celo eviti militojn kaj li eĉ kapablis inventi kaj patentigi kelkajn inĝenierajn verkojn. Tamen, kun la celo vivi malriĉe, li fokusigis sian agadon por la promocio de la kristana vivo de tiuj, kiuj plezuriĝis aŭskulti liajn predikojn kaj kiuj sekvis lin ĉien.

Aparte zorgante pri la edukado kaj formado de infanoj kaj gejunuloj, ĉefe de seminarianoj, li starigis plurajn malaltajn kaj altajn seminariejojn, kiuj, post la Koncilio de Trento fariĝos konciliaj seminariejoj. Li ankaŭ starigis la Universitaton de Baeza (Jaén), kiu dum jarcentoj estis grava pivota centro por kvalifikita formato de klerikoj kaj pastroj.

Post travojaĝado tra Andaluzio kaj tra aliaj regionoj de centra kaj okcidenta Hispanio ĉiam preĝante kaj predikante, li fariĝis tre malsana kaj en 1554 li definitive haltis en simpla dometo de Montilla (Kordobo), kie li daŭrigis sian apostoladon verkante kelkajn tekstojn ankaŭ surbaze de abunda korespondado.

La ĉefepiskopo de Granado volis havi lin kiel konsultiston ĉe la du lastaj sesioj de la Koncilio de Trento; sed ĉar li ne plu povis vojaĝi pro sanstato, li redaktis la "Memoriales", kiuj multe influis la laborojn de tiu Koncilio.

Kun la kunesto de la disĉiploj kaj amikoj, afliktita de fortegaj doloroj, li mortis, tenante krucon en siaj manoj, en la humila dometo de Montilla matene de la 10a de majo 1569.

Fronte al lia nedubinda kaj kreskanta famo pri sankteco, la kanonjura proceso por beat- kaj sankt-proklamo estis starigita en ĉefdiocezo Toledo en 1623.

Per dekreto de la 3a de aprilo 1742 papo Benedikto la 14-a aprobis lian verkaron kaj laŭdis lian doktrinon. La 8an de februaro 1759 papo Klemento la 13-a deklaris, ke li ekzercis siajn virtojn laŭ heroeca maniero. Lin beatproklamis papo Leono la 13-a la 5an de aprilo 1894 kaj la sanktproklamo, fare de papo Paŭlo la 6-a, okazis la 31an de majo 1970. Sed jam antaŭe, pro la graveco de lia pastra vivo, Johano de Avilo estis nomumita en 1946 patrono de la dioceza pastraro de Hispanio fare de papo Pio la 12-a.

La 7an de oktobro 2012 papo Benedikto la 16-a proklamis lin doktoro de la Eklezio, kune kun Hildegard de Bingen.