Tereza el Avilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne konfuzu ŝin kun sankta Terenjo de la infano Jesuo


Tereza el Avilo (Peter Paul Rubens)

Sankta Tereza el Avilo (Ávila, Hispanio 28-a de marto 1515 - Alba de Tormes, Hispanio 4-a de oktobro 1582), konata ankaŭ kiel Sankta Tereza de Jesuo (hispane, santa Teresa de Jesús [santa teresa de ĥeSUS]), baptonome Teresa DE CEPEDA Y AHUMADA [teresa de sepeda i aŭmada], estas fama hispana sanktulo (sanktigita je 1622, festo je la 15-a de oktobro) kaj mistikulo de katolikismo.

Tereza reformis la religian ordenon, la Karmelanoj, fondinte la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj. Ŝi batalis kontraŭ protestantismo per preĝado kaj verkis gravajn librojn pri preĝado kaj la vivo spirita. Papo Paŭlo la 6-a deklaris ŝin en 1970, kune kun Katarino el Siena, doktoro de la Eklezio.

Ŝi verŝajne naskiĝis de kristanigitaj judoj. Kiam ŝi havis 15-jarojn, ŝia patrino mortis kaj Tereza estis prizorgata de aŭgustenaj monaĥinoj. Post kiam ŝi legis la verkojn de Sankta Hieronimo, ŝi decidis eniri la religian vivon. En 1535 ŝi aliĝis al la Karmelanoj, kontraŭ la volo de sia patro (kiu tamen poste konsentis). Ŝi grave malsaniĝis kaj ne povis piediri dum tri jaroj, sed tiam ŝi spertis vizion de "la vundigita Kristo", kio ŝanĝis ŝian vivon por ĉiam.

La vizioj, precipe pri la Pasiono de Kristo, adis kaj fortiĝis. Instigita de la vizioj, ŝi strebis reformi la Karmelanojn, kaj fine fondis la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj, kiu estis pli severa kaj malpli mondama. En la 16-a jarcento, monaĥinoj ofte vivis lukse kaj ne laŭ la regulo de la ordo. En 1567 Tereza renkontis sanktan Johanon de la Kruco, kiu fondis la viran flankon de la Deŝuitaj Karmelanoj.

Ŝi devis konvinki la Hispanan Inkvizicion, kiu suspektis ŝin hereza pro ŝia juda deveno kaj mistika fervoro.

Dum la malfruaj jaroj de sia vivo, ŝi iris tra la tuta Hispanio fondante novajn monaĥinejojn de sia nova ordeno.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Membiografio "Vivo" (La vida), antaŭ 1567.
  • "Vojo al Perfekteco" (Camino de perfección), antaŭ 1567, klarigo de la Pater Noster kaj gvidlibro por la fratinoj de ŝia ordeno.
  • "La interna kastelo" (Las moradas o el castillo interior), 1577, mistika metodo.
  • "Rakontadoj" (Relaciones), daŭrigo de ŝia biografio leterforme pri ŝiaj vivaĵoj spiritaj kaj materiaj.

Ŝia lingvuzo estis familieca, pli laŭ la neklerula ol laŭ la hispana normo. Lingvistoj debatas, ĉu ŝi faris tiel pro malorgojliĝo aŭ pro alia kaŭzo, ĉar ŝi lernis kaj konversaciis kun tiamaj kleruloj.

Fama strofo el ŝia mistika verko:

Vivo sin vivir en mí

y tan alta vida espero

que muero porque no muero.
Mi vivas sen vivi en mi

kaj tiom altan vivon mi esperas,

ke mi mortas ĉar mi ne mortas.

La itala artisto Gian Lorenzo Bernini starigis pri ŝi la faman marmoran skulptaĵon La Ekstazo de Sankta Terezo en la Cappella Cornaro de la malgranda preĝejo Santa Maria della Vittoria en Romo.

Anekdote, ŝi mortis dum la nokto de la 4-a al la 15-a de oktobro de 1582, kiam Hispanio kaj la katolika mondo ŝanĝis kalendaron julian al gregoria.